22-a de julio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 22-a de julio estas la 203-a tago de la jaro (la 204-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 162 tagoj restas.
Je la 22-a de julio okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
-776: Antikva Grekio: kelkaj historiisto opinias, ke en Olimpio komenciĝis la unuaj Antikvaj Olimpikaj Ludoj
259: Dionozio iĝis papo
971: Venko de bizanca armeo super la rusa en batalo de Dorostolon
1018: Militiro al Kievo (1018): Batalo apud la rivero Okcidenta Bugo - pola princo Boleslao la 1-a venkis la rusan princon Jaroslavo la Saĝa (interdinastiaj kunpuŝiĝoj)
1099: Gotfredo de Bouillon iĝis la unua monarko de la Jerusalema reĝlando
1209: Kadre de kontraŭalbigensa militiro krucmilitistoj masakris 20 mil katarojn kaj katolikojn de Béziers, kiuj rezistis
1227: En batalo de Bornhöved dana armeo malvenkis kontraŭ koaliciaj fortoj de germanaj urboj
1246: Itala kaj pola franciskanoj Johano de Plano Carpini kaj Benedykt Polak atingis Karakorumon, la ĉefurbon de Mongola Imperio
1342: Granda inundo en Mez-Eŭropo
1456: Hungaroj venkis armeon de Otomana Imperio en batalo de Beogrado
1458: Dum Dektrijara milito: kontraŭ Ordeno de germanaj kavaliroj pola armeo iranta al Malbork sieĝis kastelon en Papowo Biskupie
1499: Svisoj venkis armeon de la Ligo de ŝvaboj en batalo de Dornach
1515: Dum Viena kunveno de monarkoj oni subskribis politikan traktaton inter Jogajlidoj (reĝo de Pollando Sigismondo la 1-a kaj reĝo de Ĉeĥio kaj Hungario Vladislao la 2-a Jogajlido) kaj Habsburgoj (romia-germana imperiestro Maksimiliano la 1-a)
1587: Nordameriko: dua grupo de britaj koloniistoj alvenis al la kolonio Roanoke, en Norda Karolino, por restarigi la forlasitan setlejon
1654: Dum pola-rusa milito la rusa armeo masakris loĝantaron de urbo Mścisław (Mahilova regiono) - oni murdis 15 mil personojn (kun virinoj kaj infanoj) krom 700 metiistoj, bezonataj al Granda Duklando de Moskvo
1657: Sveda diluvo: en privata nobela urbo Międzybóż (Ĥmelnicka provinco) kapitulacis armeo de György Rákóczi la 2-a batalanta kontraŭ du polaj militistoj
1686: Albany, la ĉefurbo de Nov-Jorkio, urbiĝis
1793: La dua dispartigo de Pollando: Sejmo de Grodno, kunsidanta sub kanontuboj de rusa armeo, subskribis traktaton kun Rusia Imperio, en kiu cedis vojevodiojn de Minsko, Kievo, Bracaław (nun Vinica provinco) kaj Kamieniec Podolski (nun Ĥmelnicka provinco) kaj partojn de la Vilna, de Navahrudak, Bresto kaj de la Volinia (250 tys. km²)
1793: Skota komercisto kaj vojaĝisto Alexander Mackenzie, ligita kun Nord-Okcidenta Kompanio, atingis Pacifikon
1796: Ohio: Klevlando fondiĝis
1807: Pollando: Napoleono Bonaparte altrudis konstitucion al Varsovia Dukejo kune kun la Napoleona kodekso reguliganta civilan juron
1812: Malvenko de franca armeo kun la angla-hispana-portugala en batalo de Salamanko
1854: Angla astronomo John Russell Hind malkovris asteroidon Uranio
1864: Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono malvenkis en batalo de Atlanta
1880: Pollando: granda incendio de Żelechów
1894: La unua en historio ralio laŭ itinero Parizo-Rueno
1908: En Detrojto (Miĉigano) fondiĝis entrepreno Fisher Body Company, produktanta kaleŝojn kaj karoseriojn, pliposte enirinta korporacion General Motors
Unua mondmilito:
1917: Post rifuzo flanke de Polaj Legioj ĵuri fidelecon al germana imperiestro germanoj arestis Józef Piłsudski kaj Kazimierz Sosnkowski
1920: Pola-bolŝevika milito: pola generalo Tadeusz Rozwadowski iĝis ĉefo de Ĝenerala Stabo
1927: Italio: futbalklubo AS Roma fondiĝis
1934: Usona bankorabisto John Dillinger estis pafmortigita de funkciuloj de FBI antaŭ kinejo en Ĉikago
1936: Valerij Ĉkalov atingis insulon Udd (Oĥotska maro) dum la unua seninterrompa flugo de Moskvo al Fora Oriento pere de Tupolev ANT-25
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Komandanto de la 18-a germana armeo malpermesis al siaj oficiroj kritiki faratan de germanaj regopovoj en Ĝenerala Gubernio ekstermadon kaj diskriminacion de pola kaj juda loĝantaro; grupo de 80-100 judoj provis forlasi Lodzan geton - polico pafmortigis 9 personojn
Nov-Jorko: "Nowy Świat" publikigis alvokon de polaj virinoj el Pollando ke la pola diasporo liberigon de Pollando elektu sia plej grava afero (ankaŭ aperinta flugfolie anglalingve) - responde 11 polaj organizaĵoj kreantaj Komitaton de Polinoj en Ameriko kelkfoje ĝin reaperigis
1941: Germanoj komencis detrui sinagogon en Murowana Goślina
- Germana Ostland administris en Belorusio kaj Baltio 330 konfiskitajn bienojn de poloj kaj judoj kun amplekso de ĉirkaŭ 5 mln da hektaroj de tero; en Londono "Dziennik Polski" (Pola Tagĵurnalo) polemikas kun la brita opinio, ke estonteco de Pollando dependas de Rusio, laŭ ĝis estas tute male
1942: Holokaŭsto: Granda Kampanjo realigata kadre de Operaco Reinhardt komenciĝis - germanoj komencis likvidi Varsovian geton - ĉi tage Varsovion forlasis 6250 judoj kaj ĝis la 21-a de septembro oni forveturigis ĉefe al Treblinka (koncentrejo) pli ol 250 milojn de judoj (t.n. fina solvo post Ekstermejo Bełżec - komenco de Operaco Reinhardt, kaj Sobibor; holokaŭsto de Varsovio - ĉiu 5-a loĝanto pereis)
SS elektis en Koncentrejo Ravensbrück 75 polinojn por medicina eksperimentado; ministro pri komunikado en Nazia Germanio en letero skribis, ke al koncentrejo en Treblinka venas ĉiutage trajno kun 5 mil judoj kaj al la alia en Bełżec du vagonaroj semajne transportas aparte po 5 mil judoj de Przemyśl
1943: Volinia masakro: ukrainoj murdis 43 polojn en vilaĝo Dymitrówka (nun en Volina provinco)
Aliancitaj armeoj konkeris Palermon
1944: Ruĝa Armeo eniris en Lublin, kie tuj antaŭe retiriĝantaj germanoj murdis 300 militkaptitojn (kune kun virinoj kaj infanoj) en la Kastelo de Lublin (nombro de la pafmortigitoj de la 19-a ĝis la 22-a de julio kreskis al 1150, plue funkciuloj de SS murdis ĉi-tage 450 malliberulojn en Majdanek, kiu estis likvidita); grupo de soldatoj de Pola Enlanda Armeo liberigis ĉirkaŭ 2,5 mil da brutoj eskortataj de germanoj; trupoj de Pola Enlanda Armeo komencis en Lvovo Operacon Tempesto por liberigi ĝin de germanoj
- Al Koncentrejo Ravensbrück alvenis transporto de polaj virinoj el Varsovio; laŭ anonco de Moskva radio en Chełm fondiĝis Pola Komitato de Nacia Liberigo kun ties Komunista Manifesto, redaktita kaj presita pli frue en Moskvo kaj aprobita de Josif Stalin; Usono: dum la konferenco en Bretton Woods fondiĝis la Internacia Monunua Fonduso
1945: Batalo en la Golfo de Tokio komenciĝis - la lasta mara batalo en Pacifiko gajnita de Usono
1946: Mandata Palestino: cionismaj teroristaj organizaĵoj Irgun kaj Leĥi bombatencis kontraŭ hotelo King David en Jerusalemo, kie troviĝis brita ĉefmilitistejo - 91 personoj mortis, 45 vundiĝis (respondo al brita eniro al la Juda Agentejo por Israelo la 29-an de junio)
1947 : Flago de Barato estas adoptita.
1949: Pollando: en Raszyn (distrikto Pruszkowski) ekfunkciis radiostacio de Pola Radio, kies 335-metra elsendomasto estis la plej alta en Eŭropo
1952: Stalinismo: Pola Sejmo voĉdonis konstitucion (laŭ la soveta), kiu la saman tagon ekvalidis kaj akceptis novan nomon por la ŝtato: Pola Popola Respubliko - nuligo de la disigo de povoj
1955: Oficiala malfermo de la Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco je la nomo de Stalin (por poloj simbolo de malliberigo de Pollando) kaj de la Stadiono de la 10-jariĝo
1976: Papo Paŭlo la 6-a eksigis la agadon de Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a kaj ties fondinton - Marcel Lefebvre
1977: Ĉina reformisma politikisto Deng Xiaoping refoje aperas kiel ĉefgvidanto
1983: Abolicio de la milita stato en Pollando fare de Pola Ŝtat-Konsilio kun parta konservo de reprezalia leĝaro - la militjuro dauris 586 tagojn dum kiuj pereis ĉirkaŭ 100 personoj kaj preskaŭ 10 000 estis internigitaj, ĝi profundigis ekonomian kolapson kaj malfortigis Solidarecon
1985: Teroristoj de Hizbolaho atencis kontraŭ sinagogo en Kopenhago - unu persono pereis kaj 20 vundiĝis
1987: Palestina kreinto de kontraŭisraelaj satiraj desegnaĵoj Naĝi al-Ali estis pafe vundita je vizaĝo antaŭ londona sidejo de kuvajta gazeto, kun kiu li kunlaboris
1993: Bosnia Milito: dum la sieĝo de Sarajevo, kiu komenciĝis la 5-an de aprilo 1992, la plej alta nombro de registritaj pafoj okazis (3 777)
1994: Yahya Jammeh iĝis prezidento de Gambio rezulte de sensanga militista puĉo
1994: La lasta dispecaĵo de kometo Kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis kun Jupitero
1999: Mikrosofto ebligis utiligon de la unua versio de Windows Live Mesenger
2003: Irako: usonaj soldatoj atakis domon en Mosulo kaj mortigis la filojn de Saddam Hussein post longa batalo.
2005: Microsoft anoncis oficialan nomon de la sistemo Vindozo Vista, pli frue konata kiel Longhorn
2005: Londona metroa polico erare mortpafis brazilanon Jean Charles de Menezes
2005: Rusia atletikistino Jelena Isinbajeva kiel la unua virino atingis en Londono 5 metrojn dum stangoaltsaltado
2007: Oficanta Partio de Justeco kaj Evoluo de ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan gajnis parlamentan baloton en Turkio akirante 341 lokojn en 550-persona Granda Nacia Asembleo de Turkio
2009: La plej longa plena suna eklipso en la 21-a jarcento
2011: Atakoj en Norvegio: norvega dekstra ekstremisto Anders Behring Breivik bombis oficejon de la registaro en Oslo - ok homoj pereis, 14 vundiĝis en la eksplodo. Samtage li mortpafis 68 junulojn en la insulo Utøya.
2013: 95 personoj pereis kaj 2395 vundiĝis en tertremo kun surcentro apud urbo Dingxi en ĉina provinco Gansuo
2016: 18-jara germana atencinto irandevena pafmortigis en vendejaro de Munkeno 9 personojn, 35 vundis kaj sinmortigis
2017: Esperantujo: UK 2017 komenciĝis en Seulo (Sud-Koreio)
2018: Pola skigrimpisto Andrzej Bargiel descendis de la plej malfacile grimpebla montopinto K2 kiel unua homo en la historio
Naskiĝoj |
1478: Filipo la 1-a de Kastilio, reĝo de Hispanio, la unua el dinastio Habsburgoj (m. 1506)
1510: Aleksandro de Mediĉo, duko de Florenco maŭrodevena, murdita (m. 1537)
1559: Laŭrenco de Brindisi, itala sanktulo, teologo kaj doktoro de eklezio (m. 1619)
1596: Miĥail Fedoroviĉ Romanov, caro de Rusio, fondinto de ruslanda dinastio Romanovoj (m. 1645)
1597: Virgilio Mazzocchi, itala komponisto de baroko (m. 1646)
1713: Jacques-Germain Soufflot, franca arkitekto de la Panteono de Parizo (m. 1780)
1745: János Krizosztom Hannulik, hungara pastro, poeto (m. 1816)
1784: Friedrich Bessel, germana astronomo, geodeziisto kaj matematikisto, konata de la funkcio de Bessel (m. 1846)
1799: Pauline-Marie Jaricot, franca servistino de Dio (m. 1862)
1800: Jakob Lorber, aŭstra-slovenia muzikisto, mistikulo, astrologo kaj teozofo (m. 1864)
1822: Johann Gregor Mendel, aŭstra-ĉeĥa frua genetikisto okupiĝinta pri heredo (m. 1884)
1831: Komei, imperiestro de Japanio forĵetinta la politikon de ŝoguna reĝimo, dum lia regao Japanio devige malfermiĝis al eksterlando (m. 1867)
1849: Emma Lazarus, usona poetino juddevena, aŭtorino de sonetoj, pionirino de cionismo (m. 1887)
1849: Géza Zichy, hngara komponisto, pianisto, verkisto, mecenato (m. 1924)
1871: Ákos Buttykay, hungara komponisto (m. 1935)
1878: Janusz Korczak, pola-juda kuracisto, pedagogo, aŭtoro de porinfanaj libroj kaj kunfondinto de la Domo de Orfoj, murdita en germana ekstermejo Treblinka kun siaj infanoj de Varsovia geto, esperantigata de pluraj tradukistoj kaj rete legebla en esperanto (m. 1942)
1887: Gustav Hertz, germana Nobelpremiita fizikisto, kies eksperimento pruvis energinivelojn, laŭreato de la Stalin-premio (m. 1975)
1888: Kirk Bryan, usona geologo kaj geomorfologo (m. 1950)
1889: James Whale, usona filmreĝisoro britdevena (m. 1957)
1892: Arthur Seyß-Inquart, aŭstra juristo kaj nazia politikisto, respondeca pri anekso de Aŭstrio, militkrimulo, ekzekutita (m. 1946)
1894: Vince Tóth, hungara juristo kaj hungara esperantisto, polickapitano kaj fakdelegito pri polico kaj filatelo en Internacia Esperanto-Ligo, sekretario de Hungarlanda Esperanto-Societo, administracianto de "Literatura Mondo" kaj tradukisto (m. nekonata)
1894: Oskar Maria Graf, germana verkisto kaj anarkiisto, enskribita en la liston de aŭtoroj malpermesataj en Nazia Germanio (m. 1967)
1895: León de Greiff, kolombia poeto, diplomato, muzikologo german-hispandevena (m. 1976)
1898: Alexander Calder, usona skulptisto, reprezentanto de arta kinetiko (m. 1977)
1906: Antal Rónai, rumania hungara dirigento (m. 1996)
1914: Lili Muráti, hungara aktorino, edzino de János Vaszary (reĝisoro) (m. 2003)
1926: Béla Fazakas, rumania hungara kuracisto kaj pedagogo
1928: Éva Sükösd, rumania hungara geologino kaj geografino, edzino de János Sükösd
1934: Louise Fletcher, usona aktorino eklerninta signolingvon , konata de la filmo Iu flugis super la kukolnesto
1942: Toyohiro Akiyama, japana ĵurnalisto kaj kosmonaŭto
1942: Katalin Bartók, rumania hungara botanikistino, filino de Kálmán Váczy kaj Leona Váczy
1946: Mireille Mathieu, franca kantistino vendinta ĉirkaŭ 150 milionojn da KD-oj tra la tuta mondo, ricevinta la Ordenon de honora legio
1946: Danny Glover, usona aktoro kaj UN-ambasadoro
1947: Dénes Molnár, rumania hungara grafikisto (m. 2000)
1947: Marcin Wolski, pola verkisto, satiristo, publicisto, vicprezidanto de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj, unu el direktoroj de Pola Radio kaj Telewizja Polska
1948: Yves-Thibault de Silguy, franca politikisto kaj diplomato, komitatano de pensfabrikoj kaj prezidanto de la komitato de AgroParisTech
1949: Lasse Virén, finna longdistanca kuranto, politikisto
1951: György Frunda, rumania hungara advokato, politikisto
1951: Barna Holló, rumania hungara grafikisto, tekstilisto
1957: Ŭatanabe Takaŝi, japana animea reĝisoro, konata de televida serio Princo de Mallumo de la lasta skribotablo
1973: Rufus Wainwright, uson-kanada kantisto, frato de Martha Wainwright
1974: Franka Potente, germana aktorino, konata pro filmo Lola kuras
1975: Paweł Kowal, pola politologo, historiisto, publicisto, politikisto, kunkreinto de la partio La Pollando Ensemble, eŭrodeputito
1976: Kokia, japana kantistino kaj komponistino
1978: Tibor Hartel, rumania hungara biologo, instruisto
1980: Kate Ryan, flandra kantistino de pop-muziko, konata de muzikalbumoj
1980: Botond Polgár, rumania hungara skulptisto
1992: Selena Gomez, usona aktorino, kantistino kaj produktoro
1997: Fergus Riordan, skota aktoro irlanddevena
2013: Princo Georgo de Kembriĝo, brita princo, filo de la princo Vilhelmo kaj Catherine Middleton
Mortoj |
1461: Karlo la 7-a, reĝo de Francio fininta centjaran militon (n. 1403)
1540: Johano la 1-a, reĝo de Hungario, edzo de Izabela Jogajlido, patro de Johano la 2-a (n. 1487)
1575: Franciscus Maurolycus, itala matematikisto, astronomo kaj historiografo, esplorinta miopecon kaj presbiopecon (n. 1494)
1619: Laŭrenco de Brindisi, itala franciskano, sacerdoto, katolika sanktulo (n. 1559)
1645: Gaspar de Guzmán y Pimentel, hispana politikisto, favoratulo de Filipo la 4-a (n. 1587)
1676: Klemento la 10-a, papo apoginta finance polan reĝon Johano la 3-a Sobieski dum liaj bataloj kun turkoj (m. 1590)
1684: Josefa de Óbidos, portugala-hispana pentristino (n. 1630)
1765: Carl Alexander Clerck, sveda entomologo kaj araneologo (n. 1709)
1800: Christian Heinrich Schmid, germana juristo, literatursciencisto, retorikisto (n. 1771)
1802: Marie François Xavier Bichat, franca anatomo kaj fiziologo, patro de la moderna histologio (n. 1771)
1813: George Shaw, angla botanikisto kaj zoologo (n. 1751)
1826: Giuseppe Piazzi, itala astronomo kaj matematikisto, malkovrinto de la nanplanedo Cereso (n. 1746)
1832: Napoleono la 2-a, imperiestro de Francio, filo de Napoleono Bonaparte (n. 1811)
1841: János Munkácsy, hungara ĵurnalisto, redaktoro kaj dramverkisto (n. 1802)
1850: Vicente López Portaña, hispana pentristo de novklasikismo, konata de la portretoj de Francisco de Goya kaj Fernando la 7-a (n. 1772)
1853: Christoffer Wilhelm Eckersberg, dana pentristo, fondinto de Ora epoko (n. 1783)
1869: John August Roebling, germana-usona arkitekto kaj pontokonstruisto (n. 1806)
1870: Josef Strauss, aŭstria komponisto, la filo de Johann Strauß (n. 1827)
1897: Elek Jakab, hungara historiisto, arkivisto kaj akademiano (n. 1820)
1909: Detlev von Liliencron, germana verkisto, reprezentanto de impresionismo, esperantigata de Guido Holz (n. 1844)
1916: James Whitcomb Riley, usona poeto, konata kiel la Hoosier-a poeto (n. 1849)
1925: Sophie Marie-Aline Menu de Ménil, franca baronino kaj esperantistino (n. 1870)
1932: Errico Malatesta, itala anarkiisto, verkisto kaj teoriulo, kies libron Anarkio esperantigis Carlo Minnaja, favora al esperanto (n. 1853)
1934: John Dillinger, usona fifama bankorabisto (n. 1903)
1944: Oleksandr Olesj, ukraina poeto elmigrinta post la bolŝevika puĉo, kies poezio estas tradukata en plurajn lingvojn kune kun esperanto (n. 1878)
1955: Paul Hans Albrecht, germana muzeisto kaj historiisto (n. 1894)
1958: Miĥail Zoŝĉenko, rusa verkisto ukraindevena, kies hagiografiaj Rakontoj pri Lenin akiris grandan popularecon en Pollando, kiel moko pri li, esperantigata de pluraj tradukistoj kaj rete legebla en esperanto (n. 1895)
1965: Árpád Kostyala, hungara, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto (n. 1889)
1967: Carl Sandburg, usona-sveda poeto kaj historiisto (n. 1878)
1968: Giovannino Guareschi, itala verkisto, ĵurnalisto, humuristo, komence favora al kristana demokratio, kontraŭkomunisto, konata de la fikciulo Don Camillo (n. 1878)
1979: Sándor Kocsis, hungara futbalisto, atakanto en Futbala Mondpokalo 1954 (n. 1929)
1982: Sonny Stitt, usona saksofonisto de bibopo kaj malmolbopo (n. 1924)
1986: Ede Staal, nederlanda kantaŭtoro, kantanta en dialekto de Groningen (n. 1941)
1989: Martti Talvela, finna basa operkantisto (n. 1935)
1990: Manuel Puig, argentina verkisto katalundevena (n. 1932)
2001: Miklós Mészöly, hungara verkisto kaj poeto (n. 1919)
2004: Illinois Jacquet, usona ĵazmuzikisto, tenorsaksofonisto (n. 1922)
2004: Sacha Distel, franca kanzonisto, komponisto kaj gitaristo (n. 1933)
2004: Ferenc K. Kiss, rumania hungara poeto, lokhistoriisto (n. 1913)
2007: László Kovács, hungara-usona kameraisto (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj |
- Laŭ Okcidenta astrologio la unua tago sub la zodiaka signo Leono: ♌ (ĝis la 23-a de aŭgusto)
Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Maria Magdala
- Loke: Tago de la proksimuma kalkulado de Pi (nombro): (ekvivalento de la usona noto de la nombro Pi el la 14-a de marto (3.14) aŭ la Pi-tago, eŭropa maniero noti la daton 22/7=~3.1428)
Tagoj de semajno |
La 22-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.