András Békés
András Békés | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 23-an de marto 1927 (1927-03-23) en Debrecen |
Morto | 18-an de septembro 2015 (2015-09-18) (88-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Farkasréti Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Profesio | teatra reĝisoro, universitata profesoro |
Familianoj | |
Edz(in)o | Mária Zempléni |
Patro | István Békés |
Frat(in)oj | Itala Békés, Rita Békés |
András BÉKÉS [andrAŝ bEkEŝ], hungare Békés András, Esperante Andreo Békés estis hungara reĝisoro kaj profesoro. Lia edzino estis Mária Zempléni.
András Békés naskiĝis la 23-an de marto 1927 en Debrecen. Li mortis la 18-an de septembro 2015 en Budapeŝto.
Biografio |
András Békés frekventis aktoran Altlernejon pri Dramo kaj Filmo, kie li lernis reĝisoradon inter 1945-1949 en Budapeŝto. Li poste komencis sian reĝisoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1958 li ankaŭ instruis en la altlernejo. Ekde 1960 li reĝisoradis en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1969 li estis unu el la fondintoj de subĉiela teatro de Szentendre. Li havis reĝisorajn taskojn ankaŭ en Hungara Televizio kaj Hungara Radio. En 1990 li pensiuliĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1995, precipe pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj reĝisoraĵoj (elekto) |
- diversaj operoj, ekzemple Ferenc Erkel: Bánk (banuso); Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte; Giacomo Puccini: Tosca; Richard Wagner: Lohengrino; Tannhäuser; Das Rheingold; Ludwig van Beethoven: Fidelio;
- diversaj televiziaj operofilmoj inter 1964-1989
Fontoj |
- Hungara Vikipedio