Distrikto Al Kufra
Koordinatoj: 24°0′0″N 23°0′0″O / 24°N, 23°O / 24; 23 (Distrikto Al Kufra)
Distrikto Al Kufra الكفرة
| |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Al Ĝaŭf |
Loĝantaro | 50 104 (stato de 2006) |
ISO-kodo | LY-KF |
Al Kufra, arabe الكفرة, latinliterigo laŭ DMG al-Kufra, estas distrikto de Libio, en la sudoriento de la lando. La distrikta ĉefurbo estas Al Ĝaŭf (Al Jawf) en la teritorio de la Kufra-oazoj. Proksime de la distrikta ĉefurbo situas granda naftorafinejo.
Geografio |
En la tuta distrikta teritorio en la jaro 2003 vivis 51 433 loĝantoj sur areo de tiutempe sume 483 510 km². Kadre de la administra reformo de 2006 norda strio doniĝis al la najbara distrikto Al Ŭahat.
Nuntempe la distrikto havas la sekvajn limojn al aliaj libiaj distriktoj:
Murzuk - okcidente
Al Ĝufra - nordokcidente
Al Ŭahat - norde
Al Butnan - nordoriente
Oriente la distrikto havas limon al Egiptio, en la sudoriento al Sudano kaj en la sudo al Ĉado.
Bengazi |
Al Butnan |
Darna |
Al Ĝabal Al Aĥdar |
Al Ĝabal Al Garbi |
Al Ĝifara |
Al Ĝufra |
Gat |
Al Kufra |
Al Marĝ |
Misrata |
Al Murgub |
Murzuk |
Nalut |
An Nukat Al Ĥams |
Sabha |
Sirto |
Tripolo |
Uedo Al Haja |
Uedo Aŝ Ŝati |
Al Ŭahat |
Az Zaŭija