Elektronvolto
Elektronvolto (mallonge eV) estas mezurunuo de energio.
Elektronvolto estas energio, kiun ekhavas elektrono (aŭ aĵo kun la sama elektra ŝargo) trairante tension je 1 volto.
Elektronvolto estas ankaŭ uzata en la formulado de maso en partikla fiziko, kaj pro la formulo E=m·c2, sekvas ke la kutima mezurunuo estas la GeV/c2.
Ĉar elektra ŝargo de elektrono estas −1,60217653(14)×10−19kulomboj do
- 1 elektronvolto = 1,60217653(14)×10−19ĵuloj .
Notu, ke signon de la ŝargo oni ĉi tie malatentas, estas prenite ke elektronvolto estas valoro.
Mallongigoj kaj oblaj unuoj:
keV estas kiloelektronvolto, kio estas 1000 elektronvoltoj
MeV estas megaelektronvolto, kio estas 106 elektronvoltoj
GeV estas gigaelektronvolto, kio estas 109 elektronvoltoj
TeV estas teraelektronvolto, kio estas 1012 elektronvoltoj