Bäretswil










































Bäretswil




Blazono de Bäretswil






Ŝpinmuzeo en Bäretswil en la malnova ŝpinejo


Kantono
Zuriko
Distrikto
Hinwil

Koordinatoj 
47° 20' N, 8° 51' E
Nombro de enloĝantoj
4439
Areo
22,23 km²
Alteco
702 m super marnivelo
Poŝtkodo
8344
Komunumkodo
0111




Mapo de Bäretswil









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Komunumopartoj


  • 4 Najbaraj komunumoj


  • 5 Trafiko


  • 6 Historio


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Bäretswil estas komunumo en la distrikto Hinwil, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4439 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.



Geografio |


Bäretswil situas en la Zurika Oberlando en antaŭalpa regiono, ĉe la akvodislimo inter la Glatt kaj la Töss. La plej malalta punkto troviĝas ĉe la akvopurigejo je 616 m kaj la plej alta sur la monto Allmann je alteco de 1074 m.



Komunumopartoj |


Bäretswil konsistas el la municipoj kaj iamaj civilkomunumoj Bäretswil kaj Adetswil kaj la setlejoj Bettswil, Wappenswil, Hof, Neuthal, Tanne kaj Klein Bäretswil.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Bäretswil limas en nordokcidento al Pfäffikon, en nordo al Hittnau, en nordoriento al Bauma en oriento al Fischenthal, en sudo al Hinwil, kaj en okcidento al Wetzikon.



Trafiko |


1901 Bäretswil estis konektita al la trajnreto per la Uerikon-Bauma-Fervojo, kiu tamen en la jaro 1969 estis fermita kaj anstataŭigita per la buslinio de Wetzikon al Bauma. Ĝi garantias hodiaŭ ĝian konekton al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A53 troviĝas proksimume 4 kilometrojn okcidente en Hinwil.



Historio |


La unua dokumenta mencioj de Bäretswil datiĝas el la jaroj 741 kiel Berofovilare kaj 745 kiel Perolfeswilari.


Ek de 1525 en Bäretswil ĝis la 17-a jarcento aktivis anabaptistoj. Al tio rememorigas la Anabaptista Kaverno en Allmen, kiu dum certa tempo estis rifuĝejo de persekutitaj kredantoj.



Vidu ankaŭ |


  • Bäriswil


Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Bäretswil

  • Bäretswil en la Historia Leksikono de Svislando


    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Bäretswil












  • Popular posts from this blog

    Aikido

    Tivadar Csontváry Kosztka

    Metroo de Marsejlo