Max Weber
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Max Weber (apartigilo) |
Maximilian Carl Emil Weber | ||
---|---|---|
Max Weber 1894 | ||
Persona informo | ||
Nomo | Maximilian Carl Emil Weber | |
Dato de naskiĝo | 21-a de aprilo 1864 [#] | |
Loko de naskiĝo | Erfurto [#] | |
Dato de morto | 14-a de junio 1920 [#] | |
Loko de morto | Munkeno [#] | |
Okupoj | sociologo kaj ekonomiisto | |
Aĝo je morto | 56 | |
Portalo pri Homoj | ||
|
Maximilian Carl Emil WEBER ([maks ˈveːbɐ], konata kiel Max WEBER; Esperantigite Makso VEBERO; naskiiĝis la 21-an de aprilo 1864 en Erfurto, mortis la 14-an de junio 1920) estis germana politik-ekonomikisto kaj sociologo, kiu influis sur la socia teorio kaj estas konsiderata unu el la fondintoj de moderna sociscienco[1] kaj de la publika administrado. Weber estas ofte citata, kun Émile Durkheim kaj Karl Marx, inter la tri fondintoj de sociologio.[2][3][4][5][6]
Enhavo
1 Ĝeneralaĵoj
2 Verkoj
2.1 Protestanta etiko kaj la spirito de kapitalismo
2.2 Politiko kiel profesiinklino
3 Referencoj
4 Literaturo
5 Eksteraj ligiloj
Ĝeneralaĵoj |
Li komencis sian karieron en la Humboldt-Universitato de Berlino, kaj poste laboris en Universitato de Freiburg, Universitato de Hajdelbergo, Universitato de Vieno kaj Universitato de Munkeno. Li multe influis en tiama germana politikmedio, kaj estis unu el la germanaj reprezentantoj en la Traktato de Versajlo kaj ano de la komisiitaro por skizago de la Konstitucio de Weimar.
Weber estis ŝlosila proponanto de metodologia kontraŭpozitivismo, argumentante por la studo de socia agado tra interpretaj (pli ol pure empiriismaj) rimedoj, baze sur kompreno de la celo kaj signifo kiujn individuoj ligigas al siaj agoj. La ĉefa intelekta temo de Weber estis kompreno de la procezoj de raciigo, sekularigo, kaj "seniluziigo" kion li asocias kun la apero de kapitalismo kaj moderneco,[7] kaj kion li vidis kiel la rezulto de nova vojo de pensaro pri la mondo.[8]
Liaj ĉefaj verkoj temas pri raciigo de sociologio pri religio kaj regado, sed li ankaŭ multe verkis pri ekonomiko. Lia plej konata verko estas la eseo La protestanta etiko kaj la animo de kapitalismo, kiu komencis lian laboron en religia sociscienco. En tiu eseo, Weber argumentis, ke religio estis unu el la ne nuraj kialoj de la malsam-manieraj disvolviĝoj de la kulturoj de Okcidento kaj de Oriento, kaj li atentigis pri la grava rolo de specifaj ecoj de asketa protestantismo, kiu kaŭzis la disvolviĝon de kapitalismo, burokratio kaj raci-leĝaj ŝtatoj en Okcidento. En alia fama verko, Politiko kiel profesiinklino, Weber difinis ŝtaton institucio posedanta ekskluzivan rajton je pravigebla fizika perforto; la difino fariĝis esenca en moderna okcidenta politikscienco.
Verkoj |
Protestanta etiko kaj la spirito de kapitalismo |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Protestanta etiko kaj la spirito de kapitalismo.
La protestanta etiko kaj la animo de kapitalismo (originale en germana Die protestantische Ethik und der Geist des Kapitalismus) estas libro verkita de Max Weber, dekomence serio de eseoj, kies origina germana teksto estis komponita en 1904 kaj 1905, kaj estis tradukita en anglan la unuan fojon fare de Talcott Parsons en 1930.[9] Ĝi estas konsiderata fonda teksto en ekonomia sociologio kaj sociologio en ĝeneralo.
En la libro, Weber verkis ke kapitalismo en Norda Eŭropo evoluis kiam la protestanta (partikulare kalvinisma) etiko influis grandajn nombrojn de personoj por engaĝiĝi en laboro en la normala (nereligia) mondo, disvolviĝante siajn proprajn entreprenojn kaj engaĝiĝante en komerco kaj al la akumulado de riĉo (kapitalo) por investado. En aliaj vortoj, la protestantisma laboretiko estis grava forto malantaŭ la neplanita kaj nekunordigita urĝo[10] de moderna kapitalismo.
Politiko kiel profesiinklino |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Politiko kiel profesiinklino.
Politiko kiel profesiinklino (Politik als Beruf) estas eseo verkita de la germana ekonomikisto kaj sociologo Max Weber (1864–1920). Ĝi originiĝis el dua prelego de serio (la unua iĝis Scienco kiel profesiinklino) kiun li faris en Munkeno por la "Libera (tio estas Neregula) Studenta Sindikato" de Bavario en la 28a de Januaro 1919, dum la Germana Revolucio. Publikigita en etenda versio en Julio de 1919, ĝi estas nuntempe konsiderata kiel klasika verko de politika scienco.
Referencoj |
↑ "Max Weber". Encyclopædia Britannica. 2009. Encyclopædia Britannica Online. 20a de Aprilo 2009. Britannica.com
↑ Kim, Sung Ho (24a de aŭgusto 2007). "Max Weber". Stanford Encyclopaedia of Philosophy. Konsultita la 17a de Februaro 2010.
↑ Max Weber; Hans Heinrich Gerth; Bryan S. Turner (7a de Marto 1991). El Max Weber: essays in sociology. Psychology Press. p. 1. ISBN 978-0-415-06056-1. Konsultita la 22an de Marto 2011.
↑ Radkau, Joachim kaj Patrick Camiller. (2009). Max Weber: A Biography. Trans. Patrick Camiller. Polity Press. (ISBN 9780745641478)
↑ GIDDENS, Anthony. (1971) Capitalism and Modern Social Theory: an Analysis of the Writings of Marx, Durkheim and Max Weber. Cambridge University Press. ISBN 0521097851.
↑ Alternative, Auguste Comte, Marx kaj Weber: BENTON, Ted. (1977) Philosophical Foundations of the Three Sociologies. London: Routledge & Kegan Paul. ISBN 0710085931.
↑ Habermas, Jürgen, The Philosophical Discourse of Modernity (originale publikigita en germana en 1985), Polity Press (1990), ISBN 0-7456-0830-2, p. 2.
↑ MACIONIS, John J.. (2012) Sociology 14th Edition. Boston: Pearson, p. 88. ISBN 978-0-205-11671-3.
↑ (2002) The Protestant ethic and the "spirit" of capitalism and other writings. Penguin. ISBN 978-0-14-043921-2.
↑ McKinnon, AM. (2010). 'Elective affinities of the Protestant ethic: Weber and the chemistry of capitalism'. Sociological Theory, vol 28, no. 1, pp. 108-126.[1]
Literaturo |
- Ankerl, Guy (1972). Sociologues allemands. Avec le dictionnaire de "l'Ethique protestante et l'esprit du capitalisme" de Max Weber. Neuchâtel: A la Baconnière.
- Bruun, Hans Henrik (2007). Science, values, and politics in Max Weber's methodology. Rethinking classical sociology. Aldershot, Ashgate. p. 298. [2]
- Green, Robert, eld. (1959). Problems in European Civilization, Protestantism and Capitalism: The Weber Thesis and Its Critics. Boston: Heath.
- Haidenko, Piama; trans. H. Campbell Creighton (1989). "The Sociology of Max Weber". In Kon, Igor. A History of Classical Sociology (DOC, DJVU). Moscow: Progress Publishers. pp. 255–311. ISBN 5-01-001102-6. [3]
- Kemple, Thomas (2014). Intellectual work and the spirit of capitalism : Weber's calling. New York: Palgrave Macmillan. ISBN 9781137377135.
- Kolko, Gabriel (1959). "A Critique of Max Weber's Philosophy of History". Ethics 70 (1): 21–36. doi:10.1086/291239. JSTOR 2379612. [4]
- Korotayev, Andrey; Malkov, A.; Khaltourina, D. (2006). "Chapter 6: Reconsidering Weber: Literacy and "the Spirit of Capitalism"". Introduction to Social Macrodynamics (GOOGLE BOOKS). Moscow: URSS. ISBN 5-484-00414-4. [5]
- Marra, Realino (1992), Dalla comunità al diritto moderno. La formazione giuridica di Max Weber. 1882–1889, Giappichelli, Torino
- Marra, Realino (1995), La libertà degli ultimi uomini. Studi sul pensiero giuridico e politico di Max Weber, Giappichelli, Torino
- Marra, Realino (2002), Capitalismo e anticapitalismo in Max Weber. Storia di Roma e sociologia del diritto nella genesi dell'opera weberiana, il Mulino, Bologna
- Mitzman, Arthur (1985) [1970]. The Iron Cage: An Historical Interpretation of Max Weber. New Brunswick NJ: Transaction Books. ISBN 0-87855-984-1.
- Quensel, Bernhard K. (2007), Max Webers Konstruktionslogik. Sozialökonomik zwischen Geschichte und Theorie, Nomos, ISBN 978-3-8329-2517-8
- Radkau, Joachim (2009) [2005]. Max Weber: a Biography. trad. Camiller. Cambridge: Polity P. ISBN 978-0-7456-4147-8. [Ĉefa verko pri la vivo de Weber ekde la biografio de Marianne Weber]
- Rheinstein, Max; Shils, Edward (1954). Max Weber on Law in Economy and Society. Cambridge, Mass.: Harvard U.P. ISBN 978-0-674-55651-5. [Traduko, kun longa enkonduko, pri ĉefaj verkoj de Weber pri juro]
- Ritzer, George, eld. (1996). "Sociological Theory". Max Weber (fourth ed.). New York: McGraw-Hill. ISBN 0-07-114660-1.
- Roth, Guenther (2001), Max Webers deutsch-englische Familiengeschichte, J. C. B. Mohr (Paul Siebeck), ISBN 3-16-147557-7
- Lawrence A. Scaff: Max Weber in America, Princeton University Press, Princeton/Oxford, England 2011 ISBN 978-0-691-14779-6
- Stapelfeldt, Gerhard (2004). Kritik der ökonomischen Rationalität (in German).
- Swatos, William H., ed. (1990). Time, Place, and Circumstance: Neo-Weberian Studies in Comparative Religious History. New York: Greenwood Press. ISBN 0-313-26892-4.
- Swedberg, Richard (1998). Max Weber and the Idea of Economic Sociology. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-07013-X.
- Swedberg, Richard (October 1999). "Max Weber as an Economist and as a Sociologist". American Journal of Economics and Sociology 58 (4): 561. doi:10.1111/j.1536-7150.1999.tb03385.x. [6]
- Weber, Marianne (1988) [1926]. Max Weber: a Biography. trans. Zohn. New Brunswick: Transaction Books. ISBN 0-471-92333-8.
Eksteraj ligiloj |
- Tekstoj de liaj verkoj
- Germanlingvaj originalaj tekstoj
- Germanlingvaj originalaj tekstoj
- Anglalingvaj tradukoj
- Anglalingvaj tradukoj kaj duaranga literaturo
- Notoj pri kelkaj verkoj de Weber
- Max Weber Reference Archive
Max Weber, Pri Politiko (1919)
- Analizo de liaj verkoj
- Protestant Ethic Thesis by the Swatos' Encyclopedia of Religion and Society
Max Weber Studies gazeto- McKinnon, AM. (2010). "Elective affinities of the Protestant ethic: Weber and the chemistry of capitalism". Sociological Theory, vol. 28, no. 1, pp. 108–126. [7]
- Aliaj enciklopediaĵoj
- Max Weber, Stanford Encyclopedia of Philosophy
- (2008) Max Weber (1864–1920), 2‑a eldono, Library of Economics and Liberty, Liberty Fund.