Internacia Civila Aviada Organizaĵo




Flag of ICAO.svg

La Internacia Civila Aviada Organizaĵo (ICAO) estas speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj havas la taskon plani kaj kunordigi la civilan aviadan trafikon. Ĝi fondiĝis en 1944, surbaze de la Interkonsento de Ĉikago, kaj havas sian sidejon en Montrealo (Kanado). Pli ol 188 ŝtatoj estas membroj de la organizaĵo.




Enhavo






  • 1 Kodo


    • 1.1 Flughaveno


    • 1.2 Aviadilo




  • 2 Eksteraj ligiloj


  • 3 Notoj


  • 4 Vidu ankaŭ





Kodo |


ICAO normigas kodojn por pluraj aviadaj nocioj kiel flughavenoj, aviadaj linioj, aviadiloj.



Flughaveno |


La flughavenaj kodoj konsistas el po kvar literoj (male al la IATA-kodoj, triliteraj). La unua litero indikas mondregionon aŭ grandan regnon. La dua indikas regnon, se ne jam la unua tion faris. La tria kaj kvara identigas la flughavenon. Jena tabelo klarigas la signifon de la unua litero:[noto 1]




mapo laŭ ICAO-kodoj











































































Litero Regiono Litero Regiono
A Sud-okcident-pacifika regiono N Sud-pacifika regiono
B Nord-polusa regiono O
Proksima Oriento
C Kanado P Nord-pacifika regiono
D (Norda kaj) Okcidenta Afriko
R Orienta Azio
E Norda Eŭropo
S
Sudameriko
F Suda Afriko
T
Kariba regiono
G Marbordo de okcidenta Afriko
U
KSŜ
H Orienta Afriko
V Suda Azio
K Usono W Sud-orienta Azio
L Suda Eŭropo
Y
Aŭstralio
M Centra Ameriko Z
Ĉinio kaj Mongolio


Aviadilo |




La signoj antaŭ la streko indikas la ŝtaton, kie la aviadilo estas registrita (tie ĉi Belgio), kaj la signoj malantaŭ la streko indikas la aviadilon mem.


La aviadilaj kodoj konsistas plej ofte el unu aŭ du signoj, sekvataj de streko, kaj pliaj signoj. La signoj antaŭ la streko indikas la ŝtaton, kie la aviadilo estas registrita, kaj la signoj malantaŭ la streko indikas la aviadilon mem. Jen kelkaj ekzemploj:




  • Belgio: OO-AAA ĝis OO-ZZZ kaj OO-A01 ĝis OO-Z99


  • Germanio: D-AAAA ĝis D-ZZZZ kaj D-1000 ĝis D-9999


  • Usono: N-1 ĝis N-99999, N-1A ĝis N-9999Z, N-1AA ĝis N-999ZZ



Eksteraj ligiloj |


  • Aviadilaj kodoj


Notoj |





  1. La literoj "I" kaj "X" ne inkluzivas en kodoj por distingi el Romaj ciferoj.




Vidu ankaŭ |



  • Literumalfabeto de ICAO

  • Internacia Aera Transporta Asocio

  • Federacia Aviada Administracio (Usono)

  • Eŭropa Aviada Sekureca Agentejo (Eŭropunio)




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo