Timbaland


























Timothy Z. Mosley

Timbaland1292010.png

Bazaj informoj
Naskonomo

Timothy Zachery Mosley
Alie nomata
Timbaland
Naskiĝo

10-an de marto 1972 (1972-03-10) (47-jara)
en Norfolko
Retejo

www.timbalandmusic.com







v  d  r


Information icon.svg



Timothy Z. MOSLEY (10-an de marto 1971), pli konate kiel Timbaland, estas usona kantoverkisto, repisto, muzika produktisto kaj tekstoverkisto. Lian stilon influas la R&B, la dance kaj la hiphopo, sed ankaŭ agadas en la pop-ĝenro. Li formas kun Magoo la duponon Timbaland & Magoo, faman hiphopan grupon en Usono. Oni komparas Timbaland kun Brian Eno, Phil Spector aŭ Norman Whitfield. Li elformis en la muziko propran facile rekoneblan stilon. La kantojn - kiujn li verkis - karakterizas malkutimaj aranĝoj, son-efikoj kaj instrumentoj. La ritmoj estas eĉ propraj markoj. Li kreis multajn sukcesajn kantojn kun Steve „Static” Garrett kaj lia infantempa amiko Missy Elliott. Timbaland kaj Missy Elliott estis la ĉefaj kantoverkistoj kaj produktistoj de la albumo de Aaliyah, la grand-sukcesa One In A Million, kio igis ilin tre konataj. Intense li laboris inter alie kun Brandy, Nelly Furtado, Justin Timberlake, The Pussycat Dolls (Nicole Scherzinger), Ludacris kaj Jay-Z.




Enhavo






  • 1 Diskaro


    • 1.1 Solo-albumoj


    • 1.2 Timbaland & Magoo




  • 2 Eksteraj ligiloj





Diskaro |



Solo-albumoj |




  • Tim's Bio: Life from da Bassment (1998)


  • Shock Value (2007)


  • Shock Value 2 (2009)


  • Shock Value 3 (2011)



Timbaland & Magoo |




  • Welcome to Our World (1997)


  • Indecent Proposal (2001)


  • Under Construction, Part 2 (2003)



Eksteraj ligiloj |



  • oficiala paĝo

  • oficiala Blogo


  • Timbaland ĉe YouTube















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár