Frenologio
La frenologio estas teorio laŭ kiu la tuberoj sur la kranio de individuo
reflektus ties karakteron, personecon, intelekton...
Tiun teorion malvolvis la germana neŭrologo
Franz Joseph Gall, en verko eldonita en 1820 en Parizo sub la titolo:
- "Anatomie et physiologie du système nerveux en général et du cerveau en particulier avec des observations sur la possibilité de reconnaître plusieurs dispositions intellectuelles et morales de l'homme et des animaux par la configuration de leur tête".
- (Anatomio kaj fiziologio ĝenerale de la homa nerva sistemo kaj precize de la cerbo kun observoj pri la ebleco ekkoni plurajn intelektajn kaj moralajn emojn de la homo kaj de la bestoj per la formo de ties kapo).
En 1843 la franca kuracisto François Magendie
kvalifikis la frenologion de pseŭdoscienco. Ĉiukaze ĝi malfermis pordon al uzado
de tiaj konoj fare de policanoj kiuj pretendis tiele koni la verajn karakterojn de suspektinduloj,
tiele ke multaj estis akuzitaj pro "sia vizaĝo" kvazaŭ tiu estus pruvo de kulpo.
Kvankam neniam pravigita de la faktoj, tiu teorio malfermis la vojon al la nocio
de lokalizo de la cerbaj funkcioj, kiun studis inter aliaj la franca
anatomiisto Paul Broca.
Ne konfuzu kun: Fenologio.
Frenoligia kapo el farbita legno (Laŭzano, Palais de Rumine)
Frenologia kranio de la 19-a jarcento
Homa kranio kun surskriboj de la pastro Jean-Frédéric Oberlin laŭ la teorio de Gall
Eksteraj ligiloj |
germane Frenologio, el GEO.de
angle La frenologia kapo de Lorenzo Nice Folwler
france Frenologio aŭ kranioskopio (el "Les Sceptiques du Québec" (La Skeptikoj de Kebekio")
france Frenologio, historio de pseŭdoscienco