Taraksako
Floranta taraksako | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj | ||||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Taraksako aŭ leontodo estas nomo de plurjaraj herboj (genro Taraxacum) el asteracoj, kun longa pivotradiko, kun rozeto el elbazaj, runcinetaj folioj, kun rondformaj, kavaj, senfoliaj pedunkloj. Tiuj pedunkloj portas unuopan, grandan, flavan kapitulon. La semoj havas simple harformajn semhavojn kaj ili estas bekhavaj. Ĝi estas tre ofta ĝena trudherbo, en kelkaj landoj uzata kiel salato.
Enhavo
1 Klasifikado
1.1 Elektitaj specioj
2 Referencoj
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
Klasifikado |
Tiu holarktisa genro estas taksonomie komplika, kaj iuj botanikistoj subdividas la grupon en proksimume 34 makrospeciojn, kaj ĉirkaŭ 2000 mikrospeciojn [1] . Proksimume 235 apomiksaj kaj poliploidaj mikrospecioj estis registritaj en Britujo kaj Irlando [2]. Iuj botanikistoj havas alian opinion kaj nur akceptas totalon de ĉirkaŭ 60 specioj [1].
Elektitaj specioj |
Taraxacum albidum – Blanka taraksako , japana blank-floranta taraksako.
Taraxacum californicum, la endanĝerigita Kalifornia taraksako
Taraxacum japonicum – Japana taraksako.
Taraxacum kok-saghyz – Rusa taraksako, kiu produktas gumon.
Taraxacum laevigatum, Ruĝ-sema taraksako; la akenoj estas ruĝ-brunaj kaj la folioj estas profunde entranĉitaj tra la longeco.
Taraxacum erythrospermum, ofte estas konsiderata kiel vario de Taraxacum laevigatum [3]
Taraxacum officinale (syn. T. officinale subsp. vulgare) – Oficina taraksako, estas multforma.
Referencoj |
- ↑ 1,01,1Richards, A.J. (1970). Eutriploid facultative agamospermy in Taraxacum. New Phytologist. 69(3): 761–774 plate.
↑ RICHARDS, A.J.. (1997) Dandelions of Great Britain and Ireland (Handbooks for Field Identification). BSBI Publications. ISBN 978-0901158253.
↑ Flora of North America
Vidu ankaŭ |
- Oficina taraksako
- Leontodono
Eksteraj ligiloj |
Ĉina Informocentro pri Biodiverseco - Sekcio Botaniko. angle ĉine