Friedrich von Amerling




Friedrich VON AMERLING (li naskiĝis je la 14-a de aprilo 1803 en Vieno kaj mortis la 14-an de januaro 1887 samloke) estis pentristo. Apud Ferdinand Georg Waldmüller kaj aliaj li estis unu el la plej famaj portretistoj de la 19-a jarcento.





Portreto de SZÉCHENYI István


Amerling devenas el familio de artmetiistoj. De 1815 ĝis 1824 li studis en Akademio de Belartoj de Vieno kaj de 1824 ĝis 1826 en Prago. La jarojn 1827 kaj 1828 li pasigis en Londono, kie influis lin Thomas Lawrence. Pliaj vojaĝoj kondukis lin al Parizo kaj Romo. Poste li plenumis komisiojn de la aŭstra imperiestra familio, de nobeloj kaj burĝoj. Lia kreado kulminis inter 1830 kaj 1850. La portretoj de Von Amerling dokumentis la memkomprenon de la bildigitaj personoj en la aŭstra socio antaŭ la revolucio de 1848.



Elektitaj disĉiploj |



  • János Alajos Hora

  • Ferenc Storno

  • Albert Tikos



Friedrich von Amerling 002.jpg




  • Friedrich von Amerling en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Friedrich von Amerling en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Eksteraj ligiloj |


  • http://www.literature.at/webinterface/library/ALO-BOOK_V01?objid=12537&zoom=5&ocr=&page=43&gobtn=Go%21















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár