Biotaj medifaktoroj
Biotaj medifaktoroj nomiĝas tiuj medifaktoroj, je kiuj vivaj organismoj rimarkeble partoprenas. Ili rezultiĝas el la interefikoj inter unuopaj specioj ene de ekosistemo.
Male estas abiotaj medifaktoroj, kiuj estas nevivaj interagopartneroj.
Interagoj inter du specioj (bi-sistemoj) |
En la kunvivado de diversaj specioj en sama regiono, ordinare minimume unu el ili per tio influiĝas. Tiu influo povas esti avantaĝa aŭ malavantaĝa.
antibiozo: negativa efiko al minimume unu partnero
konkuro (ekologio): negativa por ambaŭ flankoj, por la pli malforta pli, por la pli forta malpli
parazitismo: pozitiva por la parazito, negativa por la suscepto
rabanto-predo-rilato: pozitiva por la rabanto, negativa por la predo
amensalismo: negativa efiko al unu specio, sen efiko al la alia
neŭtralismo: neniu influo de unu al la alia
probiozo: neniu negativa efiko, sed pozitiva efiko al minimume un partnero, en biosistemo
komensalismo: avantaĝo de unu partnero, neniu efiko al la alia
simbiozo: kunvivado je ambaŭflanka avantaĝo
mutualismo: foj kunvivado je ambaŭflanka avantaĝo
- gastiganto-gasto-rilato
kooperado: ekzekple diversspeciaj bestogregoj
eŭsimbiozo: necesa kunvivado je ambaŭflanka avantaĝo- altruismo
- generado
Vidu ankaŭ |
- abiotaj medifaktoroj
- bioto
- biotopo
- ekologia niĉo