Slovakio




Koordinatoj: 48°08′38″N 17°06′35″E  /  48.14389°N, 17.10972°O / 48.14389; 17.10972 (Slovakio)






































































































































































Slovakio

slovake: Slovensko
respubliko

EU-Slovakia.svg

Situo de Slovakio enkadre de Eŭropo






Flago-de-Slovakio.svg

  Flago


Coat of arms of Slovakia.svg

  Blazono



Oficiala nomo: Slovenská republika

Himno: Nad Tatrou sa blýska

Lando

Slovakio Slovakio
Membreco


Historiaj regionoj

Grandmoravia imperio, Hungara reĝlando, Slovaka ŝtato, Ĉeĥoslovakio

Parto de

Eŭropo
Montaroj


Najbaras kun


Regionoj


Grandaj urboj


Konataj lokoj


Riveroj



Ĉefurbo

Bratislavo
 - mezo
Bratislavo
 - alteco
300 m s. m.
 - koordinatoj

48°08′38″N 17°06′35″E  /  48.14389°N, 17.10972°O / 48.14389; 17.10972 (Slovakio)
Plej alta punkto

Gerlachovský štít
 - situo
Altaj Tatroj
 - alteco
2 655 m s. m.
Plej malalta punkto

Streda nad Bodrogom
 - alteco
94 m s. m.

Areo
49 035,0 km² (4 903 500 ha)

Loĝantaro
5 396 168 (julio de 2007)
Denseco

110,05 loĝ./km²

Orogenenezo
montariĝo

Okcidentaj Karpatoj

Estiĝo
1-a de januaro 1993
Gvidantaro
Parlamento de Slovakio
Prezidento

Andrej Kiska

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MEST (UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Telefona antaŭkodo
+421
ISO 3166-1
703 SVK SK
Aŭtokodo
SK
Interreta domajno
.sk

Nacia himno

Nad Tatrou sa blýska

Monunuo

eŭro
Lingvo

slovaka




Situo de la ĉefurbo enkadre de Slovakio

ButtonRed.svg


Situo de la ĉefurbo enkadre de Slovakio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Slovakia


Portal.svgPortalo pri Slovakio

Esperanto-movado en Slovakio

SlovakioSlovakujo (slovake Slovensko), en longa formo Slovaka respubliko (slovake Slovenská republika), estas lando en Mezeŭropo. Ĝi ne havas aliron al maro kaj ĝiaj najbaroj estas Ĉeĥio, Pollando, Ukrainio, Hungario kaj Aŭstrio. Ĝi estas sendependa ekde la 1-a de januaro 1993, kiam Ĉeĥoslovakio disiĝis.


Slovakio estas membro de pluraj internaciaj organizoj kiel NATO, UNO kaj Visegrada grupo. Ĝi eniris la Eŭropan Union en 2004 kaj la Eŭrozonon en 2009.




Enhavo






  • 1 Nomo


  • 2 Insignoj


  • 3 Historio


  • 4 Geografio


    • 4.1 Geografiaj plejaĵoj


    • 4.2 Administra divido


    • 4.3 Urboj




  • 5 Naturo


  • 6 Kulturo


  • 7 Esperanto en Slovakio


  • 8 Ceteraj informoj


  • 9 Vidu ankaŭ


  • 10 Eksteraj ligiloj





Nomo |


Oficiala nomo de Slovakio havas du formojn: longan - Slovaka respubliko kaj mallongan - Slovakio.



Insignoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Blazono de Slovakio.


Historio |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Slovakio.


Geografio |



  • Geomorfologia divido de Slovakio

  • Altaj Tatroj

  • Slovakaj grotoj

  • Slovakaj riveroj



Geografiaj plejaĵoj |


La plej malalta punkto estas Streda nad Bodrogom (94 m super marnivelo), vilaĝo en la suda parto de Orientslovakia ebenejo. La malplej alta punkto estas tiu punkto, kie la rivero Bodrog elfluas el slovaka teritorio. La teritorio estas trakreskata de veproj kaj malsekejaj arboj.


La plej alta vulkana monto de La Karpatoj estas Poľana (1458 m) en la regiono Slovenské stredohorie (Slovaka mezmontejo). Ĝi estas grandega, forte trasulkiĝinta vulkano. La diametro de la vulkano mem estas 6 km, tiu de la bazo ĉirkaŭ 18 km. La kratero havas formon de valkaldrono profunda proksimume 300 m, finiĝanta per ronda remparo longa 23 km. La montaro estas protektata regiono kun areo de 200,79 km².


La plej granda ebenejo estas Podunajská nížina (Laŭdanuba ebenejo) – ĉirkaŭ 10 000 km². Ĝi estas ampleksa ebena teritorio en la sudokcidento de Slovakio, parto de Malgranda danuba valkadrono. Pli alta, norda parto estas konsistigata de montregiona surfaco.


La plej granda teritorio de blovitaj sabloj estas Záhorská nížina (Transmontara ebenejo) – longeco 75 km, larĝeco 35 km. Tio estas ebena teritorio en okcidento de Slovakio trans la montaro Malé Karpaty, tial nomata Záhorie (Transmontara); ĝi situas en la norda parto de Viena valkaldrono. Grandaj areoj de sablo blovita fare de okcidentaj ventoj en kvarmontaro.


La plej profunda malvastvalo estas Zádielska dolina (Valo de Zádiel) – profundeco preskaŭ 400 m, longeco preskaŭ 3 km, larĝeco de la fundo 10 m. Mallonga kanjona valo kreita de la rivereto Blatnica ("Koteskulo") en kalkŝtonoj de Slovaka karsto. La flankaj deklivoj formas akrajn transpendajn murojn. Multe da ŝtonegaj formacioj havas diversajn aspektojn kun trafaj nomoj. La valo estas ŝtata rezervejo.


La plej grandioza valo estas Bielovodská dolina (Valo de Blankakvo) – pli ol 10 km longa, en la norda flanko de Altaj Tatroj. Ĝia suba parto atingas la teritorion de Pollando. En la supra parto ĝi disbranĉiĝas je multaj flankaj grandetaj kaj malgrandetaj valoj kun multaj montarlagoj kaj akvofaloj.


La plej profunda groto estas Starý hrad (Malnova kastelo) – 424 m. Ĝi situas en Krakova hoľa (Nudmonto de Krak) en la norda parto de Malaltaj Tatroj. La pli ol 500 m longa groto havas la nomon laŭ karakteriza roka formacio. Oni malkovris ĝin en la jaro 1967 kaj longe ĝi estis konsiderata abismo.


La plej granda disfalo kaj etpeciĝo de vulkana materialo Kamenné more (Ŝtona maro) – 0,133 km², unika natura kreitaĵo ĉe la vilaĝo Vyhne (Forĝejoj) en la monto Kamenná (Ŝtona), montaro Štiavnické vrchy. La ŝtona maro kreiĝis per disfalo de riolitoj kun influo de malfortaj fluidaj movoj.


La plej granda rivero estas Danubo – longeco 2850 km, en Slovakio 172 km. Ĝi trafluas 8 ŝtatojn. Ĝi deakvigas preskaŭ la tutan teritorion de Slovakio.


La plej kruta rivero estas Poprad – alteca diferenco 1567 m. Ĝi fontas en Altaj Tatroj (pli precize, ekestas per kuniĝo de Hincov potok (rivereto) kaj Krupá en Mengusovská dolina (valo)) kaj ĝi enfluas en la riveron Dunajec en la teritorio de Pollando.


La plej profunda lago estas Veľké (Granda) Hincovo pleso (montarlago) – profunda 53 m. Ĝi estas glacia lago en la fino de Mengusovská dolina (valo). Kun areo 0,179 km² la plej granda montarlago en la Slovaka parto de Altaj Tatroj.


Ununura gejsero en Slovakio troviĝas ĉe vilaĝo Herľany. Ĝi sputas la akvon el profundeco de 405 m ĝis alteco de 30–40 m. La intervalo inter du erupcioj estas 32–34 horoj kaj ili daŭras ĉirkaŭ 30 minutojn; dume la gejsero sputas 600 hl da mineralakvo. La temperaturo estas 12–14 °C, je la fino de erupcio ĝi altiĝas 22–24 °C. La gejsero ekestis kiel arteza puto bortruita en la jaro 1870.


La plej longa akvofalo situas ĉe Kmeťov vodopád (Akvofalo de Kmeť) – 900 m. Tio troviĝas en la valo Nefcerka en Altaj Tatroj. La altan rokan ŝtupon el Nefcerka ĝis Kôprová dolina (Aneta valo) travenkas tri akvofaloj dislokitaj en supermara alteco de 1580–1200 m.


La plej fortega akvofalo estas ĉe Skok (Salt'), ĝi estas belega akvofalo en la meza parto de Mlynická dolina (Valo de Mlynica) en Altaj Tatroj. Ĝi ekestas el la rivereto Mlynica elfluiĝinta el la supra parto de la valo. Ĝi travenkas la rokon, obstaklon kiu dig-haltigas malgrandan lagon nomitan Nad Skokom (Super Salt').


Lomnický štít estas, kun 2 632 metroj, la tria plej alta monto de Slovakio, de Tatroj kaj entute de Karpatoj, kvankam oni kredis ĝin ĝis la 19-a jarcento la plej alta. La pinto Lomnický štít estas la sola en Altaj Tatroj alirebla per telfero. Danke al ĝi, stelobservejo kaj meteologia stacio estis instalitaj tie. La stacio havas la plej malaltan mezan jaran temperaturon en Slovakio: −3,2 °C.



Administra divido |




Mapo de la regionoj de Slovakio kun iliaj ĉefurboj


Slovakio estas dividita en ok regionojn, nomitajn laŭ la ĉefurbo: Bratislava, Nitra, Trenčín, Trnava, Banská Bystrica, Žilina, Košice, Prešov. Ekzistas aldone 79 distriktoj kaj tradiciaj regionoj.



Urboj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de urboj de Slovakio.

En Slovakio troviĝas 2 891 municipoj, el kiuj 138 estas urboj. Nur dek urboj havas pli ol 50 000 loĝantojn.








































































La plej grandaj urboj de Slovakio
Ordo Urbo Regiono Loĝantaro (2014)
1 Bratislavo Bratislavo 419 678
2 Košice Košice 239 464
3 Prešov Prešov 90 187
4 Žilina Žilina 81 155
5 Banská Bystrica Banská Bystrica 79 027
6 Nitra Nitra 78 033
7 Trnava Trnava 65 713
8 Martin Žilina 56 053
9 Trenčín Trenčín 55 857
10 Poprad Prešov 52 316




Naturo |



  • Naciaj parkoj de Slovakio


  • Natura Heredaĵo: Nacia parko Vysoké Tatry



Kulturo |



  • Nacia Fondaĵo Matica slovenská - kun sidejo en urbo Martin


  • Kultura Heredaĵo materiala: Banská Štiavnica, Vlkolínec - folklora vilaĝo apud Ružomberok.


  • Kultura Heredaĵo nemateriala: Fujaro kaj fujara muziko - enskribita je la Listo de tutmonda heredaĵo (UNESCO) en 2005



Esperanto en Slovakio |


En 1969 slovaka Esperanto-asocio estis (re)fondita. En 1976 ĝi rajtis aliĝi al UEA.
Inter plej gravaj esperantaj organizoj estas:



  • SKEF

  • SKEJ



Ceteraj informoj |




  • Urboj: Košice (214 mil), Žilina (88 mil), Prešov (78 mil).


  • Loĝantaro: 5.369.000 (1995), inter ili 87% slovakoj, 10,5% hungaroj.


  • Parollingvoj: slovaka, ĉeĥa, romaa, regione hungara. Sude en Slovakio vivas 550 mil hungaroj (2001).


  • Eksporto: feraj rimedoj, kemiaĵoj, naftoproduktoj, armiloj.


  • Pokapa GNP: 2.950 $.

  • Historio:



  • en 1993 iama Ĉeĥoslovakio pace dispartiĝis je 2 sendependaj ŝtatoj - Ĉeĥa Respubliko kaj Slovaka Respubliko


  • Slovaka ŝtato – Jozef Tiso



Vidu ankaŭ |



  • Listo de urboj de Slovakio

  • Listo de vilaĝoj de Slovakio

  • Listo de estintaj slovakaj vilaĝoj


  • Eksaj slovakaj vilaĝoj (malaperigitaj)


  • Vladimír Němec (1941-2004), D kaj FD pri Esperantoinstruado kaj komputiko en Žilina (Slovakio), mortis la 6-an de majo 2004. La inĝeniero estis komitatano A de 1988 ĝis 1992

  • Listo de slovakaj riveroj



Eksteraj ligiloj |




  • Slovakio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Slovakio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Slovakio en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)


  • Slovakio en Vikivojaĝoj (Turisma gvidilo)




  • Informoj pri Slovakio en la vikio de UEA esperante


  • Registara retejo (slovake)


  • www.slovakia.sk (angle)


  • Pri Slovakio ĉe esperanto.sk (Esperante)


  • Regiono Liptov (Esperante)


  • Esperanto en Slovakio (Esperante)


  • Vojaĝraportoj pri Slovakio esperante







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár