JR
Grupo JR (japane: JRグループ, Jeiāru Gurūpu, aŭ simple kaj pliofte JR, Jeiāru mallongita el la angla Japan Railways, "Japanaj Fervojoj") estas grupo de japanaj fervojaj kompanioj. La grupo konsistas el 9 privataj kompanioj: 6 pasaĝeraj, 1 frajta kaj 2 akcesoraj. La linioj de la ŝtata kompanio "Japana Nacia Fervojo" (Kokutetsu aŭ JNR el Japanese National Railways) estis dividitaj inter la 6 pasaĝeraj kompanioj 1-an de aprilo 1987.
La Japana Fervojo estas la ĉefa fervoja reto en Japanio. Al ĝi apartenas la plej granda parto de inter-urba fervoja transporto, aparte la novaj trunkolinioj (Ŝinkanseno).
Enhavo
1 Teknikaj karakterizaĵoj
2 Reto
3 Konsisto
3.1 Pasaĝeraj kompanioj
3.2 Ceteraj kompanioj
4 Eksteraj ligiloj
Teknikaj karakterizaĵoj |
- Larĝo de trako — 1067 mm
- Tuta longeco — 27'268 km
Reto |
La 6 pasaĝeraj kompanioj formas tut-Japanian fervojan reton JR. La reto havas komuna sistemo de biletoj, heredita de Japana Nacia Fervojo. Pasaĝero povas vojaĝi tra teritorioj de kelkaj kompanioj de la reto, sen ŝanĝi trajnon kaj sen aĉeti apartajn biletojn. Oni ofte povas uzi pag-karton, venditan de unu kompanio, por vojaĝi per fervoj-linio de alia kompanio. Ekzemple la karto "Suica" de Kompanio JR Orienta estas akceptebla de iuj aliaj pasaĝeraj kompanioj de Japana Fervojo (Hokajda, Tokaja, Okcidenta kaj Kjuŝua).
Konsisto |
Pasaĝeraj kompanioj |
En grupo "Japanaj Fervojoj" estas 6 kompaniaj, okupataj de pasaĝera transportado.
Nomo de kompanio | Emblemo (koloro) | Regiono | Centra oficejo | ||
---|---|---|---|---|---|
Esperante | japane (mallonge) | japana prononco | |||
JR Hokajda | JR北海道 | [ĝejaru hokajdo] | (hel-verda) | Hokajdo | Sapporo |
JR Orienta | JR東日本 | [ĝeiaru higaŝi-nihon] | (verda) | Tohoku, Kanto, Koŝinecu | Tokio |
JR Centra | JR東海 | [ĝeiaru tokai] | (oranĝa) | Tokaj | Nagojo |
JR Okcidenta | JR西日本 | [ĝeiaru niŝi nihon] | (blua) | Hokuriku, Kansajo, Ĉugoku | Osako |
JR Ŝikokua | JR四国 | [ĝeiaru ŝikoku] | (hel-blua) | Ŝikoku | Takamacu |
JR Kjuŝua | JR九州 | ĝeiaru kjuŝu | (ruĝa) | Kjuŝuo | Fukuoka |
Ceteraj kompanioj |
Ceteraj kompanioj ne rilataj al certa regiono. Japana Frajta Fervoja Kompanio frajtas tra tuta Japanio kaj havas centran oficejon en Tokio.
Afero | Nomo de kompanio | Emblemo (koloro) | |||
---|---|---|---|---|---|
Esperante | japane (mallonge) | japana prononco | angle (mallonge) | ||
Kargo | Japana Karga Fervoja Kompanio | JR貨物 | [ĝeiāru kamocu] | JR Freight | (griza) |
Esploro | Instituto de Fervoja Teknika Esploro | JR総研 | [ĝeiāru soken] | RTRI | (hel-viola) |
Informaj servoj | Fervoja Informa Sistemo | JRシステム | [ĝeiāru ŝisutemu] | JR System | (malhel-ruĝa) |
Eksteraj ligiloj |
JS Cyber Station (japane)