Teplá
Teplá | |||
germane: Tepl | |||
urbo | |||
Monaĥejo en Teplá kun preĝejo de Anunciacio de Sankta Maria | |||
| |||
Oficiala nomo: Teplá | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary | ||
Distrikto | Distrikto Cheb | ||
Administra municipo | Mariánské Lázně | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Konata loko | Monaĥejo en Teplá | ||
Rivero | Teplá | ||
Situo | Teplá | ||
- alteco | 690 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49°58′55″N 12°51′45″E / 49.98194°N, 12.8625°O / 49.98194; 12.8625 (Teplá) | ||
Areo | 113,23 km² (11 323 ha) | ||
Loĝantaro | 3 065 (31.12.2007) | ||
Denseco | 27,07 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1197 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 364 61 | ||
NUTS 3 | CZ041 | ||
NUTS 4 | CZ0411 | ||
NUTS 5 | CZ0411 555631 | ||
Katastraj teritorioj | 24 | ||
Partoj de urbo | 24 | ||
Bazaj sidejunuoj | 26 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio | |||
Vikimedia Komunejo: Teplá | |||
Retpaĝo: www.tepla.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Teplá estas urbo kun 3 100 loĝantoj kaj monaĥejo, situanta en okcidenta Bohemio, sur samnomata rivero, 12 km de urbo Mariánské Lázně. Ĝi havas lignoindustrion kaj konstruindustrion.
La vilaĝo estas unuafoje menciata en konekso kun fondo de la proksima monaĥejo en la jaro 1193. Ĝi estiĝis kiel antaŭburgejo de fortikigita sidejo de Hroznata, fondinto de la monaĥejo, kiu estis lima gardpunkto en komercpado. Teplá fariĝis urbo en la jaro 1385. Per aligo de regiono de Cheb al la ĉeĥa teritorio komence de la 14-a jarcento ĝi sensignifiĝis. Dum la tridekjara milito la urbo kaj la monaĥejo estis kelkfoje prirabitaj.
La monaĥejo staras sude de la urbo kaj ĝi estis fondita en la jaro 1193. Pluajn informojn pri la monaĥejo vi trovos en artikolo monaĥejo en Teplá.
Famuloj |
En la iama Tepl naskiĝis astronomo Ferenc Mayer-Lambert.
Urbo Teplá | |
---|---|
Babice | |
|