Linio Asakusa (metroo Toej)
Linio Asakusa | |
---|---|
Superrigardo | |
Koloro de linio | rosa |
Numero de linio | 1 |
Tipo | metroo |
Sistemo | Toej |
Loko | Tokio (Japanio) |
Komenco | Niŝi-Magome |
Fino | Oŝiage |
Stacioj | 20 |
Historio | |
Malfermita | 4a de decembro 1960 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 18,4 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Fervoja elektra sistemo | 1500 voltoj, KK, supertraka kontakta lineo |
Maksimuma rapideco | 70 km/h |
Linio Asakusa aŭ Linio Toej-Asakusa (japane: 浅草線 [Asakusa-sen] aŭ 都営浅草線 [Toei Asakusa-sen], angle: Toei Asakusa line) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 4 linioj de metroa sistemo Toej en la Metroo de Tokio. La simbola koloro de linio estas rosa koloro. La emblemo de linio estas latina litero "A" en rosa ringo.
Enhavo
1 Historio
2 Trafiko
3 Stacioj
4 Eksteraj ligiloj
Historio |
Linio Asakusa estas la unua linio konstruita de Tokia Registaro. Estis planate nomi ĝin Linio 1, sed poste ĝi ricevis nomon de kvartalo Asakusa. Laŭ origina plano la linio Asakusa devis iri preter la jam ekzistanta stacio Asakusa, sed poste oni decidis, ke estos pli oportune por pasaĝeroj transiri ĉe tiu stacio al linioj Ginza kaj Tobu-Isesaki (nun — Tobu-Skajtri).
4a de decembro 1960: malfermo de la unua sekcio inter stacioj Oŝiage (A-20) kaj Asakusabaŝi (A-16), ĝia longeco estas 3,2 km.- Majo 1962: malfermo de sekcio inter Asakusabaŝi (A-16) kaj Higaŝi-Nihombaŝi (A-15).
- Septembro 1962: malfermo de sekcio inter Higaŝi-Nihombaŝi (A-15) kaj Ningjoĉo (A-14).
- Februaro 1963: malfermo de sekcio inter Ningjoĉo (A-14) kaj Higaŝi-Ginza (A-11).
- Decembro 1963: malfermo de sekcio inter Higaŝi-Ginza (A-11) kaj Ŝimbaŝi (A-10).
- Oktobro 1964: malfermo de sekcio inter Ŝimbaŝi (A-10) kaj Dajmon (A-09).
- Junio 1968: malfermo de sekcio inter Dajmon (A-09) kaj Sengakuĝi (A-07); lanĉo de komuna trajno kun linio Kejkju.
15a de novembro 1968: malfermo de la lasta sekcio inter Sengakuĝi (A-07) kaj Niŝi-Magome (A-01).
Trafiko |
Estas jenaj tipoj de trajnoj:
- Loka trajno (各停 [kakutei]);
- Rapida trajno (快速 [kaisoku]) iras norden de stacio Niŝi-Magome (A-01);
- Rapida super-ekspreso (快特 [kaitoku]) iras plejmulte ĝis Flughaveno Narita — norden (orienten) kaj ofte ĝis Flughaveno Haneda — suden;
- (Flughavena) ekspreso (エアポート急行 aŭ 急行 [(eapōto) kjūkō]) iras suden, matene kaj vespere, ĝis Flughaveno Haneda;
- Flughavena rapida ekspreso (エアポート快特 [eapōto kaitoku]) iras inter flughavenoj Haneda kaj Narita, ĝi preterpasas iujn staciojn en linio Asakusa;
- Naveda super-ekspreso (通勤特急 [cūkin tokkjū]) iras dum malfruaj vesperoj de labortagoj norden — de stacio Niŝi-Magome (A-01) ĝis stacio Kejsej-Narita (linio Kejsej);
- Super-ekspreso Akses (アクセス特急 [tokkjū], Access) malofta nord-orient-direkta trajno — de stacio Niŝi-Magome (A-01) ĝis Flughaveno Narita;
- Super-ekspreso (特急 [tokkjū]) iras suden, matene kaj vespere, en linio Asakusa ĝi iras nur inter stacioj Oŝiage (A-20) kaj Sengakuĝi (A-07).
Tage la trajnoj veturas kun la intervalo:
- 6—7 min. (sen rapidaj super-ekspresoj)
- 10—20 min. (rapida super-ekspreso ekde/ĝis Flughaveno Haneda)
- 20 min. (rapida super-ekspreso ekde/ĝis stacio Misakiguĉi)
- 40 min. (flughavena rapida super-ekspreso)
La unua trajno:
Niŝi-Magome (A-01) — 5:00
Oŝiage (A-20) — 5:00
La lasta trajno (labortago):
Niŝi-Magome (A-01) —
- 23:35 (ĝis Kejsej-Sakura en linio Kejsej — aparte tio estas la lasta trajno al Oŝiage),
- 23:49 (ĝis Sengakuĝi (A-07))
Oŝiage (A-20) —
- 23:24 (ĝis Flughaveno Haneda),
- 23:53 (ĝis Kanazawa-Bunko en linio Kejkju),
- 00:05 (ĝis Niŝi-Magome),
- 00:18 (ĝis Asakusabaŝi (A-16))
La lasta trajno (semajnofino):
Niŝi-Magome (A-01) —
- 23:49 (ĝis Kejsej-Takasago en linio Kejsej — aparte tio estas la lasta trajno al Oŝiage)
Oŝiage (A-20) —
- 23:15 (ĝis Flughaveno Haneda),
- 23:32 (ĝis Kanazawa-Bunko en linio Kejkju),
- 00:05 (ĝis Niŝi-Magome),
- 00:18 (ĝis Asakusabaŝi (A-16))
La horaro (diferencas inter labortagoj kaj semajnofino): Horaro de linio Asakusa (japane, defaŭlte ĝi montras hodiaŭa horaro)
Stacioj |
Ĉiuj stacioj lokiĝas en Tokio.
Ĉe stacio Sengakuĝi (A-07) la linio Asakusa kuniĝas kun linio Kejkju (ĉefa) de Korporacio Kejkju. La linioj havas komunajn trajnojn direkte de/al stacio Oŝiage. Ili iras ekde/ĝis stacio Flughaveno Haneda (tra linio Kejkju-kuko), ekde/ĝis Misakiguĉi (tra linio Kejkju-Kurihama), ekde stacioj Ŝin-Zuŝi (tra linio Kejkju-Zuŝi) kaj ekde Uraga.
Ĉe fina stacio Oŝiage (A-20) la linio Asakusa kuniĝas kun linio Kejsej-Oŝiage de Elektra Fervojo Kejsej. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacioj Flughaveno Narita (tra linio Kejsej (ĉefa)), Imba-Nihon-Idaj (tra linioj Kejsej (ĉefa) kaj Hokuso), Ŝibajama-Ĉijoda (tra linioj Kejsej (ĉefa) kaj Ŝibajama).
Flughavena rapida super-ekspreso (FRSE) haltas ĉe stacioj, markitaj per "●", kaj preterpasas tiujn, markitajn per "|" (la stacioj neniel markitaj ne estas sur ĝia vojo, ĉar en linio Asakusa ĝi iras nur inter stacioj Oŝiage (A-20) kaj Sengakuĝi (A-07)). Aliaj tipoj de trajnoj haltas ĉe ĉiu stacio de linio Asakusa (kiu estas sur ilia vojo).
N-ro | Nomo de stacio | Distanco (km) | FRSE | Linioj transireblaj ("*" markas liniojn de la sama fervoja reto) | Lokiĝo (kvartalo) | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Esperante | japane | japana prononco | inter | tute | |||||
A-01 | Niŝi-Magome | 西馬込 | [Niŝi-Magome] | - | 0.0 | | | Ota | |
A-02 | Magome | 馬込 | [Magome] | 1.2 | 1.2 | | |||
A-03 | Nakanobu | 中延 | [Nakanobu] | 0.9 | 2.1 | 東急 Tokju-Oimaĉi (Korporacio Tokju) | Ŝinagaŭa | ||
A-04 | Togoŝi | 戸越 | [Togoŝi] | 1.1 | 3.2 | | |||
A-05 | Gotanda | 五反田 | [Gotanda] | 1.6 | 4.8 | JR Jamanote (Japana Fervojo) 東急 Tokju-Ikegami (Korporacio Tokju) | |||
A-06 | Takanaŭadaj | 高輪台 | [Takanaŭadai] | 0.7 | 5.5 | | Minato-ku | ||
A-07 | Sengakuĝi | 泉岳寺 | [Sengakuĝi] | 1.4 | 6.9 | ● | 京急 Kejkju (ĉefa) (Korporacio Kejkju) (komuna trajno ekde/ĝis stacioj Flughaveno Haneda, Misakiguĉi kaj ekde stacioj Ŝin-Zuŝi, Uraga — direkte de/al stacio Oŝiage) | ||
A-08 | Mita | 三田 | [Mita] | 1.1 | 8.0 | ● | * Mita (Toej): I-04 En Stacio Tamaĉi:
| ||
A-09 | Dajmon | 大門 | [Daimon] | 1.5 | 9.5 | ● | * Oedo (Metroo Toej): E-20 En Stacio Hamamacuĉo:
| ||
A-10 | Ŝimbaŝi | 新橋 | [Ŝinbaŝi] | 1.0 | 10.5 | ● | Ginza (Tokjo Metro): G-08 JR Jamanote (Japana Fervojo) | ||
A-11 | Higaŝi-Ginza | 東銀座 | [Higaŝi-Ginza] | 0.9 | 11.4 | | | Hibija (Tokjo Metro): H-09 | Ĉuo | |
A-12 | Takaraĉo | 宝町 | [Takaraĉō] | 0.8 | 12.2 | | | | ||
A-13 | Nihombaŝi | 日本橋 | [Nihonbaŝi] | 0.8 | 13.0 | ● | Ginza (Tokjo Metro): G-11 Tozaj (Tokjo Metro): T-10 | ||
A-14 | Ningjoĉo | 人形町 | [Ningjōĉō] | 0.8 | 13.8 | | | Hibija (Tokjo Metro): H-13 | ||
A-15 | Higaŝi-Nihombaŝi | 東日本橋 | [Higaŝi-Nihonbaŝi] | 0.7 | 14.5 | ● | En Stacio Bakuro-Jokojama:
En Stacio Bakuroĉo:
| ||
A-16 | Asakusabaŝi | 浅草橋 | [Asakusabaŝi] | 0.7 | 15.2 | | | JR Ĉuo-Sobu (Japana Fervojo) | Tajto | |
A-17 | Kuramae | 蔵前 | [Kuramae] | 0.7 | 15.9 | | | * Oedo (Metroo Toej): E-11 | ||
A-18 | Asakusa | 浅草 | [Asakusa] | 0.9 | 16.8 | ● | Ginza (Tokjo Metro): G-19 東武 Tobu-Skajtri (Fervojo Tobu) | ||
A-19 | Honĝo-Azumabaŝi | 本所吾妻橋 | [Honĝo-Azumabaŝi] | 0.7 | 17.5 | | | | Sumida | |
A-20 | Oŝiage | 押上 | [Oŝiage] | 0.8 | 18.3 | ● | Hanzomon (Tokjo Metro): Z-14 東武 Tobu-Skajtri (Fervojo Tobu) |
Eksteraj ligiloj |
Horaro de linio Asakusa (japane)