Caransebeș
Caransebeș [karansebeŝ] (hungare Karánsebes karanŝebeŝ, germane Karansebesch) estas urbo en Rumanio nordoriente de Reșița. Ĝi situas ĉe la kunfluejo de la riveroj Tibisko kaj Sebeș. Administre apartenas al ĝi Jupa. Ĝi estas fervoja kaj publikvoja nodo kun grava lignoprilabora industrio.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fonto
4 Renomaj personoj
5 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 7.999 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj); en 1992 31.389 (rumanoj, 4 % germanoj, 1,4 % hungaroj).
Historio |
Ĝia unua mencio skriba estas en 1290. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény vármegye). Ĝi formiĝis per la unuiĝo de Caran kaj Sebeș. Oni aligis al ĝi Caransebeșu Nou.
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj |
Béla Timár (3-a de aprilo 1873 – ?) aktoro.
Dénes Berényi (Karánsebes, 21-a de septembro 1900. – Debrecen, 3-a de novembro 1971): meteorologo, universitata profesoro, kandidato de agrikulturaj sciencoj
Ede Bohacsek (1889–1955), pentristo Arto en Hungario
Sándor Boros (Karánsebes, 11-a de aŭgusto 1907 – Budapest, 26-a de julio 1987): kuracisto, dentisto, patologo.- Constantin Diaconovici Loga (1-a de novembro 1770 – samloke, 12-a de novembro 1850): pedagogo, verkisto.
- Ion Dragalina (16-a de decembro 1860 – 9-a de novembro 1916): generalo.
René Fülöp-Miller, Miller (Karánsebes, 17-a de marto 1891 – Hannover, 7-a de majo 1963): verkisto, kulturhistoriisto.- Liviu Groza (10-a de julio 1932: historiisto.
Michael Halicius, Halici, Halics, Mihály Karánsebesi (Karánsebes?, 19-a de oktobro 1643 – London, inter 1713 kaj 1715): instruisto, rektoro en Szászváros.- Vasile Ijac (11-a de februaro 1899 – ? 5-a de aŭgusto 1976): komponisto.
Jenő Molnár (24-a de septembro 1920 – Cluj-Napoca, 20-a de majo 2007) universitata profesoro, geografia verkisto.
György Koczka (*28-a de julio 1938): dramaturgiisto, tradukisto, ĵurnalisto.- Nicolea Popovici (2-a de decembro 1957 – Sibiu, 7-a de septembro 1897): komponisto.
Róbert Schmidt Eligius (Karánsebes, 23-a de marto 1902 – Budapest, 23-a de julio 1973): inĝeniero pri minejoj, geologo, hidrogeologo, laŭreato de Kossuth-premio (1956).
Károly Sebestyén, Cs. Sebestyén (Karánsebes, 13-a de majo 1876 – Budapest, 21-a de decembro 1956): etnografo, kulturhistoriisto.- Theodor Seracin (5-a de februaro 1836 – samloke, 12-a de marto 1901): generalo.
Ferenc Szadai (n. Arad, 2-a de oktobro 1880 – m. Karánsebes, 10-a de aŭgusto 1904) aktoro.
Eksteraj ligiloj |
- Administra mapo de distrikto
- Popolnombrado 2002