Lučina (rivero)
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Lučina |
Lučina | |
ĉeĥe: Lucina, Ribia, Ribnia, Holzina, Holczina | |
rivero | |
Lučina en Dolní Bludovice ĉe Havířov | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distriktoj | Frýdek-Místek, Karviná, Ostrava-urbo |
Alfluantoj | |
- maldekstraj alfluantoj | 4 - Alkondukejo Morávka-Lučina - Řepník - Dolní Datyňka - Horní Datyňka |
- dekstraj alfluantoj | 4 - Šprochůvka - Tošanůvka - Říčky - Sušanka |
Urboj survoje | 10 - Dobratice - Vojkovice - Dolní Domaslavice - Lučina, - Soběšovice, - Žermanice, - Horní Bludovice, - Havířov, - Šenov, - Ostrava |
Fontrivero | Moraviasileziaj Beskidoj |
- situo | sur deklivoj de Prašivá |
- alteco | 580 m |
Enfluejo | Ostrava |
- situo | Ostravice |
- alteco | 207 m |
- koordinatoj | 49°49′55.11″N 18°17′47.04″E / 49.831975°N, 18.2964°O / 49.831975; 18.2964 (Lučina (rivero)) |
Longo | 37,3 km (23 mi) |
Akvokolektejo | 197,1 km² (19 710 ha) |
Trafluo | ĉe enfluejo |
- mezproksima | 2,39 m³/s |
Fonto en Ĉeĥio | |
Fonto en Moraviasilezia regiono | |
Vikimedia Komunejo: Lučina River | |
Lučina (antaŭe Lucina; pollingve Łucyna) estas rivero en Moraviasilezia regiono, alfluanto de rivero Ostravice, kiu deakvigas regionon sur limoj de distriktoj Frýdek-Místek, Karviná kaj Ostrava-urbo.
Enhavo
1 Nomo de la rivero
2 Priskribo de fluo
2.1 Alfluantoj
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
Nomo de la rivero |
La nomo Lučina la rivero havas ekde la jaro 1956, kiam dum konstruado de valbaraĵo Žermanice okazis nomigo de nove estiĝinta municipo Lučina kaj laŭ ĝi eĉ la rivero mem. Ĝis tiu tempo ties nomo estis Lucina.
En malnovaj mapoj aperas pluraj nomoj. En ties supra fluo aperas nomo Ribia aŭ Ribnia, en regiono inter Domaslovice kaj Bludovice la nomo Holzina aŭ Holczina. En regionoj de Šenov ĝis Sileziaostrava burgo jam poste Lucina.
Priskribo de fluo |
Ĝi fontas en Moravskoslezské Beskydy sur nordaj deklivoj de monto Prašivá en supermara alteco ĉirkaŭ 580 metroj. Sume ties fluo celas unue al norda, pli poste al okcidenta ĝis nordokcidenta direkto. Ĉe municipo Žermanice retenas ties akvojn valbaraĵo Žermanice, konstruita en la ajroj 1951 ĝis 1958 por provizado de industriaj entreprenoj per utilakvo kaj servanta ankaŭ al refreŝigado, ŝirmo antaŭ inundoj kaj produktado de elektra energio. Rilate al nesufiĉa akveco de propra Lučina mem estis samtempe konstruita akva kanalo inter Vyšní Lhoty kaj Vojkovice, kiu alkondukas en Lučinon akvon el najbara akvokolekta areo de Morávka, kaj nome en mezproksima kvanto 1,9 m³/s. Por la loĝantoj de lokoj, inundigitaj dum la konstruado de la valbaraĵo, estiĝis en ties maldekstra bordo nova municipo Lučina. De elfluejo sub la valbaraĵo Žermanice Lučina estas akvumiste veturebla en sektoro longa 24 km. La rivero unue daŭrigas en la norda direkto ĝis urbo Havířov, kie ĝi deflankiĝas per arko al la okcidento. Ĉe sudokcidenta rando de Havířov estis sur ties fluo proklamita natura memorigaĵo Meandroj de Lučina, kiun kreas naturaj rojaj meandroj kaj al ĝi ligantaj malsekejoj kun inundemaj kreskaĵaro. Ĉirkaŭ Šenov Lučina aliras sur teritorion de urbo Ostrava, ĝi turniĝas al la nordokcidento, el la orienta flanko ĝi preteriras areon de Nová huť kaj sub Sileziaostrava burgo ĝi dekstre enfluas en riveron Ostravice, kiu ties akvoj forportas pluen ĝis Odra.
Alfluantoj |
(maldekstra/dekstra)
Šprochůvka (D)
Alkondukejo Morávka-Lučina (M)
Tošanůvka (D)
Řepník (M)
Říčky (D)
Sušanka (D)
Dolní Datyňka (M)
Horní Datyňka (M)
Vidu ankaŭ |
- Meandroj de Lučina
Eksteraj ligiloj |
- Pri la rivero Lučině
- Akvokolekra areo de Odra - aktuala stato de Lučina en limnigrafo Žermanice
- Kasteloj sur Lučina