Sturmo




Sturmo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas "ordinare amasa, impeta atako"[1] respektive "ago de tiuj, kiuj kurante aŭ alsaltante atakas"[2]. En multaj armeoj ekzistas apartaj taĉmentoj por sturmado, kies soldataj anoj sekve nomatas "sturmantoj". Temas pri origine armea nocio, kiu tamen transpreniĝis ankaŭ al aliaj kontekstoj, aparte al la antaŭaj ludantoj en futbalo, kiuj nomatas aŭ - kompare kun la tiufunkciaj soldatoj - "sturmantoj" aŭ neologisme "avanuloj".



Vidu ankaŭ |



  • la germanlingvan literaturan kaj filozofian epokon Sturmo kaj impeto (germane "Sturm und Drang")

  • la japanlingvan filmon "La sturmo de Johano Arima" (japane ジャン有馬の襲撃 respektive latinliterigite "Jan Arima no shūgeki")

  • la armilon sturmofusilo

  • la nazian duonmilitan organizaĵon Sturmabteilung (laŭvorte "sturma departemento")



Referencoj |





  1. difino de Reta Vortaro


  2. adicio de difinoj "sturmo" kaj "sturmi" el PIV 1970, paĝo 1040











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Prelog