Filipo la 1-a (Francio)
Filipo la 1-a | ||
---|---|---|
Reĝo de la Frankoj | ||
Regado | 1060 - 1108 | |
Antaŭulo | Henriko la 1-a | |
Sekvanto | Ludoviko la 6-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-an de majo 1052 (1052-05-23) en Champagne-et-Fontaine | |
Morto | 29-an de julio 1108 (1108-07-29) (56-jara) en Melun | |
Tombo | Abatejo Fleury [#] | |
Ŝtataneco | Francio [#] | |
Lingvoj | franca lingvo [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Kapetidoj [#] | |
Patro | Henriko la 1-a [#] | |
Patrino | Anna de Kievo [#] | |
Gefratoj | Hugh I, Count of Vermandois [#] | |
Edzino | Bertha of Holland • Bertrada de Montfort [#] | |
Idoj | Constance of France, Princess of Antioch • Ludoviko la 6-a • Cecile of France • Philipp von Mantes [#] | |
Profesio | ||
Okupo | monarko [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Filipo la 1-a de Francio (franclingve Philippe Ier de France) (naskiĝis la 23-an de majo 1052, mortis la 29-an de julio 1108) estis la reĝo de Francio ekde 1060 ĝis 1108. Filipo estis la kvara reĝo de la kapetida dinastio : li estis la filo de Henriko la 1-a kaj de Anna de Kievo.
Filipo estis kronita en Reims la 23-an de majo 1059, kiam lia patro estis ankoraŭ vivanta. Li reĝis sole nur ekde 1066, ĉar lia onklo Boduano la 5-a, grafo de Flandrio, plenumis sesjaran regentadon kune kun la ĉefepiskopo de Reims post la morto de Henriko la 1-a.
Dum la reĝado de Filipo aperis la strategio de ĉiuj kapetidaj reĝoj de la 12-a jarcento : plifortigi la reĝan potencon per la plivastigo de la reĝaj terenoj, kaj per la malfortigo de la plej gravaj vasaloj. Filipo cetere disvolvigis la reĝan administradon, kaj pliigis la rentojn de la franca monarkio per la vendo de la plej gravaj ekleziaj postenoj, kio kolerigis la tiamajn religiajn reformistojn.
Li estis entombigata en abatejo Fleury.
Vidu ankaŭ |
- Listo de monarkoj de Francio
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte |
|