Ajlo


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ajlo


Garlic.jpg


Biologia klasado






























Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Angiospermoj Magnoliophyta

Klaso:

Unukotiledonoj Liliopsida

Ordo:

Asparagaloj Asparagales

Familio:
Aliacoj Alliaceae

Genro:

Allium

Specio:

A. sativum



Dunomo


Ocimum basilicum
L.

Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Ajlo









v  d  r


Information icon.svg






Allium sativum, William Woodwill: Medical botany, 1793.


Ajlo (latine: Allium sativum) estas staŭda kaj unukotiledona planto simila al cepo, poreo, askalono kaj ŝenoprazo. Ĝi apartenas al la familio aliacoj (kiu estis antaŭe konsiderita kiel sub-familio de liliacoj). La genro "ajlo", botanike nomata "aliumo", konsistas ĉefe el la specioj "kutima ajlo" (pri kiu temas ĉi-artikole) kaj ursa ajlo aŭ "sovaĝa ajlo".


La kutima ajlo estas tre fama spico, same kulinare kiel kurace aŭ legende.




Enhavo






  • 1 Etimologio


  • 2 Prezento kaj povoj


  • 3 Uzo


    • 3.1 Kulinare


    • 3.2 Medikamente




  • 4 Produktado


  • 5 Historio


  • 6 Simbole, fikcie kaj mitologie


  • 7 Notoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Etimologio |


Ajlo devenas rekte de la latina, kiel multaj botanikaj vortoj en esperanto. La origino de la latina Allium verŝajne troviĝas en la maljuna kelta lingvo, je la vorto All kies proksimuma traduko estas akra, brulvunda.



Prezento kaj povoj |


Ajla radiko (aŭ kapo) disiĝas en 3-20 arkformaj bulboj (kateloj). El la bulboj kreskiĝas tigo je 30-120cm alte, kun plataj aŭ kurbaj (sed neniam tubformaj) folioj 30-60cm longaj kaj 2-3cm larĝaj. La infloreskon envolvas nelongdaŭra spadiko. La blankaj, rozaj aŭ eĉ purpuraj floroj estas arigitaj en umbelo kaj ekflorigas somere. Frukto estas kapsulo en tri ĉeloj, sed ĝi estas tre rara, pro la ofta sterileco de la floroj.


Kiel aliaj membroj de la cepofamilio, ajlo mem produktas la kemiaĵon, kies efiko estas konstatebla odore kiel guste, kiam ajn la bulboj estas damaĝitaj. Se la ĉelo de ajla bulbo estas dissplitita de tranĉo, maĉo aŭ premo, la enzimoj, kiu troviĝas en la ĉelaj vakuoloj liberigas sulfurplenan kombinaĵon, kiu kuŝis en la ĉela fluido. La rezultanta kombinaĵo kaŭzas la brulvundan kaj pikantan potencon, kies efiko estas tiom subita kaj brutala. Kelkaj agiloj estas malstabilaj kaj senĉese evoluas. Inter la membroj de la cepfamilio, ajlo estas senkonteste la spico, kiu koncentras la plej potencajn defendajn agilojn, kiuj malhelpas predantojn kiel birdoj, insektoj aŭ vermoj ĝin ataki kaj konsumi.


Homoj ĝenerale opinias ĝin tre bon- kaj subtilgusta, sed ĝi ankaŭ povas ĉagreneti aŭ eĉ malsanetigi kelkajn personojn. Post kiam oni manĝis ajlon, por eviti forpeli la kunparolantojn aŭ la kunkisantojn kaj freŝigi sian elspiraĵon, oni povas interalie maĉi petroselon.



Uzo |



Kulinare |


Ajlo estas tre fama spico, kies pulvorigita bulbo fajnigas la guston de multaj pladoj.
La kultivata ajlo ne produktas semojn sed kreskiĝas el bulboj. Nur tiujn bulbojn homo kutimas manĝi, kvankam en Rusio kaj kaŭkazaj landoj, ankaŭ la ŝosoj estas peklitaj kaj poste manĝitaj kiel apetitaĵo.



Medikamente |


Sciencaj esploroj pruvis, ke ajlo entenas diversajn mineralojn kaj vitaminojn. Regula konsumo ekzemple povas malaltigi la sangopremon kaj preventi arteriosklerozon.



Produktado |









































































Jara produkto en tunoj
Datumoj laŭ (ONA)




2003

2004

Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
10 078 351
74 %
10 578 000
75 %

Flago-de-Barato.svg Barato
500 000
4 %
500 000
4 %

Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio
378 846
3 %
378 846
3 %

Flago-de-Usono.svg Usono
283 090
2 %
283 090
2 %

Flago-de-Rusio.svg Rusio
218 830
2 %
220 000
2 %

Flago-de-Egiptio.svg Egiptio
216 000
2 %
216 000
2 %

Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
188 900
1 %
157 600
1 %
Aliaj landoj
1 659 434
12 %
1 612 011
11 %

Sume

13 627 272
100 %

14 045 047
100 %

Ĉinio estas la plej granda ajla eksporta lando de la mondo. La ĉefa provinco de la ĉina ajlo estas Shandong provinco. Estas kelkaj tipoj de la ĉina ajlo.
[1]



Historio |


La hejmareo de ajlo situas en Mez-Azio kaj ĝi estis uzata jam antaŭ 5.000 jaroj. Oni malkovris argilajn ajlerojn aĝante 3.750 jarojn a.K. Laŭ Herodoto, ĝi estis kutime kultivita en Egiptio. Cetere, diskoniĝis la rumoro (fabelo?) ke le unua granda konflikto en la homa historio elklikiĝis pro ajla porcio subite rifuzita al la sklavoj kontruantaj la piramidojn. Ĝi estas menciita almenaŭ 40 fojojn en la ebers-papiruso. La grekoj kaj la romianoj atribuis al la planto energidonan efikon kaj nutris iliajn militistojn per ĝi. Grekaj atletoj manĝis kvantojn el ili por pli bone farti (Efektive, ajlo estigas vazo- kaj bronkodilaton kies efiko estas estiminda okaze de sportaj konkuroj).



Simbole, fikcie kaj mitologie |


En ĉiaj kulturoj, la akra ajlo posedas la potencon protekti kontraŭ sorĉoj, malfavora sorto aŭ ia ajnaj atencoj. Tiu blankmagieca famo verŝajne devenas de la kuraca povo de la planto. Tamen, ajlo estas foje konsiderita kiel sorĉaĵa planto: en kristana mito, post Satano forlasis la edenan ĝardenon, ajlo kreskiĝis en lia maldekstra piedspuro dum cepo kreskiĝis en lia dekstra. [2]


  • Ajlo estas unu el la plej famaj rimedoj por protektiĝi kontraŭ vampiroj, likantropoj kaj eĉ la diablo laŭ mez-eŭropaj superstiĉoj. Oni povas pendigi ĝin je la kameno, je la fenestro aŭ ajna doma elirejo. En la romano Drakulo, Mina Harker metas ajlan ŝnuron ĉirkaŭ sian kolon por malhelpi vampiron (drakulon) elpreni ŝian sangon.


  • Plinio la Maljuna emfazis, ke ajlo forpelas serpentojn kaj kontraŭas frenezecon.

  • En la Odiseado, Hermeso donas ajlan antidoton al Odiseo, por ke Kirke ne porkigu lin.


Notoj |




  1. Ĉina ajla informoj. Prettygarlic.com. Alirita 2009-12-06.


  2. Pickering, David (2003). Cassell's Dictionary of Superstitions. Sterling Publishing. ISBN 0-304-36561-0. p. 211



Eksteraj ligiloj |



  • http://www.prettygarlic.com/languages/esperanto/Esperanto.htm

  • http://www.uni-graz.at/~katzer/engl/Alli_sat.html

  • http://www.hurriyetim.com.tr/yazarlar/yazar/0,,authorid~96@sid~227@tarih~2004-10-03-m@nvid~476464,00.asp

  • http://www.selfsufficientish.com/garlic.htm#grow

  • http://www.dakotagarlic.com/Scapes.htm




  • Ajlo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Ajlo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Ajlo en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár