Fusilo
Fusilo estas mana, pulva aŭ pneŭmata armilo (pafilo) kun longa tubo.
Enhavo
1 Specoj de fusiloj
2 Bildoj
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
Specoj de fusiloj |
Fusilo Dreyse, uzita en la prusa armeo
karabeno estas malpli longa fusilo.
ĉasa fusilo estas fusilo por ĉaso.- dutuba fusilo estas fusilo, kiu havas du tubojn. Iam ili servis por havi du pafojn sen reŝargo; alia celo estas havi du malsamajn pafaĵojn, ekzemple kuglojn kaj plumban grajnaĵon.
- kanelita fusilo estas fusilo, kiu havas kanelojn en la tubo por rotaciigi la kuglon kaj tiel stabiligi ĝian flugon.
- glata fusilo estas fusilo, kiu ne havas kanelojn en sia tubo.
- pneŭmata fusilo estas fusilo, kiu ĵetas kuglojn per gaso (ĉefe per karbona dioksido aŭ aero).
- aŭtomata fusilo reŝargas sin post la pafo kaj eble (tut-aŭtomata pafilo) eĉ aŭtomate ellasas pliajn pafojn (maŝinpafilo).
- sturmofusilo
- rapidpafa fusilo
- kontraŭtanka fusilo
Bildoj |
fusilo Springfield 1903
fusilo Lee-Enfield de 1944, kun bajoneto
M1 Garand, multuzata dum la Dua Mondmilito
malpeza aŭtomata fusilo Sturmgewehr-44
SIG 550, alinome F ass 90, sturmfusilo de la Svisa armeo
Vidu ankaŭ |
- Pafilo
- Armilo
Eksteraj ligiloj |
- Nazarian's Gun's Recognition Guide on Bolt Action Rifles
- Nazarian's Gun's Recognition Guide on Automatic Rifles