Batava Respubliko





















































Batava Respubliko
Origina nomo

Bataafse republiek






← Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj

1795 – 1806

Reĝlando Holando →


Flag of the navy of the Batavian Republic.gif



Batavische Rep Gösch.png



Geografio

1798bataafscherepubliek.svg

Ĉefurbo:

Hago


Loĝantaro

Kvanto de loĝantoj:


1.880.000 (1795)



Lingvoj:


nederlanda



Religio:



protestantismo, rom-katolikismo


Ŝtat-strukturo


Ŝtat-strukturo:


centrisma respubliko dependa de Francio



Monunuo:


guldeno


Estiĝo:



1795 Franca revolucio


Pereo:



1806 Napoleono faras ĝin reĝlando









Antaŭaj ŝtatoj:



Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj


Postsekvaj ŝtatoj:



Reĝlando Holando
Reĝlando Holando


Historio








v  d  r


Information icon.svg





La Batava Respubliko (nederlande: Bataafse republiek; 1795-1806) estis respubliko, kies teritorio pli-malpli konformis al tiu de la nuna Nederlando. Ĝi estis fasonita laŭ la modelo de la Franca Respubliko, kies satelita ŝtato ĝi estis.


La Batava Respubliko estis fondita unu tagon post la fuĝo de stadhouder princo Vilhelmo la 5-a de Oranje-Nassau al Britio kaj signis la finon de la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj. Progresemaj burĝoj per la Batava Respubliko enkondukis centran ŝtatordigon kaj kleristajn renovigojn, influitajn de la Franca Revolucio. Tamen la nova ŝtato ne estis stabila (okazis pluraj ŝtatrenversoj) kaj estis sub forta influo de Francio. Napoleono anstataŭigis la Batavan Respublikon per la Reĝlando Holando, kiun estris lia frato.


La respubliko estis nomita je la Batavoj, gento el roma epoko, kiu ekde la frumoderna periodo estis konsiderata kiel la prapatroj de la nederlandanoj.


Multaj reformoj de la Batava Respubliko estis daŭrigitaj en la Reĝlando Nederlando, kiu kreiĝis post la fino de la franca okupado en 1814.



Vidu ankaŭ |



  • Franca revolucio de 1789

  • Francaj revolucioj



Eksteraj ligiloj |



  • http://home.wxs.nl/~vera0000/costuymen.html La konstitucio de la Batava Respubliko nederlande



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár