Aŭstralopitekoj


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Aŭstralopitekoj

Troveblo de fosilioj: Pliocene

Australopithecus afarensis
Australopithecus afarensis


Biologia klasado


































Regno:

Bestoj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Mamuloj Mammalia

Ordo:

Primatoj Primates

Subfamilio:

Homenoj Homininae

Tribo:

Hominini

Subtribo:

Hominina

Genro:

Aŭstralopiteko Australopithecus
R.A. Dart, 1925


Species


A. afarensis ("Lucy")
A. africanus
A. anamensis
A. bahrelghazali
A. garhi
Iam Australopithecus,
nun Paranthropus:
P. aethiopicus
P. robustus
P. boisei



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Aŭstralopitekoj









v  d  r


Information icon.svg



Aŭstralopiketo (Australopithecus) estas genro de formortintaj primatoj, kiu apartenas al linio kondukanta al homo. En traduko ĝi signifas "suda simio", ĉar ĝi vivis en la sudo de Afriko.


Laŭ nuntempaj imagoj ili vivis en limiĝo de terciaro kaj kvaternaro, tio estas proksimume 2 ĝis 3 milionoj da jaroj antaŭ Kristo. Ili vivis sur teritorio de Afriko en stepoj kaj arbarstepoj. La aŭstralopitekoj estis jam rektiĝintaj, la kranio similigis prefere kranion de simio (la cerbujo havis volumenon 500cm3), dentaro jam proksimiĝis al la hodiaŭa homo - kaninoj preskaŭ rektiĝis kun la ceteraj dentoj. La prahomo mezuris ĉirkaŭ 120 cm kaj pezis ĉirkaŭ 35 kg (preskaŭ kiel hodiaŭa okjara infano).


Li vivtenis sin plejparte per vegetala nutraĵo - kolektado de fruktoj kaj malgrandaj animaloj. Li vivis en aroj sub rokpendaĵoj aŭ sub simplaj budoj el arbusto kaj branĉoj. Li uzis simplajn ilojn el ostoj, stangetoj kaj ŝtonoj.


La plej granda trovejo de aŭstralopiteko estas Tanzanio. La plej grava el la trovitaĵoj estas AL 288-1 "LUCY".



Specioj |




  • Australopithecus afarensis ("Lucy")

  • Australopithecus africanus

  • Australopithecus anamensis

  • Australopithecus bahrelghazali

  • Australopithecus garhi

  • Australopithecus sediba






Nova trovo en suda Afriko |


La esploradaj grupoj de Peter Schmid de Universitato de Zuriĥo kaj de universitato de Witwatersrand, Johanesburgo kun paleoantropologo Lee Berger laboras en suda Afriko kaj trovis novan formon Aŭstralopiteko sediba en loko Malapa en jaro 2010.


La Australopithecus sediba estas 1,9 miliono jaroin aĝa kaj montras signojn de
Australopithecus Aŭstralopiteko kaj ankaŭ de "Homo".


En 15-a aŭgusto 2008 la paleoantropologo Lee Berger de universitato de Witwatersrand, Johanesburgo faris kartojn de kavernoj kaj sia filo Matthew trovis klaviklon, (oston).
La zuriĥa grupo trovis cirkaŭ 180 restojn de cirkaŭ kvar individuoj kun nova nomo Australopithecus sediba.
"Sediba" estas vorto de sudaafrikana "Sotho" - lingvo kaj signifas "fonton", akvoputon, originon.



Eksteraj ligiloj |




  • nova trovo en Suda Afriko 2010 (germane kaj angle)


  • antropologia muzeo Zuriho, Svisujo (germane)


  • Universitato de witwatersrand Johanesburgo (angle)


  • [1] scienca informo 9 aprilo 2010




  • Kategorio Aŭstralopitekoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Aŭstralopitekoj en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár