Francisco Jiménez de Cisneros
Francisco Jiménez de Cisneros | |
---|---|
Hispana kardinalo, ĉefepiskopo de Toledo, kaj Primaso de Hispanio | |
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1436 (1436-01-01) en Torrelaguna |
Morto | 8-an de novembro 1517 (1517-11-08) (81-jara) en Roa, Burgos |
Tombo | Madrido |
Aliaj nomoj | Cardenal Cisneros |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Alcalá de Henares |
Profesio | politikisto, tradukisto, katolika sacerdoto, kardinalo |
Lingvoj | hispana lingvo, latina lingvo |
Verkaro | Plurlingva Komplutensa Biblio Complutense University |
Parencoj | Garcias de Cisneros |
Francisco Jiménez de Cisneros aŭ Giménez de Cisneros kies kromnomo, pli konata kiel Kardinalo Cisneros (n. en Torrelaguna, 1436 – m. en Roa, la 8-an de novembro 1517). Kardinalo, ĉefepiskopo de Toledo kaj Primaso de Hispanio, ano de la Franciskanoj, tria Ĝenerala Inkvizitoro de Kastilio kaj ĝia regento post la morto de Fernando la Katolika. Post la morto de Filipo la Bela prezidis la Konsilio de Regentado kiu prenis la regadon sen konsento de la reĝino Johana la Freneza ĝis la alveno de Fernando la Katolika. Cisneros estas grava elstarulo de pluraj kastiliaj urboj sed specife de Alcalá de Henares, kie inter aliaj aferoj, li fondis la Universitaton de Alcalá de Henares.