Kunstwanderweg Kleinbreitenbach






Unu el multaj objektoj survoje.



La defend-kirko, unu el la elmontrejo de la artobjektoj.


La Artomigradopado (germane: Kunstwanderweg) troviĝas en Kleinbreitenbach, urboparto enmontara de Plaue, Germanio.




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Historio


  • 3 Listo de la artsimpozipartoprenintoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Priskribo |


Ĝi estas la rezulto de la ĉiujare (ekde 2006 ĉiun duan jaron) okazanta arta simpozio kun la titolo: "Kleine Welt - große Welt" (esperante: Eta mondo - maleta mondo). Organizanto estas la Popolaltlernejo Arnstadt-Ilmenau.



Historio |


Ekde 1997 partoprenas po 5-6 internacie renomitaj artistoj kursojn, kune kun popolalternejanoj, adoleskantoj kaj infanoj. La ses profesiuloj ĉefe venas el partneraj regionoj de Turingio: Pikardio, Essex kaj Malgrandpollanda Provinco. Sed estas inter ili ankaŭ ĉiam turingianoj kaj artistoj kun alia ŝtataneco (ĝis nun: Rumanio, Bulgario, Slovakio, Egipto, Danio, Aŭstrio, Italio, Ugando, Serbio, Sirio, Alĝerio).


La kreitaj objektoj restas surloke kaj estas elmontrataj ĉirkaŭ la defendkirko romanika, sur la tombejo, la placo antaŭ la preĝejo, en la mezo de la vilaĝo aŭ laŭlonge de 2 kilometojn longa artopado. Sekve la vojo neniam finiĝos kaj konstante pligrandiĝos. Nuntempe ĝi konsistas el 50 artobjektoj. Ilia materialo estas diversspeca: ŝtono, ligno, betono, metalo.



Listo de la artsimpozipartoprenintoj |



  • Sympozio 1997: Christine Delbecq (Franclando), Fran Wilde (Unuiĝinta Reĝolando), Barbara Neuhäuser (Germanlando), Mihai Borodi (Rumanio), Ahmed Ragab Sakr (Egiptio)

  • Simpozio 1998: Ronessa Knock (Unuiĝinta Reĝolando), Regina Lange (Germanlando), Wojciech Kopczynski (Pollando), Pierre Nicchini (Franclando), Tarik Mesli (Alĝerio)

  • Simpozio 1999: Maria Moroz (Pollando), Stefan Alexandru Balazs (Rumanio), Eva Skupin (Germanlando), Catherine Scellier (Franclando), Anne Schwegmann-Fielding (Unuiĝinta Reĝolando)

  • Simpozio 2000: Max Tannahill (Unuiĝinta Reĝolando), Urszula Slusarczyk (Pollando), Gunhild Dittmar (Germanlando), Gerard Parent (Franclando)

  • Simpozio 2001: Steve Downey (Unuiĝinta Reĝolando), Frank Meyer (Germanlando), Christine Delbecq & Mihai Borodi (Franclando/Rumanio)

  • Simpozio 2002: Penny Brice (Unuiĝinta Reĝolando), Ralf Täfler (Germanlando), Maher Al Baroudi (Sirio), Prof. Antoni Porczak (Pollando), Michel Aksent (Franclando)

  • Simpozio 2003: Prof. Rafaèl Mahdavi (Franclando), Rolf Huber (Germanlando), Jon Lockhart (Unuiĝinta Reĝolando), Helmut Bistika (Slovakio), Boguslaw Gabrys (Pollando)

  • Simpozio 2004: Nicola Burrell (Unuiĝinta Reĝolando), Matthias Streisel (Germanlando), Pawel Orlowski (Pollando), Petre Petrov (Bulgarien), Gabriele Leuschner (Germanlando), Béatrice Duport (Franclando)

  • Simpozio 2005: Marcin Nosko (Pollando), Terry Flower (Unuiĝinta Reĝolando), Thomas Lindner (Germanlando), Heiko Börner (Germanlando), Emil Bachiyski (Bulgario), Carmen Rocio Peña Klein (Peruo)

  • Simpozio 2006: Michel Lallemand (Franclando), Frank Meyer (Germanlando), Maria Moroz (Pollando), Beate Debus (Germanlando), Anne Schwegmann-Fielding (Unuiĝinta Reĝolando), Prof. Ahmed Ragab Sakr (Egiptio)

  • Simpozio 2008:, Bartlomiej Struzik (Pollando), Miodrag Peric (Serbio), Eva Bruszis (Germanlando), Heiko Börner (Germanlando), Brigitte Gmach (Aŭstrio), Anna Borgman (Danio)

  • Simpozio 2010: Ronex Ahimsibibwe (Ugando), Jess Fuller (Unuiĝinta Reĝolando), Renate und Max Bärmichl (Italio), Barbara Neuhäuser (Germanlando), Heiko Surek (Germanlando)

  • Simpozio 2012: Helmut Bistika (Slovakio), Anne Schwegmann-Fielding (Unuiĝinta Reĝolando), Rolf Huber (Germanlando), Tiina Torkkeli (Finnlando), Jan Tutaj (Pollando)

  • Simpozio 2014: Susanne Worschech (Germanlando), Brigitte Gmach (Aŭstrio), Lilli Schulz (Italio), Kwok Hung Lau (Ĉinio), Frank Meyer (Germanlando), Jan Tutaj (Pollando)

  • Simpozio 2016: Lilli Schulz (Germanlando/Italio), Frank Meyer (Germanlando), Kwok Hung Lau (Ĉinio), Heiko Börner (Germanlando), Alejandra Ruddoff (Ĉilio)



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Kunstwanderweg Kleinbreitenbach en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Pri la arta teritorio kun ĉiuj detaloj. germane



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár