Alexandre Dumas (patro)
Alexandre Dumas | |
|---|---|
| Personaj informoj | |
Naskiĝo | 24-an de julio 1802 (1802-07-24) en Villers-Cotterêts |
Morto | 5-an de decembro 1870 (1870-12-05) (68-jara) en Dieppe |
Kaŭzo de morto | apopleksio |
Tombo | Panteono de Parizo |
Ŝtataneco | Francio |
Profesio | romanisto, dramisto, aŭtoro |
Lingvoj | franca lingvo |
Verkaro | La grafo de Montekristo La Tri Musketeroj La Reĝino Margareto Dudek Jaroj Poste La Damo de Monsoreau Joseph Balsamo La Kvardekkvino La Vicgrafo de Bragelonne aŭ Dek Jaroj Poste La Kolĉeno de la Reĝino The Countess of Charny Ange Pitou |
| Familianoj | |
Infanoj | Alexandre Dumas, Henry Bauër |
Patro | Thomas-Alexandre Dumas |
Parencoj | Alexandre Dumas |
Alexandre Dumas (aŭ realnome : Alexandre Davy de la Pailleterie) (naskiĝis la 24-an de julio 1802 en Villers-Cotterêts, mortis la 5-an de decembro 1870 en Puys). Li estis franca verkisto. Lia verkaro konsistas el historiaj romanoj kaj dramoj, multaj el ili estas filmitaj. Ankaŭ lia eksteredzeca filo Alexandre famiĝis kiel verkisto.
Li kaj lia tuta verkaro estis honorigitaj kiam en decembro 2002 la restaĵoj de Alexandre Dumas estis transportitaj (132 jarojn post lia morto) al Panthéon, granda monumento en Parizo, kie la plej gravaj personoj de Francio ripozas.[1]
Enhavo
1 Vivo
2 Fonto
3 Bibliografio
3.1 Postmortaj verkoj
3.2 En Esperanto aperis
4 Referencoj
5 Vidu ankaŭ
6 Eksteraj ligiloj
Vivo |
Dumas ricevis nur neregulan edukon kaj venis 20-jara en la buroon de la Duko de Orléans, kies bibliotekisto li iĝis unu tagon post la furoro de sia historia dramo »Henri III et sa cour« (1829), kiun oni konsideras triumfon splendidan de la romantikisma skolo super la klasika teatro. En 1830–1831 sekvis la dramoj: »Stockholm, Fontainebleau et Rome« (kun multaj pruntoj el Goeto kaj Ŝilero), »Antony«, »Charles VII chez ses grands vassaux«, »Napoléon Bonaparte«. Leĝereco inventa, surscenigo lerta, intrigo pasia, fantazio neelĉerpebla kaj energio esprima (virtoj karaterizaj por preskaŭ ĉiuj verkoj) tre gravis. Lia propra kreivo tamen ne sufiĉis la soifon je gloro kaj oro nek la ĉiam kreskantan postulemon de la legantaro. Pro tio li ne nur pruntis ideojn de ĉie ajn sed dungis eĉ ne malmultajn kunlaborantojn el kiuj kelkaj verŝajne mem verkis kompletajn verkojn (ekz. Gaillardet por la dramo »La tour de Nesle«).
Kun la industria ekspluato de lia talento ankaŭ la eraroj multobliĝis. Malpleno intriga, troigoj, ridindaĵoj kaj ĉiam pli da artefaritaj efektoj igis multajn verkojn nedigesteblaj. Oni menciindu ankoraŭ: »Térésa« (1832); »Angèle« (1833); »Catherine Howard« (1834); »Don Juan de Marana« (1836); »Kean, ou désordre et génie« (1836); »Caligula« (1837); »Paul Jones« (1838); sed aparte ankaŭ la komediojn: »Mademoiselle de Belle-Isle« (1839), »Le mariage sous Louis XV« (1841) und »Les demoiselles de St.-Cyr« (1843), kiuj evidentiĝis sursceneje teatraĵoj valoraj.
Interesegas liaj vojaĝrakontoj malgraŭ siaj malprofundaj ŝercoj kaj fantaziaĵoj. Li tramigris Svislandon, Italujon, Germanujon, Hispanujon (en la jaro 1846-a li deĵoris kiel historiografo de la Duko de Montpensier kiam lia duka moŝto estis ĉe nupta vojaĝo) kaj Nordan Afrikon. Poste li estis ankaŭ en Sirio kaj en Egipto i.a. Li priskribis tiujn vojaĝojn en la verkoj (1835–59): »Impressions de voyages«, »Quinze jours au Sinaï«, »Le Caucase, voyage« ktp. Kiam modis felietonaj romanoj Dumas - kiu ĉiam bezonis monon pro diboĉega vivstilo - iĝis vera sklavo de la romanfabrikado. La produktado estis tioma ke Dumas paralele okupiĝis pri ses romanoj. Povis esti ke ĉiun semajnon presitis unu nova verko! Tamen restis ankoraŭ tempo al li fondi propran teatrejon (Théâtre historique) al kiu li plejofte liveris proprajn teatraĵojn.
Inter la verkoj, per kiuj Dumas kontentigis la legantaron en kvazaŭ tuta Eŭropo, jenas la plej konataj: »Le comte de Monte-Cristo« (1844–45, 12 vol.), »Les trois mousquetaires« (1844, 8 vol.) krom »Vingt aus après« (1845, 10 vol.) kaj »Vicomte de Bragelonne« (1847, 12 vol.), »La reine Margot« (1845, 6 vol.); krome: »Le chevalier de Maison-Rouge« (1846), »La dame de Monsoreau« (1846) i.a., kiuj ofte (kiel ekzemple »Le comte de Monte-Cristo«, »Les trois mousquetaires«, »La reine Margot«) en drama prilaboro sukcesis ankaŭ teatreje. Virta enhavo mankis al tiuj ĉi romanoj entute; tamen ili riĉas per helegaj efektoj kaj situacioj apenaŭ kredeblaj sed fascinigaj. La Franca revolucio de 1848 interrompis la produktadon nur dum mallonga tempo. Dumas ne sukcesis nek kiel politika verkisto nek kiel deputito. en la 1850-aj jaroj aperis i.a. (parte en la de li fonditaj gazetoj »Le Mousquetaire« kaj »Monte-Cristo«) la romanoj: »Le dernier roi des Français«, »Les Mohicans de Paris«, »Saltéator«, »La princesse Monaco«, »Mémoires d'un jeune cadet« und »Mémoires d'Horace«, granda fantaziaĵo pri Romio. Dum la kampanjo itala Dumas laboris kiel korespondisto partoprenonte la kampanjon sicilian kaj napolan de Giuseppe Garibaldi. Ilin li surpaperigis ĉe »Les Garibaldiens« en 1861.
El aliaj verkoj estu menciataj ankoraŭ aliaj historaj/historiaj-romanecaj verkoj: »Jeanne d'Arc« (1842), »Les Médicis« (1845), »Michel-Ange et Raphaël Sanzio« (1846), »Louis XIV et son siècle« (1847), »Louis XV« (1849), »Louis XVI« (1850) i.a., kiel ankaŭ liaj rememoroj »Mémoires« (1852–54, 22 vol.; 1866, 2 vol.). El la postlasitaĵaro aperis en 1872 la verko »Grand dictionnaire de cuisine« kaj la dramo »La jeunesse de Louis XIV«, kies premiero sukcesa estis en 1873.
Fonto |
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, p. 263-264, kio legeblas tie ĉi interrete.
Bibliografio |
La Chasse et l’Amour (teatro), 1825
La noce et l’enterrement (teatro), 1826
Henri III et sa cour (teatro), 1829
Christine, ou Stockholm, Fontainebleau et Rome (teatro), 1830
Napoléon Bonaparte, ou trente ans de l’histoire de France (teatro), 1831
Antony (teatro), 1831
Charles VII chez ses grands vassaux (teatro), 1831
Teresa (teatro), 1831
La Tour de Nesle (teatro), 1832
Souvenirs d’Anthony, 1835
Chroniques de France Isabel de Bavière, 1835
Kean (teatro), 1836
Caligula (teatro), 1837
Mademoiselle de Belle-Isle (Fraŭlino de Bel-Il) (teatro), 1837
Acté, 1837
La Salle d’armes, 1838
Le Capitaine Paul, 1838
Le Capitaine Pamphile, 1839
Crimes célèbres, 1839-1841
Napoléon, 1840
Othon L’archer, 1840
Les Stuarts, 1840
Maître Adam Le calabrais, 1840
Les Aventures de John Davys, 1840
Le Maître d’armes, 1840-1841
Praxède, 1841
Nouvelles Impressions de Voyage (Midi de la France), 1841
Excursions sur les bords du Rhin, 1841
Souvenirs de voyage - Une année à Florence , 1841
Jehanne la pucelle 1429-1431, 1842
Le Speronare, 1842
Le Capitaine Arena, 1842
Le Chevalier d'Harmental, 1842.
Le Corricolo, 1843
Des Demoiselles de Saint-Cyr (teatro), 1843
Filles, lorettes et courtisanes, 1843
Georges , 1843
Sylvandire, 1844
Fernande, 1844
Les Trois Mousquetaires (La Tri Muskedistoj), 1844
Le château d’Eppstein, 1844
Cécile, 1844
Gabriel Lambert, 1844
Louis XIV et son siècle, 1844
Vingt ans après, 1845
Le Comte de Monte-Cristo, 1845 – 1846
Une fille du régent, 1845
La Reine Margot, 1845
Les Médicis, 1845
Les Frères corses, 1845
Le Chevalier de Maison-Rouge, 1845-1846
La Dame de Monsoreau, 1846
Le Bâtard de Mauléon, 1846
Joseph Balsamo, 1846, laŭ la vivo de Giuseppe Balsamo
Les deux Diane, 1846
Impressions de voyage, De Paris à Cadix, 1847
Les Quarante-cinq, 1847
Le Vicomte de Bragelonne, 1848 (fama sub la nomo L'homme au masque de fer)
Les mille et un fantômes, 1849
Le Collier de la reine, 1849
La Femme au collier de velours, 1850
La Tulipe noire, 1850
Le Trou de l’enfer, 1850
La colombe, 1850
Le Drame de Quatre Vingt Treize, 1851
Impression de voyage (en Suisse), 1851
Ange Pitou, 1851
Olympe de Clèves, 1851
La Comtesse de Charny, 1853
Le Pasteur d’Ashbourne, 1853
Isaac Laquedem, 1853
Les Drames de la mer, 1853
Ingénue, 1853
Conversations à Turin avec Teofilo Barla, 1853
La Jeunesse de Pierrot, 1854
El salteador, 1855
Une Vie d’artiste, 1854
Catherine Blum, 1854
Saphir, 1854
Vie et Aventures de la princesse de Monaco, 1854
Les Mohicans de Paris, 1854-1855
Souvenirs de 1830 à 1842, 1854
La Jeunesse de Louis XIV (teatro), 1854
La dernière année de Marie Dorval, 1855
Marie Giovanni, journal d’une parisienne, 1855
Le Page du duc de Savoir, 1855
Les Grands Hommes en robe de chambre, César, Henri IV, Richelieu, 1855 –1856
Madame du Deffand, 1856
Les compagnons de Jéhu, 1856
L’homme aux contes, 1857
Charles le Téméraire, 1857
Le Meneur de loups, 1857
La Dame de volupté, 1857
Les Louves de Machecoul (La Lupinoj de Maŝkul), 1858
De Paris à Astrakan, 1859
Jane, 1859
Histoire d’un cabanon et d’un chalet, 1859
La Maison de glace, 1860
La Route de Varennes, 1860
Mémoires de Garibaldi, 1860
Une aventure d’amour, 1860
Le Père Gigogne, contes pour les enfants, 1860
La Marquise d’Escoman, 1860
Une Nuit à Florence sous Alexandre de Médicis, 1861
Les Morts vont vite, 1861
Bric à Brac, 1861
La Princesse Flora, 1863
La San-Felice, 1863
La boule de neige, 1863
Les Blancs et les Bleus1867
Les Hommes de fer, 1867
La Terreur prussienne, souvenirs dramatiques, 1868
Postmortaj verkoj |
Le Grand Dictionnaire de cuisine, 1871
Création et rédemption, 1863
La Fille du marquis, 1863
Le prince des Voleurs, 1863
Robin Hood le proscrit, 1863
L’Île de feu, 1863
Le Chevalier de Sainte-Hermine, 1869 (publikigita en 2005)
En Esperanto aperis |
Frostiĝinta nazo (tr. Edmond Sós, La Marto, 1912, januaro, p. 12-13)
Tri rakontoj, tr. E. Deligny, Sain-Omer, 1932 (La timema azeno, De Chamonix al Londono, La bifteko de urso)
Tri musketeroj, kvina ĉapitro de la unua volumo (Internacia Krestomatio de Kabe)
Vilhelmo Mona, tr. F. Lallemant, Lingvo Internacia, 1901, p. 10-12
La grafo de Monte-Kristo, tr. Daniel Moirand, Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2010[2]
Referencoj |
↑ La panthéonisation en textes et en images (france). Alirita 2013-06-02.
↑ Intervjue pri la grafo de Monte-Kristo (esperante). Alirita 2013-06-02.
Vidu ankaŭ |
- Karl May
- Jules Verne
- The Musketeer (filmo)
- Alexandre Dumas (pariza metrostacio)
Eksteraj ligiloj |
- http://www.biblioweb.org/-DUMAS-Alexandre-.html
Verkoj de Alexandre Dumas (patro) ĉe Projekto Gutenberg
- http://www.dumaspere.com
- Verkoj de Alexandre Dumas
- Frostiĝinta nazo
| ||||||