Berbera lingvaro
La berbera (maziĥe : ⵜⵉⴼⵉⵏⴰⵖ[1]) lingvaro estas grupo da lingvoj en la afrikazia lingvaro parolataj de berberoj el kies plej multnombraj popoloj estas: kabiloj, ŝelhoj, tamaziĥtoj, rifoj kaj tuaregoj.
La berbera aŭ prefere maziĥa lingvo estas foje konsiderata kiel unu lingvo, kiu ankaŭ ricevas la nomon tamaziɣ aŭ tamaziɣt (Esperante: 'tamaziĥta'). Plejofte tamen, oni dividas ĝin en pluraj malsamaj lingvoj, kies divido ne estas unueca el literatura kaj filologia vidpunktoj.
La nombro de parolantoj estas ĉirkaŭ 11 000 000[2]. Oni kelkfoje mencias la nombron de 4 milionoj en Alĝerio plus kelkaj milionoj en Maroko kaj centoj da miloj en aliaj landoj de Norda Afriko (Tunizio, Libio, Egiptio, Maŭritanio, Niĝero, Malio). Ekzistas ankaŭ grupoj de berberparolantoj enmigrintaj en kelkaj eŭropaj landoj (Francio, Hispanio, Nederlando, Belgio, Britio, Danio).
La 10-an de januaro 2016 la registaro de Alĝerio deklaris la "tamaziĥtan" oficiala ŝtata lingvo.[3]
Ĉefaj popoloj kaj lingvoj |
Nomoj: [m] amaĥag; [f] Berberes; [r] berberi
Loĝloko: Grupo de nordafrikaj popoloj (tamazigtoj, rifoj, ŝeluhoj, tuaregoj, kabiloj k.a.), ĉefloĝantoj de Nord-Afriko, Centra kaj Okcidenta Saharo
Loĝantaro: Pli ol 11 520 000 (1992).
Lingvo: Berberaj-libiaj lingvoj.
Religio: Islamanoj sunaistoj (plejmulte), islamanoj ĥariĝistoj, judoj, kristanoj.
Kabiloj
Nomoj: [f] Kabyles; [r] kabili
Loĝloko: Montaraj regionoj de Norda Alĝerio: Kabilio
Loĝantaro: 3 000 000 (1992).
Lingvo: kabila.
Religio: Islamanoj sunaistoj.
RIFOJ
Nomoj: france rif, hispane rifeños
Loĝloko: Norda Maroko: regiono de la Rif-montaro. Melilo
Loĝantaro: 1 250 000 (1992).
Lingvo: rifa.
Religio: Islamanoj sunaistoj.
Ŝelhoj
Nomoj: propra nomo singulare ⴰⵛⵍⵃⵉ ašelḥi aŭ ašlḥi, plurale ⵉⵛⵍⵃⵉⵢⵏ išelḥijen aŭ išlḥijn , france chleuhs
Loĝloko: montaroj Supera Atlaso kaj Anti-Atlaso en la centro de Maroko, kaj ebenaĵo Sus en suda Maroko
Loĝantaro: ĉirkaŭ 4 000 000.[4]
Lingvo: ŝelha.
Religio: sunaisma Islamo.
Tuaregoj
Nomoj: [m] imoŝag; [f] Touareg; [r] tuaregi
Loĝloko: Saharaj regionoj en Malio, Niĝero, Burkino, Alĝerio kaj Libio
Loĝantaro: 1 150 000 (1992), inter ili en Malio pli ol 610 mil
Lingvo: tuarega.
Religio: Islamanoj sunaistoj.
Referencoj |
↑ Noto : Temas pri la berbera skribita en la nov-berbera alfabeto adaptita por komputiloj kaj aliaj modernaĵoj
↑ Lingva Prismo: Berberaj lingvoj
↑ artikolo "La promotion de tamazight langue nationale et officielle consolide l'identité nationale" ("la subteno de la tamaziĥta lingvo nacia kaj oficiala firmigas la nacian identecon" en la retejo de la ŝtata alĝeria gazetara servo] (france)
↑ [http://www.ethnologue.com/language/shi Lewis, M. Paul kaj aliaj: libro Ethnologue: (2015), publikigita en Dalaso, Teksaso, Usono, ankaŭ havebla en la retejo ethnologue.com