Aktinoido
La 14 radioaktivaj elementoj, kiuj en la perioda sistemo post aktinio (atomnumero 89) aperas, nomiĝas aktinoidoj.
Nome: Torio (elemento 90), Protaktinio (91), Uranio (92) kaj Transuranioj: Neptunio (93), Plutonio (94), Americio (95), Kuriumo (96), Berkelio (97), Kalifornio (98), Ejnŝtejnio (99), Fermio (100), Mendelevio (101), kaj Nobelio (102).
La supre listigitaj elementoj kun aktinio formas la grupon de aktinoidoj.
Ĉiu aktinoido formas trioble ŝargitajn jonojn, ili estas vicigitaj ankaŭ al la 3-a kromgrupo de la perioda sistemo.
La aktonoidoj apartenas – kiel la lantanoidoj – al la internaj transiraj elementoj aŭ f-blok-elementoj, ĉar en tiu vico la f-subŝelo estas plenigita per elektronoj.
|