Ŝirazo
| Ŝirazo | |||
|---|---|---|---|
| Administrado | |||
Retpaĝaro | www.shirazcity.org [+] | ||
| Demografio | |||
Loĝantaro | 1 460 665 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 6 086 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
Geografia situo | 29° 36′ N, 52° 31′ O29.652.516666666667Koordinatoj: 29° 36′ N, 52° 31′ O [+] | ||
Alto | 1 500 m [+] | ||
Areo | 240 km² (24 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
La tombo de la poeto Hafizo
Ĝardeno Eram
Moskeo en Ŝirazo
Ŝirazo (perse شيراز [ŝiRAZ]) estas unu el la ses plej grandaj milionurboj de Irano en provinco Fars. Oni taksas la urbon loko de poezio, vino, rozo kaj amo.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Ekonomio
5 Klimato
6 Trafiko
7 Vidindaĵoj
8 Famuloj
9 Ĝemelurboj
10 Notoj
Bazaj informoj |
Koordinatoj: 29°37′N 52°33′O / 29.617°N, 52.55°O / 29.617; 52.55 (Ŝirazo)Koordinatoj: 29°37′N 52°33′O / 29.617°N, 52.55°O / 29.617; 52.55 (Ŝirazo)
Loĝantaro: 1 249 972 (2005)
Horzono: GMT + 3,5 horoj
Supermara alteco: 1505 m
Areo: 340 km²
Telefonkodo: 711
Poŝtkodo: 71300-71400
Geografio |
Ŝirazo troviĝas en montara regiono en la sud-okcidenta parto de la lando. Teherano troviĝas je 942 km-oj.
Historio |
La loko estis jam longe loĝata, la loka vinkulturado daŭras 1800 jarojn. Ĝis apero de araboj ĝi estis ripozejo de karavanoj, centro de bazarado. Inter 1750 kaj 1781 Ŝirazo estis ĉefurbo de Persa Imperio. Ĝi havis urbomuron en la 10-a jarcento kaj havis faman universitaton. Dum la 18-a jarcento diversaj katastrofoj okazis (tertremoj, epidemioj kaj sieĝoj.
Ekonomio |
La ekonomio baziĝas laŭ agrikulturo (vinbero, oranĝo, kotono kaj rizo) elektroniko kaj nafto.
Klimato |
En Ŝirazo en julio kaj en aŭgusto la temperaturo atingas la 30 C'-ojn. Vintre tio falas preskaŭ ĝis frostopunkto.
Trafiko |
Ŝirazo havas internacian flughavenon, aŭtoŝoseon. Nun konstruiĝas fervojo kaj metroo.
Vidindaĵoj |
- pordego
- maŭzoleoj
- provinca muzeo
- moskeoj
- citadelo
- anglikana preĝejo
Famuloj |
Plej elstara naskito de la urbo estas la mistika poeto Hafizo. La urbo estas la politika centro de la kaŝgajoj.
Ĝemelurboj |
Chongqing, Ĉinio
Nikozio, Kipro
Duŝanbe, Taĝikio
Weimar, Germanio