Clyde Tombaugh
2839 Annette | 5-a de oktobro 1929 |
2941 Alden | 24-a de decembro 1930 |
3310 Patsy | 9-a de oktobro 1931 |
3583 Burdett | 5-a de oktobro 1929 |
3754 Kathleen | 16-a de marto 1931 |
3775 Ellenbeth | 6-a de oktobro 1931 |
3824 Brendalee | 5-a de oktobro 1929 |
4510 Shawna | 13-a de decembro 1930 |
4755 Nicky | 6-a de oktobro 1931 |
5701 Baltuck | 26-a de oktobro 1929 |
6618 Jimsimons | 16-a de septembro 1936 |
7101 Haritina | 17-a de oktobro 1930 |
7150 McKellar | 11-a de oktobro 1929 |
(8778) 1931 TD3 | 10-a de oktobro 1931 |
Clyde William TOMBAUGH (naskiĝis la 4-an de februaro, 1906, mortis la 17-an de januaro, 1997) estis usona astronomo kiu famiĝis pro la malkovro de la planedoido Plutono je la 18-a de februaro 1930 en la Observatorio Lowell en Flagstaff, Arizono. Notinde estas, ke li tiutempe nur estis helpastronomo. En 1932 li komencis studadon en la Universitato de Kansaso, kie li en 1939 doktoriĝis. Dum sia kariero Clyde Tombaugh krom Plutonon malkovris 775 asteroidojn.