CERN
CERN estas la Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro (origine nomita, en la franca, Conseil Européen pour la Recherche Nucléaire), la monde plej granda partiklofizika centro, situanta ĉe la landlimo inter Francio kaj
Svislando. La svisa parto de la centro staras ĉe Meyrin, en la tuja ĉirkaŭo de Ĝenevo; la franca parto staras en la regiono "Pays de Gex". Ĝi fondiĝis 29-a de septembro en 1954. De la originalaj 12 subskribintoj de la CERN konvencio, la membraro kreskis al la nunaj 20 Membroj-Ŝtatoj.
CERN dungas preskaŭ 3000 personojn plentempe. Ĉirkaŭ 6500 scientistoj (reprezentantaj 500 universitatojn kaj pli ol 80 naciecojn), duono de la mondaj partiklofizikistoj, pasigas tempon ĉe CERN tie farante siajn esplorojn.
La CERN akcelilo-komplekso entenas 10 liniajn kaj cirklajn akcelilojn, ĉiuj kune. La plej granda estas la LEP-koliziigejo (Large Electron Positron), cirkla akcelilo je 9 km diametra, kiu ricevas partiklojn de la Super Protona Sinkrotrono (Super Proton Synchrotron aŭ SPS), cirkla akcelilo je 2 km diametra. LEP estis anstataŭigita en la sama tunelo per granda maŝino, funkciinta ekde 2008, la Granda Hadrona Koliziigilo (Large Hadron Collider aŭ LHC) por pritrakti hadronojn anstataŭ leptonojn.
La Tut-Tera Teksaĵo komenciĝis kiel CERN-projekto ...
- Pri CERN : http://public.web.cern.ch/public/
- Pri CERN kaj TTT : http://cern.web.cern.ch/CERN/WorldWideWeb/WWWandCERN.html
- Recruitment and training opportunities at CERN
Galerio |
Membraro de CERN:
Blue : Fondintaj landoj.
Verde : Poste aliĝintaj landoj.
Kompakta muona solenoido (angle Compact Muon Solenoid, CMS), detektilo de LHC.
Aparato uzita de Tim Berners-Lee en CERN iĝis la unua TTT servilo.
Skafaldo dum konstruo de la ATLAS-o
(angle A Toroidal LHC ApparatuS).
La ok toroformaj elektromagnetoj de la ATLAS-o, la pli granda detektilo de LHC.