Treblinka (koncentrejo)






Ŝildo de la stacidomo de Treblinka, ekspoziciata nun en Jad Vaŝem




La naziaj ekstermejoj kaj koncentrejoj sur la tereno de okupita Pollando (1939–1945)




Memoraĵo de Treblinka




Memoraĵo de Treblinka


Koordinatoj: 52°37′35″N 22°2′49″O  /  52.62639°N, 22.04694°O / 52.62639; 22.04694 (Treblinka (koncentrejo))
Treblinka, estis la nomo de du naziaj ejoj, koncentrejo kaj ekstermejo, la dua plej grava post la koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico) en okupata Eŭropo.


Unua ejo konstruita en 1941 kiel laborejo por krimakuzitoj situis je cento da kilometroj nordoriente de Varsovio [1], proksime de la urbo Małkinia [2] , en okupata Pollando.


Iom malpli ol jaro post la malfermo de tiu ejo, kiu estis poste konata sub la nomo de Treblinka 1, dua ejo estis konstruita, kiu rapide iĝis grava ilo en la plano pri ekstermado de judoj elpensita de la tria imperio. Treblinka 2, konstruita de germanaj entrepenoj dungintaj judajn kaj polajn malliberulojn, iĝis ekstermejo por la judoj el centra Eŭropo. Je ĉirkaŭ du kilometroj de la unua ejo, Treblinka 2 iĝis rapide la plej granda ekstermejo en Ĝenerala Gubernio, kie estis murditaj judoj de polaj getoj kaj ankaŭ de Protektorato Bohemio kaj Moravio, Slovaka ŝtato, Aŭstrio, Jugoslavio, Grekio kaj Germanio. Ĉi tie pereis ĉirkaŭ 2 mil ciganoj. Nombro de la viktimoj de Treblinka atingis verŝajne 800 mil personojn. Inter ili estis Lidja Zamenhof kaj Janusz Korczak kun siaj infanoj el la Domo de Orfoj.




Enhavo






  • 1 Vidu ankaŭ


  • 2 Referencoj


  • 3 Bibliografio


  • 4 Eksteraj ligiloj





Vidu ankaŭ |



  • Listo de naziaj koncentrejoj

  • Operaco Reinhardt

  • Ivan Demjanjuk

  • Bjalistoka geto

  • Granda Kampanjo

  • Porajmos



Referencoj |





  1. Laŭ Encarta, la ejo situis je kelkaj 60 mejloj, tio estas 97 kilometroj, de la pola ĉefurbo.


  2. Eugen Kogon, Hermann Langbein, Adalbert Ruckerl, Les chambres à gaz secret d'état (La gazejoj ŝtatsekretoj), Paris, Editions de Minuit, 1984, p. 147




Bibliografio |



  • Gitta Sereny, Au fond des ténèbres (Funde de la malheloj), éd. Denoël. La aŭtoro intervjuis Franz Stangl plurfoje en la malliberejo, kie li atendis sian verdikton.

  • Richard Glazar, Trap With a Green Fence, (Kaptata de la verda barilo, ekzistas ankaŭ en la germana: Falle mit dem grünen Zaun). La aŭtoro, naskiĝinta en Prago en 1920 kaj supervivanto de Treblinka, esprimiĝis ankaŭ per la filmo Shoah de Claude Lanzmann.


  • Samuel Willenberg, Révolte à Treblinka, éd. Ramsay. La verko estas atesto: la aŭtoro estas unu el la supervivantoj de la koncentrejo.


  • Martin Gray, Au nom de tous les miens (Nome de ĉiuj miaj). Aŭtobiografio romanigita en kiu la aŭtoro parolas pri tempo en Treblinka.


  • Chil Rajchman, Je suis le dernier juif (Mi estas la lasta judo). Aparta atesto de eskapinto de Treblinka, verkita antaŭ la fino de la milito.



Eksteraj ligiloj |




  • Treblinka, detala priskribo france


  • La procesoj de Treblinka france


  • L’Enfer de Treblinka, de Vassili Grossman, 1945, kompleta versio france

  • Artikolo pri la ribelo de Treblinka de la 2-a de aŭgusto 1943




  • Treblinka (koncentrejo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Treblinka (koncentrejo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár