Kamomilo






















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kamomilo


Kamomilo
Kamomilo


Biologia klasado






























Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Angiospermoj Magnoliophyta

Klaso:

Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida

Ordo:

Asteraloj Asterales

Familio:

Asteracoj Asteraceae

Genro:

Matricaria

Specio:

M. recutita



Dunomo


Matricaria recutita
L.

Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Kamomilo









v  d  r


Information icon.svg



La kutimakuraca kamomilo aŭ simple kamomilo (scienca nomo Matricaria recutita L.; aliaj nomoj uzitaj Matricaria chamomilla auct., Chamomilla recutita (L.) Rauschert) estas plantospecio el la familio asteracoj, ĝi ankaŭ nomiĝas vera kamomilo por facile distingi ĝin inter la aliaj kamomiloj.


Kamomilo estas unujara, saltolera kuracplanto, kiu disvastiĝis kiel promenherbo de tritiko en tuta Eŭropo kaj poste en norda Ameriko kaj Aŭstralio.


Kamomilo estas unu el la plej konataj kuracplantoj, ĝian kuracefikon oni konis jam en la antikvaj Egiptio kaj Grekio. Ĝi aperas en verkoj de Plinio kaj Dioskorido kiel plej grava kuracherbo, greke χαμαίμηλον (ĥamaimelon), latine chamaemelon.




floranta kamomilo


En herbokuracado, infuzaĵo de sekigitaj floraroj de kamomilo estas uzata kiel trankviliga, kontraŭspasma, stomakfortiga, digesthelpa, ŝvitiga kaj malinfekta trinkaĵo. Oni uzas ĝin ankaŭ por trankviliga okulkovrado, gorĝogargaro kaj fortigo de gingivo.


Sekigita kamomila infloresko entenas 0,4–1,5 % da vaporiĝemaj oleoj, kies ĉefa komponanto estas azuleno. Krome, toviĝas en ĝi la senspasmiga apigenin-kolino kaj aldone eĉ glikozidoj, tanacido, amaraĵo, diversaj acidoj, polisakaridoj, C-vitamino kaj flavonoidoj.


La koloro de kamomila oleo - depende de kvanto de la senkolora prokamazuleno (matricino) en la infloresko - estas malhelblua, verdeta aŭ bruneta. La prokamazuleno transformiĝas je distilo aŭ infuzo al blua kamazuleno, kiu estas la plej grava kontraŭinflama efikaĵo de kamomilo.



Kulturo |




Kamomilo sur poŝtmarko de GDR




Garbetoj el kamomilo sekigita. En la saketo videblas ankaŭ floroj falintaj de la garbetoj. La floroj estas kvazaŭ pulvoro kaj uzeblaj por fari infuzaĵojn.


Kamomilo estas unujara, havas tigon altaj je 25 ĝis 50 centimetroj kaj maldikajn foliojn. Ĝiaj floroj similas blankajn lekantetojn. Planto de modera klimato, ĝi bonfartas en malvarmetaj lokoj, plena suno kaj drenita argilo-sabla grundo.



Kuriozaĵoj |


Oni diras, ke kamomilo vokas monon se plantata ĉirkaŭ domo. [mankas fonto] Ĝi ankaŭ forigas envion[Dubinda teksto] kaj simbolas prosperon. [mankas fonto]
Ĝia esenca oleo estas trankviliga kaj efikas kontraŭ fungoj. [mankas fonto] Ĝi bonas kontraŭ sunbrulvundoj. [mankas fonto]
Kamomilon oni uzas por heligi harojn, eĉ ĝis natura blondo. [mankas fonto]



Diferencoj inter la tri medicinaj kamomiloj |


Oni listigas tri medicinajn kamomilojn: la vera kamomilo (Matricaria recutita), la roma kamomilo (Chamaemelum nobile) kaj la granda kamomilo (Tanacetum parthenium).


Matricaria recutita diferenciĝas el la du aliaj kuracaj kamomiloj, pro tio ke tiu estas unujara planto, konsistante el ununura tigo stariganta rekte; tizano el ĝi estas bongusta dum la du aliaj kamomiloj estas amaraj.







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Prelog