Observatorio Roĵen


















































Granda kupolo de la observatorio Roĵen

41°41′33″N 24°44′17″E  /  41.6925°N, 24.73806°O / 41.6925; 24.73806 (Observatorio Roĵen)

Malkovritaj asteroidoj : 10  
3546 Atanasoff
28-a de septembro 1983
3952 Russellmark
14-a de marto 1986
4400 Bagryana
24-a de aŭgusto 1985
4477 Kelley
28-a de septembro 1983
4583 Lugo
1-a de septembro 1989
4891 Blaga
4-a de aprilo 1984
(8260) 1984 SH
23-a de septembro 1984
(10059) 1988 FS2

21-a de marto 1988
(19957) 1985 QG4

24-a de aŭgusto 1985
(24653) 1986 RS5

3-a de septembro 1986

La Observatorio Roĵen (cirile Национална астрономическа обсерватория - Рожен : Nacionala Astronomiĉeska Observtorija - Roĵen) estas astronomia observatorio situanta 90 km sude de Plovdiv en Bulgario. Plej proksimaj urboj estas je 15 km nord-oriente Ĉepelare kaj je 30 km sude Smoljan.


Ĝi estas administrata de la Instituto de Astronomio de la Bulgara Akademio de Sciencoj. Tiu observatorio estas unu el plej grandaj en Eŭropo kaj havas aktiva teamo de ĉirkaŭ 50 astronomoj.


Ĝi malfermiĝis oficiale la 13-a de marto 1981, kvankam la observoj estis komencitaj en septembro 1980. Elde tie, dek asteroidoj estis malkovritaj.


En julio 2010, pro elĉerpiĝo de monrimedo, ĝi estis minacita de fermo[1]. Per peticio, 4300 bulgaraj civitanoj sukcese petis ke oni daŭrigu la aktivecojn.


La 10-an de julio 2010, la ekstersunsistema planedo WASP-3c
estis malkovrita per mezuroj faritaj elde la observatorio Roĵen[2].



Notoj kaj referencoj |




  1. Ĉeso de monrimedo por la Observatorio Roĵen malutilos al usonaj astronomoj, el Latitude News(angle)


  2. Nova planedo malkovrita per teleskopoj de Jena kaj Roĵen(angle)



Eksteraj ligiloj |




  • bulgare/angle Oficiala paĝaro de la observatorio


  • bulgare/angle Instituto de Astronomio kaj Nacia Astronomia Observatorio






Portala ikono Portalo pri Astronomio











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár