Famulo






Internacia famulino Drew Barrymore


Famulofama persono estas persono amplekse konata, kiu postulas altan gradon de atento de la publiko kaj de la amaskomunikiloj. La vorto "famulo" devenas de la latina vorto fāmōsus.


Dum la famo estas ĝenerale kondiĉo por atingi la statuson de "famulo", ĝi ne ĉiam sufiĉas. Ekzistu ia nivelo de publika intereso pri tiu persono, sed tre ofte multaj famuloj estas tiaj nur dum certa tempoperiodo pro portempaj kialoj kiel esti aperinta en televida programo, esti farinta ion, kio lokas ĝin sub la publikan atenton (kiel trapasi la Manikan Markolon naĝe) aŭ esti la unua, farinta ion. Estas ankaŭ fakaj famuloj, kiuj estas famuloj nur por tiuj, kiuj ĝuas specifan temon, kaj pro tio ili konsideras ilin kiel famulojn nur ene de tiu limigita medio.



Eksteraj ligiloj |



  • Eseo pri la uzo de la vorto "fama", aperinta en Monato, internacia magazino sendependa, numero 2013/06, paĝo 5: Fama? Ne dankon! verkita de Paul Gubbins.


Vidu ankaŭ |



  • Japana idolo

  • Seksosimbolo




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár