Tabulludo






Tabulludo, Homo, ne koleru!




Moderna tabulludo


Tabulludoj estas ludoj kiuj uzas tabulon kaj pecojn sur la tabulo. Ili kutime havas formalan neambiguan regularon kaj specifan celon kaj finkondiĉon (malkiel rolludoj, ekzemple). Iuj ludoj ne havas veran tabulon (ekzemple povus esti kaheloj metataj laŭvice sur la tablon), sed sufiĉe similas al aliaj tabulludoj, do estas konsiderataj kiel tabulludoj. Tabulludoj povas enhavi lotecajn pecojn, ekzemple kartoj, ĵetkuboj, ktp. Ili povas enhavi kaŝitajn informojn (sciataj de ne ĉiuj ludantoj, aŭ de neniuj).




Enhavo






  • 1 Ekzemploj


  • 2 Vidu ankaŭ


  • 3 Eksteraj ligiloj


  • 4 Referencoj





Ekzemploj |


Bela ekzemplo de alternativa tabulludo estas nova versio de la tabulludo Monopoly: "The Dispossessed Monopolist" (La senposeda monopolisto) dediĉita al la fenomeno de absoluta varigado. Ĝi celas kreskigi la konscion pri la fakto, ke paŝon post paŝo ĉiu homa rimedo fariĝas komerca, devas esti pagata kaj tial faras de ni modernajn sklavojn. La ludo komencas kie Monopolo finiĝas kutime: monopolisto posedas ĉion, okupas kaj varigadas rimedojn kiel akvo, privateco, milito, rifuĝintoj, amo, sekretoj, produktiveco, postvivado, justeco ktp.[1] Aliaj ekzemploj de tabulludoj estas :



  • La Legendoj el Andor

  • Anserludo

  • Arkham Horror

  • Kalaho

  • Majoro Ŝako

  • Parqués

  • Veturpuzlo




Board Games in North America



Vidu ankaŭ |



  • Kartludo

  • Listo de tabulludoj laŭ ĝenro

  • John Jefferys



Eksteraj ligiloj |




  • boardgamegeek.com, plej ampleksa angla retpaĝaro pri tabulludoj

  • multaj ludoj en Ludanto.org



Referencoj |






  • Kategorio Tabulludo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  1. (angla) The dispossessed monopolist, a boardgame by Janna Uhlrich, Motel Spatie.




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár