György Kulin
KULIN György estis hungara astronomo. Li naskiĝis en Nagyszalonta la 28-an de januaro 1905 kaj mortis en Budapeŝto la 22-an de aprilo 1989.
Malkovritaj asteroidoj : 21 | |
---|---|
1436 Salonta | 11-a de decembro 1936 |
1441 Bolyai | 26-a de novembro 1937 |
1442 Corvina | 29-a de decembro 1937 |
1444 Pannonia | 6-a de januaro 1938 |
1445 Konkolya | 6-a de januaro 1938 |
1452 Hunnia | 26-a de februaro 1938 |
1489 Attila | 12-a de aprilo 1939 |
1513 Matra | 10-a de marto 1940 |
1538 Detre | 8-a de septembro 1940 |
1546 Izsak | 28-a de septembro 1941 |
1710 Gothard | 20-a de oktobro 1941 |
2043 Ortutay | 12-a de novembro 1936 |
2058 Roka | 22-a de januaro 1938 |
2242 Balaton | 13-a de oktobro 1936 |
2712 Keaton | 29-a de decembro 1937 |
2738 Viracocha | 12-a de marto 1940 |
3019 Kulin | 7-a de januaro 1940 |
3380 Awaji | 15-a de marto 1940 |
3427 Szentmartoni | 6-a de januaro 1938 |
7317 Cabot | 12-a de marto 1940 |
10258 Sárneczky | 6-a de januaro 1940 |
Enhavo
1 Biografio
2 Verkoj
3 Memorigiloj
4 Fontoj
5 Eksteraj ligiloj
Biografio |
György Kulin akiris instruistdiplomon en Budapeŝto pri matematiko-fiziko en 1932. Ekde 1935 li laboris en Sváb-hegy en Csillagvizsgáló Intézet (Astroesplora Instituto). Li malkovris preskaŭ duoncent planedeton. En nia sunsistemo li donis nomojn al 12 astroj. Du kometoj portas lian nomon. En 1943 li organizis en la Természettudományi Társulat (Naturscienca Societo) la amatoran astroesploran sekcion. Post la dua mondmilito li establis la ligon Magyar Csillagászati Egyesület (Hungara Astra Ligo). En 1947 li iĝis la gvidanto de la unua popola astroesplorejo, de Uránia. Ekde 1949 ĝis 1953 li estis instruisto en Újpest. Ekde 1953 ĝis sia pensiuliĝo li estis la direktoro de Uránia. En 1963 li fondis la Amikan Rondon de Astronomio. Li estis redakciano ĝis sia morto de la sciencpopulariga gazeto Élet és Tudomány. Kun Gedeon Róka li redaktis la Csillagászati Kisenciklopédia (1969). Li verkis ankaŭ sciencfikciajn romanojn sub pseŭdnimo Qu. G. Lynn.
Verkoj |
A távcső világa (Bp., 1941, en pluraj eldonoj);
Csillagászat-az atom korszakában (kun Kolbenheyer Tibor, Bp., 1946);
A csillagászat problémái (Bp., 1947);
Az élet csillagászati feltételei (Bp., 1940;
A kis csillagász távcsöve (Bp., 1961);
Hogyan készítsünk távcsövet, mikroszkópot? (Bp., 1962);
Az ember és a világmindenség (Bp., 1963);
A világegyetem (kun Róka Gedeon, Bp., 1965);
Színes világegyetem (kun Kolozsváry György, Bp., 1965);
Mit mondanak a csillagok? (Bp., 1976).
Memorigiloj |
- 3019 Kulin
- busto
Fontoj |
- Magyar Életrajzi Lexikon
- hungare kun foto
Eksteraj ligiloj |
- Memorpaĝo Kulin György