Terezín
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Terezín (apartigilo) |
Terezín | |||
germane: Theresienstadt | |||
fortreso | |||
Garnizona preĝejo de Reviviĝo de Sinjoro en Terezín, vido tra la placo el Havlíčkova-strato | |||
| |||
Oficiala nomo: Terezín | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Litoměřice | ||
Administra municipo | Litoměřice | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Bohemia mezmontaro | ||
Riveroj | Elbo, Ohře | ||
Situo | Terezín | ||
- alteco | 150 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50°30′36″N 14°09′00″E / 50.51°N, 14.15°O / 50.51; 14.15 (Terezín) | ||
Areo | 13,52 km² (1 352 ha) | ||
Loĝantaro | 3 018 (31.07.2007) | ||
Denseco | 223,22 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1219 - 1228 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 411 55 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0423 | ||
NUTS 5 | CZ0423 565717 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de urbo | 4 | ||
Bazaj sidejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio | |||
Vikimedia Komunejo: Terezín | |||
Retpaĝo: www.terezin.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Terezín estas baroka fortresa urbo en norda Bohemio, proksime de urbo Litoměřice, sur rivero Ohře, kie loĝas 3031 loĝantoj (2009). Al la urbo apartenas jenaj vilaĝoj: České Kopisty, Nové Kopisty kaj Počáply u Terezína.
Enhavo
1 Historio
2 Monumento Terezín
3 Malgranda fortikaĵo
4 Muzeo de la koncentrejo
5 Magdeburga kazerno
6 Kremaciejo en la juda tombejo
7 Famuloj
8 Partnera urbo
9 Fotogalerio
10 Eksteraj ligiloj
Historio |
Fortreson fondis en la jaro 1780 imperiestro Jozefo la 2-a sur loko de du nuligitaj vilaĝoj (Kopisty kaj Trávčice) kaj li nomis ĝin je honoro de sia patrino Maria Teresia. Ĝi estis konsisto de pli larĝa sistemo de fortresoj de norda kaj orienta Bohemio, konstruata al defendo de Aŭstrio kontraŭ prusoj. La konstruado okazis en la jaroj 1780 – 1790, en la jaro poste estis fondita libera reĝa armea urbo. La fortreso neniam validiĝis armee kaj en la jaro 1882 ĝi estis nuligita.
La defendsistemo, plenigita per akva fosaĵo, konsistas el du partoj. La ĉefa fortreso situas sur la maldekstra bordo de rivero Nová Ohře, interne estis konstruita eĉ propra fortresa urbo kun regula bazplano, kiu prezentas stile unuecan klasicisman tutaĵon. Empira urbodomo en placo kaj empira paroĥeja preĝejo de Sinjora Reviviĝo (1805 – 1810) apartenas al pli eksterordinaraj konstruaĵoj. Devenaj remparoj de la urbo konserviĝis preskaŭ en la tuta perimetro. Oriente de la ĉefa fortreso, sur la dekstra bordo de rivero Ohře, situas La malgranda fortreso. Kvar pordegoj, lokigitaj ĉiam inter du bastionoj, kondukas en la fortreson. La sistemo de subteraj koridoroj atingas longecon 29 km.
Tragika etapo de la historio estis misuzo de la fortreso de naziaj okupantoj dum la Dua Mondmilito. En la urbo (La granda fortreso) estis en novembro de 1941 fondita nazia koncentrejo kaj geto kaj ĝis la jaro 1945 trairis tra ĝi preskaŭ 150 000 judaj arestitoj de la germanoj el multe da eŭropaj landoj. En la loko mortis proksimume 30 000 judoj, sume el Terezín estis forsendita 63 transportoj kun 87 000 judoj. La malgranda fortreso en la jaro 1941 fariĝis malliberejo de la praga gestapo (proksimume 60 000 mortigitoj). En Nacia tombejo antaŭ La malgranda fortreso estis enterigita proksimume proksimume 26 000 viktimoj.
Monumento Terezín |
Monumento Terezín estas nacia kulturmemorigaĵo kaj ĝi estas malfermita tutjare. Ĝi estis fondita en la jaro 1947 kaj kreas ĝin La malgranda fortreso, Muzeo de la koncentrejo, eksa Magdeburga kazerno kaj Kremaciejo en la juda tombejo.
Malgranda fortikaĵo |
En la Malgranda fortikaĵo oni nun aranĝas vizitrondojn, kiuj ensumigas: ĉelojn, ekzekutejon, daŭrajn ekspoziciojn Terezín 1780 – 1939, belartan ekspozicion de Monumento Terezín, kaj ekspoziciojn La malgranda fortreso Terezín 1940 – 1945, la Koncentrejon Litoměřice 1944 – 1945, La internigejon por germanoj, La malgrandan fortreson 1945 – 1948 kaj kinejon kun projekciado de dokumentaj filmoj. La muzeo aranĝas porokazajn belartajn kaj dokumentajn ekspoziciojn. Antaŭ La malgranda fortreso estas Nacia tombejo. Ĉiam la trian dimanĉon en majo ĉi tie okazas Terezina funebra soleno.
Muzeo de la koncentrejo |
Muzeo de la koncentrejo prezentas en la empira konstruaĵo de eksa urba lernejo daŭran ekspozicion Historio de la terezina koncentrejo. Ĝi aranĝas porokazajn dokumentajn kaj belartajn ekspoziciojn kaj projekciadon de dokumentaj filmoj. Antaŭ la konstruaĵo staras statuo por memoro de torturitoj.
Magdeburga kazerno |
La eksa Magdeburga kazerno – en la eksa armea kazerno el la 18-a jarcento estis instalitaj ekspoziciojn Repliko de la mallibereja loĝigo el la tempo de geto, Muziko en la terezina geto, Belartoj en la terezina geto kaj Literatura verkaro en la terezina geto.
Kremaciejo en la juda tombejo |
Kremaciejo en la juda tombejo – tio estas daŭra ekspozicio, kiu dokumentas mortoftecon kaj sepultadon en la terezina geto. En najbareco estas La juda tombejo kaj Tombejo de la sovetaj soldatoj. En remparoj en lokoj de eksa Bohušovická-pordego estas ceremoniejoj.
Famuloj |
En la iama Theresienstadt naskiĝis pentristo Olga Fialka.
Partnera urbo |
Strausberg - Germanio (1990)
Fotogalerio |
Fosaĵo kun akvigita akvofluo ĉe Litoměřica pordego
En kazematoj lokigita artileria baterio, kovranta dekstran flankon de ravelino XVIII okcidente de la fortreso
Magdeburga kazerno
Pionirara kazerno
Hamburga kazerno
Civilulaj domoj, ĉi tie en Havlíčkova-strato
Garnizona preĝejo de Reviviĝo de Sinjoro en la terezina placo
Vido tra la stratoj laŭlonge laŭ la okcidenta flanko de la placo
La norda flanko de la placo kun urbodomo
Muzeo de geto en konstruaĵo de eksa lernejo
Pordego de Malgranda fortikaĵo
Ekzekutejo en Malgranda fortikaĵo
Solec-ĉeloj en la 3-a kortego
Solec-ĉeloj en la 4-a kortego de Malgranda fortikaĵo
Komuna ĉelo en kazematoj de la 4-a kortego
Nacia tombejo antaŭ Malgranda fortikaĵo
En Nacia tombejo en Terezín
Unu el multaj tomboj
Kremaciejo kaj juda tombejo sur la suda rando de la fortreso
Interno de la kremaciejo
Monumento en formo de menoro en la juda tombejo en Terezín
Memoriga loko ĉe Ohře sur la norda rando de la fortreso, kie naziistoj lasis enĵeti en la riveron cindron de la viktimoj de la geto
Restaĵoj de apudrelvojo el Bohušovice, establita dum la okupacio
Kolombario en la kazematoj apud la apudrelvojo
Eksteraj ligiloj |
- Crystal Touch Museum
Fortreso Terezín | |
---|---|
České Kopisty | |
|