Eolo (praulo)




Eolo (Greke Αἴολος) estas en la Helena mitologio filo de Heleno kaj la nimfo Orseida, la prapatro de la eolianoj, unu el la praaj "triboj"de la helenoj (grekoj). Liaj fratoj estas Doro kaj Ksuto.
Kiam Heleno disdividis sian regnon inter siaj tri filoj, Eolo ekloĝis en Tesalio. Kiel tiea reĝo kun Enareta, filino de Deimaĥo, li fariĝis patro de sennombraj gefiloj. Konataj estas elinter ili: la filoj Sizifo, Kreteo, Atamaso, Salmoneo, Dejono, Magneso, Periero kaj Makareo kaj la filinoj Kanaka, Alkiona, Pejzidika, Kalika kaj Perimela. Inter lia posta idaro estas ankaŭ Odiseo, konata el la epopeo Odiseado de Homero.



Vidu ankaŭ |


Vidu ankaŭ la Dion de la ventoj: Eolo.







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár