Pitvaros
Pitvaros (pitvaroŝ), slovake Pitvaroš estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Makó.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Vidindaĵoj
5 Famuloj
Bazaj informoj |
Areo: 13 km²
Loĝantaro: 1500
Poŝtkodo: 6914
Telefonprefikso: 62
Situo |
Pitvaros situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Orosháza-Mezőhegyes. La lasta troviĝas 4 km-ojn, Tótkomlós 10 km-ojn, Makó 25 km-ojn.
Historio |
La unua mencio devenis el 1470 en formo Pythwarus. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, kiun slovakoj refondis en 1816. Poste venis ankaŭ judoj. Fine de la 19-a jarcento la fervojo atingis la vilaĝon. La rumanoj en 1919 okupis la vilaĝon. Dum la 2-a mondmilito la judoj estis deportitaj. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj. Baldaŭe okazis loĝantarŝanĝo inter hungaroj kaj slovakoj.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, interrretejo, sportejo, kuracejo, familihelpa servo.
Vidindaĵoj |
- katolika preĝejo
- luterana preĝejo de 1882, la turo estas 43 m-ojn alta
- akvorezervujo
Famuloj |
En Pitvaros naskiĝis Károly Tóth (dentkuracisto).