Linio Hanzōmon (Tokyo Metro)
Linio Hanzomon | |
---|---|
Ĉe stacio Iĉinoŭari en linio Tobu-Skajtri | |
Superrigardo | |
Koloro de linio | purpura |
Numero de linio | 11 |
Tipo | metroo |
Sistemo | Tokjo Metro |
Loko | Tokio (Japanio) |
Komenco | Ŝibuja |
Fino | Oŝiage |
Stacioj | 14 |
Historio | |
Malfermita | 1a de aŭgusto 1978 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 16,8 km |
Ŝpuro | 1067 mm (CAP-ŝpuro) |
Fervoja elektra sistemo | 1500 voltoj, KK, supertraka kontakta lineo |
Maksimuma rapideco | 80 km/h |
Linio Hanzomon (japane: 半蔵門線 [Hanzōmon-sen], angle: Hanzomon line) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 9 linioj de metroa sistemo Tokjo Metro en la Metroo de Tokio. La simbola koloro de linio estas purpura koloro. La emblemo de linio estas latina litero "Z" en purpura ringo.
Enhavo
1 Historio
2 Trafiko
3 Stacioj
4 Eksteraj ligiloj
Historio |
La linio Hanzomon estis planata en la jaro 1971 laŭ linioj Ĉijoda kaj Jurakuĉo, kiel helpa linio por ege tro-mult-pasaĝera linio Ginza. Ĝia origine planita vojo estis de stacio Futako-Tamagaŭa (linio Tokju-Den-en-toŝi) al nova stacio en distrikto Fukagaŭa en la kvartalo Koto. En 1985 oni replanis la fina stacio el Fukagaŭa al Macudo (gubernio Ĉiba).
Konstruado de la linio komencis en la jaro 1972 kaj malfermo de pleja parto estis atentata en 1975. Tamen pro ekonomikaj problemoj oni prokrastis la konstruadon.
- 1a de aŭgusto 1978: malfermo de la nuna sekcio inter stacioj Ŝibuja (Z-01) kaj Aojama-iĉĉome (Z-03); lanĉo de komuna trajno kun linio Tokju-Den-en-toŝi.
- Septembro 1979: plilongigo de linio de la stacio Aojama-iĉĉome (Z-03) ĝis stacio Nagataĉo (Z-04). La plua konstruo renkontis politikajn problemojn, ĉar origine oni supozis konstrui la linion sub la Tokia Palaco de Imperatoro rekte ĝis stacio Otemaĉi (Z-08); rezulte estis decidita irigi la linio norde de la palaco, kiu postulas konstruadon de tri novaj stacioj.
- Decembro 1982: malfermo de sekcio ĝis stacio Hanzomon (Z-05).
- Januaro 1989: malfermo de sekcio ĝis stacio Micukoŝimae (Z-09).
- Novebmbro 1990: malfermo de sekcio ĝis stacio Sujtengumae (Z-10).
- Marto 2003: malfermo de sekcio ĝis stacio Oŝiage (Z-14).
Trafiko |
Plejmulto de trajnoj estas komunaj kun linio Tokju-Den-en-toŝi de Korporacio Tokju. Granda parto el ili estas komunaj ankaŭ kun linio Tobu-Skajtri (irantaj ankaŭ tra linioj Tobu-Nikko kaj Tobu-Isesaki) de Fervojo Tobu.
Estas 4 tipoj de trajnoj:
- Loka trajno (各停 [kakutei]) iras po 6 trajnoj hore (tag-tempe), plejmulto el ili iras ĝis stacio Oŝiage (Z-14) aŭ Kijosumi-Ŝirakaŭa (Z-11) — oriente kaj ĝis stacio Ĉuo-Rinkan (aŭ Nagacuta) en linio Tokju-Den-en-toŝi — okcidente;
- Ekspreso (急行 [kjūkō]) haltas ĉe ĉiu stacio de linio Hanzomon, sed ne ĉie en aliaj linioj (Tokju-Den-en-toŝi, Tobu-Skajtri, Tobu-Isesaki, Tobu-Nikko), ĝi iras ankaŭ po 6 trajnoj hore (tag-tempe), 3 el ili iras ĝis stacio Kuki (linio Tobu-Isesaki) kaj 3 — ĝis stacio Minami-Kurihaŝi (linio Tobu-Nikko);
- Duon-ekspreso (準急 [ĝunkjū]) iras frumatene kaj malfru-vespere (ĉiutage), ankaŭ ĝi haltas ĉe ĉiu stacio de linio Hanzomon.
Tage la trajnoj veturas kun la intervalo: 5 min.
La unua trajno:
Ŝibuja (Z-01) — 05:16 (duon-ekspreso ĝis Kuki en linio Tobu-Isesaki)
Oŝiage (Z-14) — 05:07 (ĝis Ŝablono:Ĉuo-Rinkan en linio Tokju-Den-en-toŝi)
La lasta trajno (labortago/semajnofino):
Ŝibuja (Z-01) —
- 21:52/21:50 (ekpreso ĝis Kuki en linio Tobu-Isesaki),
- 23:20 (eksreso ĝis Minami-Kurihaŝi en linio Tobu-Nikko),
- 23:50/23:40 (duon-ekspreso ĝis Kita-Koŝigaja en linio Tobu-Skajtri — aparte tio estas la lasta trajno al Oŝiage),
- 00:00/23:53 (ĝis Kijosumi-Ŝirakaŭa (Z-11)),
- 00:07/00:04 (ĝis Nagataĉo (Z-04)),
- 00:15 (Aojama-iĉĉome (Z-03))
Oŝiage (Z-14) —
- 23:44/23:33 (ĝis Ĉuo-Rinkan en linio Tokju-Den-en-toŝi),
- 23:54/23:48 (Nagacuta en linio Tokju-Den-en-toŝi),
- 00:08/23:54 (Saginuma en linio Tokju-Den-en-toŝi — aparte tio estas la lasta trajno al Ŝibuja)
La horaro (diferencas inter labortagoj kaj semajnofino): Horaro de linio Hanzomon (japane, defaŭlte ĝi montras hodiaŭa horaro)
Stacioj |
Ĉiuj stacioj lokiĝas en Tokio.
Ĉe la fina stacio Ŝibuja (Z-01) la linio Hanzomon kuniĝas kun linio Tokju-Den-en-toŝi de Korporacio Tokju. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacio Ĉuo-Rinkan.
Ĉe la fina stacio Oŝiage (Z-14) la linio Hanzomon kuniĝas kun linio Tobu-Skajtri de Fervojo Tobu. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacioj Kuki (Linio Tobu-Isesaki) kaj Minami-Kurihaŝi (Linio Tobu-Nikko).
N-ro | Nomo de stacio | Distanco (km) | Linioj transireblaj ("*" markas liniojn de la sama fervoja reto) | Lokiĝo (kvartalo) | |||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Esperante | japane | japana prononco | inter | tute | |||
Z-01 | Ŝibuja | 渋谷 | [Ŝibuja] | - | 0.0 | * Linio Fukutoŝin (Tokjo Metro): F-16 * Ginza (Tokjo Metro): G-01 | Ŝibuja |
Z-02 | Omotesando | 表参道 | [Omotesandō] | 1.3 | 1.3 | * Ginza (Tokjo Metro): G-02 (komunaj kajoj) * Ĉijoda (Tokjo Metro): C-04 | Minato-ku |
Z-03 | Aojama-iĉĉome | 青山一丁目 | [Aojama-iĉĉōme] | 1.4 | 2.7 | * Ginza (Tokjo Metro): G-04 Oedo (Metroo Toej): E-24 | |
Z-04 | Nagataĉo | 永田町 | [Nagataĉō] | 1.4 | 4.1 | * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-16 * Namboku (Tokjo Metro): N-07
| Ĉijoda |
Z-05 | Hanzomon | 半蔵門 | [Hanzōmon] | 1.0 | 5.1 | | |
Z-06 | Kudanŝita | 九段下 | [Kudanŝita] | 1.6 | 6.7 | * Tozaj (Tokjo Metro): T-07 Ŝinĝuku (Toej): S-05 | |
Z-07 | Ĝimboĉo | 神保町 | [Ĝinbōĉō] | 0.4 | 7.1 | Mita (Toej): I-10 Ŝinĝuku (Toej): S-06 | |
Z-08 | Otemaĉi | 大手町 | [Ootemaĉi] | 1.7 | 8.8 | * Marunouĉi (Tokjo Metro): M-18 * Tozaj (Tokjo Metro): T-09 | |
Z-09 | Micukoŝimae | 三越前 | [Micukoŝimae] | 0.7 | 9.5 | * Ginza (Tokjo Metro): G-12 En Stacio Ŝin-Nihombaŝi:
| Ĉuo |
Z-10 | Sujtengumae | 水天宮前 | [Suitengūmae] | 1.3 | 10.8 | | |
Z-11 | Kijosumi-Ŝirakaŭa | 清澄白河 | [Kijosumi-ŝirakaŭa] | 1.7 | 12.5 | Oedo (Metroo Toej): E-14 | Koto |
Z-12 | Sumijoŝi | 住吉 | [Sumijoŝi] | 1.9 | 14.4 | Ŝinĝuku (Toej): S-13 | |
Z-13 | Kinŝiĉo | 錦糸町 | [Kinŝiĉō] | 1.0 | 15.4 | JR Sobu (rapida) (Japana Fervojo) JR Ĉuo-Sobu (Japana Fervojo) | Sumida |
Z-14 | Oŝiage | 押上 | [Oŝiage] | 1.4 | 16.8 | 東武 Tobu-Skajtri (Fervojo Tobu) (komuna trajno ĝis stacioj Kuki (Linio Tobu-Isesaki) kaj Minami-Kurihaŝi (Linio Tobu-Nikko)) Asakusa (Metroo Toej): A-20 |
Eksteraj ligiloj |
Horaro de linio Hanzomon (japane)