Médoc
Médoc | ||
---|---|---|
La tradiciaj regionoj de Ĝirondio | ||
Akvejo 1 | Atlantiko | |
Akvejo 2 | Ĝirondo | |
Geografia situo | 45° 12′ 0″ N, 1° 0′ 0″ U45.2-1Koordinatoj: 45° 12′ 0″ N, 1° 0′ 0″ U | |
| ||
Médoc [medɔk] (gaskone Medòc [meˈðɔk]) estas duoninsulo en la nordo de Gaskonio, en la franca departemento Ĝirondo, en la regiono Nova Akvitanio.
Ĝi estas limata de la Atlantika Oceano, la estuaro Ĝirondo, la kabo Grave kaj la marĉo de Bruges (proksime de Bordeaux), kaj ĝi konsistas el tri historiaj regionoj (Bas-Médoc, Haut-Médoc kaj Landes) kaj pluraj agrikulturaj teritorioj (interalie la vinkultivejo de Médoc).
Ĝia ĉefurbo estas Lesparre-Médoc[N 1], kiu hodiaŭ estas subprefektejo. Ankaŭ Pauillac estas grava ekonomia centro pro sia situo en vinkultivejoj. La marbordo estas semita per pluraj banurboj tre vizitataj somere (Soulac, Montalivet, Carcans, Hourtin, Lacanau).
La ekonomio de Médoc baziĝas sur vinkultivado kaj turismo.
Enhavo
1 Geografio
2 Notoj
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
Geografio |
Médoc okupas la nordokcidentan trionon de la departemento Gironde kaj estas konata ĉefe pro siaj vinkultivejoj, kie oni produktas la mondfamajn vinojn de Bordeaux. Ĝi tamen havas grandan pejzaĝan diversecon: marĉoj en la sudo, grandaj rektaj strandoj ĉe la oceano, la kabo Grave kie renkontiĝas la akvoj de Atlantiko kaj Ĝirondo, la arbaro de Landes kun multegaj marbordaj pinoj, lagoj (Hourtin-Carcans kaj Lacanau), ktp.
La suda limo de Médoc, iom arbitre difinita, estas inter Le Porge kaj Arès tra la marĉoj de Bruges.
Notoj |
↑ Tiun neoficialan titolon disputas Pauillac kaj Saint-Laurent-Médoc.
Vidu ankaŭ |
- Ĝirondo
- Ĝirondio
Eksteraj ligiloj |
- Turismo en Médoc