1-a de oktobro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 1-a de oktobro estas la 274-a tago de la jaro (la 275-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 91 tagoj restas.
Je la 1-a de oktobro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
-331: Armeo de makedona reganto Aleksandro la Granda frakasis fortojn de la persa reĝo Dario la 3-a en la batalo de Gaŭgamela
366: Damaso la 1-a iĝis papo
959: Edgaro kroniĝis kiel reĝo de Anglio
1273: Rudolfo la 1-a el habsburga dinastio iĝis unua romia-germana imperiestro de la Sankta Romia Imperio - fino de la germana kvaronjarcenta granda senreĝeco
1331: Reĝo de Ĉeĥio Johano de Luksemburgio, pretendanta al pola krono, interkonsente kun la ordeno de germanaj kavaliroj invadis Grandpolujon
1553: Maria la 1-a kroniĝis kiel reĝino de Anglio
1608: Sur ferdeko de angla ŝipo Mary and Margaret alvenas al setlejo Jamestown en Virginio kvin unuaj polaj elmigrintoj en Nordameriko
1795: Francio aneksis Aŭstrian Nederlandon
1798: En Varsovio fondiĝis sekreta Societo de Polaj Republikanoj por la prusa kaj aŭstra aneksaĵoj, kies ĉefgvidanto estis Tadeusz Kościuszko, elmigrinta al Parizo
1810: Familio de Ŝopeno kun sia 7-monata Frederiko translokiĝis de Żelazowa Wola (apud Sochaczew) al Varsovio
1829: Universitato de Kaburbo fondiĝis (kiel South African College)
1843: Brita semajnrevuo "News of the World" aperis kiel dimanĉa aldono al "The Sun" - ambaŭ aĉetitaj de Rupert Murdoch en 1969
1866: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris duopan aseroidon Antiopo
1869: Vieno: Aŭstrio-Hungario eldonis unuan poŝtkarton
1877: Kanada-usona astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Andromaĥo
1884: Vaŝingtona Konferenco decidis enkonduki horzonon sur la tuta Tero
1886: Novjorko: prezidento Grover Cleveland malkovris Statuon de Libereco
1888: Insulon Nauru en Pacifika Oceano atingis unuaj germanaj setliĝintoj
1890: Usona kongreso kreis Nacian Parkon Yosemite
1891: Kalifornio: en Palo Alto oficiale malfermiĝis privata Universitato Stanford kun 550 studentoj, fondita de Guberniestro de Kalifornio
1908: Usono: pasaĝera aŭto Ford Modelo T ekproduktita de Ford Motor Company - akirebla por mezaveraĝa mezklasa usonano
1911: Itala-turka milito: itala armeo konkeris Tripolon
1916: Irlando enkondukis Mezan Tempon de Grenviĉo
1916: En Germanio oni enkondukis unuan en la historio tempoŝanĝon je vintra
Unua mondmilito:
1914: Batalo de Arras komenciĝis inter germana kaj franca armeoj
1918: Araba kaj brita armeoj konkeris Damaskon, finante kelkcentjaran turkan regadon kadre de Otomana Imperio
1919: Pola-ukraina milito finiĝis
1920: Berlino, post alligo de kelkaj urboj kaj kelkdeko de vilaĝoj, atingis 4 milionojn de loĝantaro
1922: Pollando: tiutempe germana Zabrze ricevis urborajton kiel Hindenburg O.S.
1930: Stalinismo: en Moskva Kremlo estis eksplodigita Ĉudov-monaĥejo
1930: En Jerusalemo oni unuafoje flamigis stratlanternojn
1936: Generalo Francisco Franco anoncis sin ŝtatestro kaj armeestro
1938: Laŭ Munkena interkonsento germana armeo eniris al Ĉeĥoslovakio kaj aneksis Sudetion
1940: Albert Einstein estis ĵurigita kiel civitano de Usono
1940: Plena suna eklipso videbla super Amazona arbaro, Atlantiko kaj Suda Afriko
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1939: La 15-a tago de la Soveta invado en Pollandon (pli da eventoj): taĉmentoj de Landlim-Protekta Korpuso, atakitaj de Ruĝa Armeo kun uzo de tankoj kaj aviadiloj, perdis dekkelkajn soldatojn dum dutaga batalo de Wytyczne (proksime al Włodawa) - pro grandaj perdoj de la soveta flanko polaj militkaptitoj estis revenĝe pafekzekutitaj kaj vunditaj soldatoj en bestia maniero murditaj, ĉirkaŭ 400 soldatoj prenitaj al mallibero malaperis senspure, lokaj ukrainoj per ruĝaj ĉifonoj salutis sovetojn kaj pafis al polaj soldatoj (en Pola Popola Respubliko la vero estis falsigata, oni parolis pri hitleranoj) ; ĝis tiu ĉi tago Pola Militistaro konfronte al Ruĝa Armeo devis bataleti ĉirkaŭ 40-foje kaj batali 2-foje
Moskvo: Politika Buroo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio voĉdonis Pri kreo de komunistaj organizaĵoj en Okcidenta Ukrainio kaj Okcidenta Belorusio - ĝis 1941 oni kreis pli ol 3 mil bazajn partiajn organizaĵojn, nombre de ĉirkaŭ 37 mil membroj kaj kandidatoj (Okcidenta Ukrainio) kaj 1,2 mil organizaĵojn, nombre de pli ol 16 mil membroj kaj kandidatoj de partio (en Okcidenta Belorusio)
La 31-a tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): Varsovio: germanaj taĉmentoj eniris al Mezurbo - neniu pafo al germanoj okazis; "Wieczór Warszawski" (Varsovia Vespero) en artikolo Stefan Starzyński pri la nuna momento skribis: Prezidanto de la ĉefurbo Stefan Starzyński, kies indikoj troviĝantaj en la konataj alparoloj per radio havis por loĝantaro de Varsovio valoron de la devigaj disponoj, deklaris al reprezentanto de nia redakcio: Ni travivis pezajn tagojn. Sed grandeco de la perdoj kaj devo de la rekonstruo nun ne permesas pripensadon. Oni tuj devas eklabori, kuraci vundojn, forigi brulejojn, konstrui denove , revenigi al la ĉiutaga vivo la ordinaran trapason (...); germanaj soldatoj pafekzekutis en Szczuczki (distrikto Puławski) 102 personojn - unua amasa murdo en Lublinio; Apartigita Taĉmento de majoro Henryk Dobrzański eniris al Kielce-regiono, kie entreprenas partizanan agadon- Pola ekzila registaro en Parizo atribuis al Varsovio Militan Ordenon Virtuti Militari
1940: Germanoj establis geton en Żyrardów; en Varsovio, Lublin kaj Zgierz komencis aperi konspiraj revuoj - la varsovia "Lipa" kun subtitolo "Gaja revuo. Aperas en Pollando dum la tagoj de hororo" famiĝis per karikaturoj
- Francaj regopovoj de la reĝimo de Vichy malpermesis agadon al polaj diplomatiejoj; Radio Vatikano priparolis kampanjon de malfido direktitan al poloj kontraŭ la papo; Nov-Jorko: "Nowy Świat" tradukis fragmentojn de antaŭparolo la la ĉefepiskopo William Ebor al angla eldono de la unua volumo de Pola Nigra Libro titolita The German Invasion in Poland - pri la germanaj kruelaĵoj; Londono: laŭvica numero de "Polish Fortnightly Rewiev" aperis, tute dediĉita al la septembra defendo de Varsovio en 1939; Berlino: subskribo de germana-soveta interkonsento pri fervoja komunikado
1941: Germanoj komencis konstrui koncentrejon en Brzezinka (Aŭŝvico II - Birkenau); en Lodzo estis 631 838 loĝantoj, en tio 360 437 poloj, 143 738 judoj, 127 663 germanoj; en Varsovio aperis konspira revuo "Zwyciężymy" (Ni venkos) kaj konspiracia Konfederacio de Nacio II eldonas mapon de "Slava Imperio" pro tio, ke la vivo kaj sekureco de poloj estos garantiita, se la potenco de Pollando estos pli granda ol potenco-sumo de de najbaroj
En Germanio oni komencis laborigi polajn infanojn ekde la aĝo de 13 jaroj por la sama tempo kiel plenkreskulojn kaj duonigis ĉirkaŭakuŝan monon al polinoj ĝis 25% de salajro; Londono: "Dziennik Polski" en artikolo Sango - Larmo - Kredo anoncas publikigon de mallongigoj aŭ fragmentoj de malnovaj artikoloj de la pola konspira gazetaro pri ilia aŭtenteco (redaktataj sub mortminaco)
1942: En Varto-Lando oni komencis forpreni sonorilojn de preĝejoj por militaj bezonoj de Nazia Germanio; sur stratoj de Lublin okazas granda germana homforkapto de poloj
- Laŭ pritaksoj ĝis tiu ĉi tago mortis en sovetaj gulagoj kaj malliberejoj 322 mil de polaj civitanoj
1943: Taĉmento de Pola Enlanda Armeo sukcese atencis kontraŭ Ernst Weffels, konata pro krueleco kontraŭ virinoj en varsovia malliberejo Pawiak; ukrainaj naciistoj pafmortigis surstrate en Lvovo polan profesoron pri histologio
- Usona armeo eniris al Napolo
1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): dum provizora armistico la urbon forlasas 8 mil civilulojn (3-4% anstataŭ planataj de germanoj 200-250 mil), plejparte virinoj kun infanoj, ceteraj enloĝantoj, malgraŭ malbonegaj cirkonstancoj, volas tiom longe resti kiel Pola Enlanda Armeo - poste dum la tuta nokto Varsovio estas bombardata; komandanto de la Areo Varsovio en sia ordono atribuis 35 Batal-Krucojn, interalie al skoltoj de Grizaj Taĉmentoj, en tio kvar al 15-jaraj kaj kvar al 16-jaraj; en manoj de la ribelantoj restas 127 germanaj soldatoj-militkaptitoj (en tio 4 oficiroj) kaj 16 soldatoj "rusdevenaj"
Nov-Jorko: "Tygodnik Polski" (Pola Semajnrevuo) en sia enkonduka artikolo Helpo por Varsovio skribis: Okulfrapa vero, kiun nenio kapablas nei - estas la fakto, ke la helpon por Varsovio postulis la publika opinio en Usono kaj Anglio, maltrankviligita pri la sorto de nia ĉefurbo kaj starigita kontraŭ faktoj, povantaj ĵeti ombron al Unuiĝintaj Nacioj, fariĝi makulo sur konscienco de ĉi tiuj nacioj; Italio: "Orzeł Biały" (Blanka Aglo): Batalo pri Varsovio, ne havanta samegalajn en historio de novtempaj militoj, daŭras jam du monatojn. En tiu ĉi periodo de hororo kaj infero Varsovio enfalis en rubaĵojn, enterigante sub siaj ruinoj 8% de loĝantaro kaj 100 % de la origina stato de batalantaj tie taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo - sed ja ne malvenkis; Finnlando: Laponia milito komenciĝis
1946: Nurenbergaj procesoj: oni anoncis verdiktojn kontraŭ gvidantoj de Nazia Germanio - mortkondamnitaj estis i.a. Alfred Jodl, Hermann Göring, Joachim von Ribbentrop
1949: Pekino iĝis la ĉefurbo de Ĉinio.
1949: Sur Placo Tian An Men en Pekino Mao Zedong proklamis Ĉinan Popolan Respublikon
1950: Malfermo de la metroo de Stokholmo
1958: Fondo de NASA, usona agentejo de kosma esplorado kaj studo
1960: Niĝerio kaj Kipro sendependiĝis (de Britio)
1961: Pro kunligo de Orienta kaj Okcidenta Kameruno Respubliko de Kameruno ekestis
1962: Okcidenta Papuo subiĝis al kontrolo de Unuiĝintaj Nacioj; la 1-an de majo 1963 estis transdonita al Indonezio
1964: Japanio: malfermo de la unua en la mondo Ŝinkansena linio Tōkaidō de la grandrapida trajno Ŝinkanseno
1971: Malfermo de Dizni-Mondo en Florido
1973: Fermo de Mallarĝtrakaj tramvojoj en Ostrava-regiono
1977: Brazila futbalisto Pelé finis sian sportan karieron sur la Stadiono Giants ludante en la adiaŭa matĉo
1978: Tuvalo fariĝis sendependa de Britio.
1982: Helmut Kohl iĝis kanceliero de Federacia Respubliko Germanio
1983: Pollando: malkovro de Monumento al Eta Insurekciano en Varsovio
1985: Izraelaj aviadiloj bombis ĉefkomandejon de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino apud Tunizo; 60 palestinanoj pereis, 70 vundiĝis
1988: Miĥail Gorbaĉov iĝis prezidanto de Supera Soveto de Sovetunio
1989: De Varsovio foriris al Federacia Respubliko Germanio trajno kun 809 orientgermanaj rifuĝintoj
1990: En Ruando eksplodis enlanda milito
1993: Pollando: Frampol reakiris urborajton
1994: Palaŭo fariĝis sendependa de la usona (laŭ UN-mandato farita) administrado.
1994: Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo fondiĝis
1998: Eŭropolo fondiĝis - ratifo fare de membraj ŝtatoj (nun 28)
1999: Edith Stein anoncita de Johano Paŭlo la 2-a Patronino de Eŭropo
2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a sanktigis 120 ĉinajn martirojn
2003: Lige al alproksimiĝanta eniro de Pollando al Eŭropa Unio persona trafiko kun Belorusio, Rusio kaj Ukrainio ekpostulis vizon
2006: Socialdemokratia Partio de Aŭstrio gajnis parlamentan balotadon
2007: Ĉina Centra Televido komencis disaŭdigi en la hispana kaj franca
2008: Supera Juĝo de Rusia Federacio malkondamnis imperiestron Nikolaon la 2-a kaj ties familion; murditaj de bolŝevikoj en 1918
2009: En Pollando oni malkaŝis eksterleĝan politikan lobiadon pri hazardo ene de reganta Civitana Platformo
2012: En kolizio de pramoj apud Honkongo 39 personoj pereis kaj 92 vundiĝis
2014: Estinta ĉefsekretario de Norvegio Jens Stoltenberg iĝis ĝenerala sekretrio de NATO
2015: En Varsovio komenciĝis la 17-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin
2017: Referendumo pri sendependiĝo de Katalunio en 2017
2017: Senkomunismigo: en Pollando ĝis 50 mil funkciulojn de totalisma reĝimo el la jaroj 1944-1990 perdis altajn pensiojn - oni reduktis ilin al la averaĝaj
Naskiĝoj |
-86: Salustio, romia historiisto, politikisto kaj poeto inklinanta al pitagorismo (m. -34)
208: Aleksandro Severo, imperiestro de Romio, adepto de sinkretismo (m. 235)
1207: Henriko la 3-a, reĝo de Anglio, filo de Johano (m. 1272)
1480: Gaetano Thiene, itala juristo, pastro kaj sanktulo (m. 1547)
1507: Jacopo Vignola, itala arkitekto kaj teoriulo de la Itala Renesanco (m. 1573)
1541: Álvaro de Mendaña de Neira, hispana navigisto malkovrinta Salomoninsulojn (m. 1595)
1554: Leonardus Lessius, flandra jezuito kaj moralteologo, kritikanto de antaŭdestinismo, akuzita pri duonpelagianismo (m. 1623)
1685: Karolo la 6-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1740)
1713: Gedeon Ráday, hungara poeto, tradukisto kaj politikisto, filo de Pál Ráday (m. 1792)
1754: Paŭlo la 1-a, imperiestro de Rusia Imperio, murdita (m. 1801)
1762: Anton Bernolák, slovaka pastro kaj lingvisto, kodiganto de ortografio kaj gramatiko de la slovaka lingvo (m. 1813)
1791: Sergio Aksakov, rusa verkisto, tradukisto el malnova greka kaj franca lingvoj, amanto de slavaj kulturoj (m. 1859)
1826: Carl Theodor von Piloty, germana historia pentristo, reprezentanto de realisma historiismo (m. 1886)
1835: Ádám Politzer, hungara-aŭstria kuracisto kaj anatomo juddevena, otorinolaringologo (m. 1920)
1839: Ferenc Sólyom Fekete, hungara juristo, prezidanto de tribunalo de Deva (m. 1906)
1847: Annie Besant, angla-barata teozofino, feministino kaj verkistino, la dua gvidantino de Teozofia societo (m. 1933)
1852: Richard Kralik aŭstra historiisto, verkisto kaj filozofo, membro de la movado Revivigo katolika (m. 1934)
1862: Karel Macháček, ĉeĥa ŝtata oficisto, prezidanto de Bohema Klubo Esperantista (m. 1913)
1865: Paul Dukas, franca komponisto kaj muzikinstruisto juddevena (m. 1935)
1876: Béla Tankó, hungara filozofo, disĉiplo de Károly Böhm, profesoro (m. 1946)
1884: Sándor Ferenczi, hungara arkeologo, patro de István Ferenczi (arkeologo) (m. 1945)
1887: Hector Hodler, svisa esperantisto debutinta kiel adoleskulo per kunfondo kun Edmond Privat de junulara Esperanto-klubo kaj gazeto "Juna Esperantisto", verkinto de artikoloj en "Tra la Mondo", organizanto de la 2-a UK 1906, redaktoro de "Esperanto", fondinto de UEA kaj ties direktoro (m. 1920)
1889: Hector Vermuyten, flandra esperantisto, aktivulo de La Verda Stelo (Antverpeno), tradukisto, ĉefa kontribuinto al esperantlingva Belga Antologio (m. 1966)
1899: Lajos Bárdos, hungara komponisto, muziksciencisto (m. 1986)
1903: Julián Borsányi, hungara milithistoriisto, ĵurnalisto, laboranto kaj spertulo de Radio Libera Eŭropo (m. 1992)
1906: Jiří Kořínek, ĉeĥa esperantista poezia tradukisto de ĉirkaŭ 500 originalaj kaj 550 tradukitaj poemoj kaj muziktekstoj, kontribuanta al Slovaka antologio, honora membro de ĈEA, enestanta en Esperanta antologio (m. 1988)
1910: Bonnie Parker, usona eksterleĝulo, murdita (m. 1934)
1913: Erzsébet Zsombory, rumania hungara pentristino, operkantistino (m. 1997)
1920: Walter Matthau, usona aktoro, filmpartnero de Jack Lemmon (m. 2000)
1922: Chen Ning Yang, ĉina-usona Nobelpremiita teoria fizikisto, okupiĝanta pri malfortaj nukleaj fortoj
1924: Jimmy Carter, usona Nobelpremiita prezidento, membro de la Klubo de Madrido
1928: Ĵu Ronĝi, ĉefministro de Ĉinio, pranepo de la dinastio Ming
1930: Philippe Noiret, franca teatra, filma jah televida aktoro, konata de la komedio Ripoux contre ripoux (m. 2006)
1938: Andrzej Paczkowski, pola historiisto, montogrimpisto, konsiliano de la Instituto pri Nacia Memoro
1939: Enikő Máthé, rumania hungara kemiistino
1943: Jean-Jacques Annaud, franca reĝisoro de kinejaj filmoj, konata de la filmigo de La nomo de la rozo, La amanto, Sep jaroj en Tibeto
1947: Aaron Ciechanover, israela Nobelpremiita biokemiisto poldevena, membro de pli ol 20 sciencaj akademioj
1952: Károly Bari, hungara cigano, poeto, tradukisto, grafikisto, laŭreato de Kossuth-premio
1952: István Szedlacsek, rumania hungara kemiisto laboranta en kuracilfabriko, fakverkisto
1954: Stanislava Chrdlová, ĉeĥa pedagogino instruanta la ĉeĥan lingvon kaj esperanton, edzino de eldonisto Petr Chrdle (m. 2000)
1956: Andrus Ansip, estona politikisto, ĉefministro de Estonio
1956: Theresa May, brita politikistino, gvidantino de Konservisma Partio, ĉefministrino de Britio
1957: Éva Tardos, hungara-usona matematikistino, profesorino, membrino de Hungara Scienca Akademio
1963: Béla Buzogány, rumania hungara/hungara aktoro, redaktoro
1984: Mónica Spear, venezuela aktorino kaj manekeno, partoprenantino de Fraŭlino Universo, murdita (m. 2014)
Mortoj |
654: Sankta Bavo, belga sanktulo de katolika kaj ortodoksa eklezioj (naskiĝis ĉirkaŭ 589)
686: Temmu, imperiestro de Japanio ordoninta skribe reverki japanan mitologion, kio rezultigis Koĝiki (n. 631)
959: Edwy, reĝo de Anglio, filo de Edmundo la 1-a (naskiĝis ĉirkaŭ 941)
1040: Alano la 3-a, duko de Bretonio, filo de Gotfredo la 1-a, murdita (n. 997)
1404: Bonifaco la 9-a, papo, renoviginta la Kastelon de Sankta Anĝelo, enkondukinta teologian fakultaton al Jagelona Universitato kaj kanonizinta Sanktan Birgita (n. 1356)
1499: Marsilio Ficino, itala poeto, filologo, astrologo, filozofo, renesanca humanisto, tradukisto kaj komentisto de Platono kaj Plotino, aŭtoro de la termino "platona amo" (n. 1433)
1574: Maarten van Heemskerck, nederlanda pentristo (n. 1498)
1640: Claudio Achillini, itala teologo, juristo, filozofo, matematikisto kaj poeto (n. 1574)
1684: Pierre Corneille, franca dramisto, ano de Franca Akademio (n. 1606)
1708: John Blow, angla komponisto kaj orgenisto (n. ĉirkaŭ 1649)
1716: Giovanni Battista Bassani, itala komponisto, violonisto kaj orgenisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1657)
1778: Washington Shirley, angla grafo, framasono, amatora astronomo (n. 1722)
1789: Jerónimo Grimaldi, ital-hispana politikisto kaj diplomato, distingita per Ordeno de la Ora Ŝaffelo (n. 1710)
1808: Thomas Thorild, sveda poeto, feministo, literatura kritikisto, filozofo (n. 1759)
1827: Wilhelm Müller, germana poeto, la patro de orientalisto Max Müller (n. 1794)
1858: Alois Negrelli, itala inĝeniero kaj fervojpioniro en Aŭstrio, Italio kaj Svislando (n. 1799)
1864: Christian Friedrich Buschmann, germana instrumentfaristo ŝatanta buŝharmonikon (n. 1805)
1885: Anthony Ashley-Cooper, angla politikisto, filantropo, socia reformisto, anglikanisma gvidanto de la Eklezio de Anglio (n. 1801)
1901: Abdur Rahman Ĥano, emiro de Afganio, konata de la masakro de hazaroj kaj nuristananoj (n. 1844)
1906: Christian Mali, germana artopentristo kaj profesoro, kies pentraĵoj enestas en Biberach (Riß) (n. 1832)
1935: Vladimir Giljarovskij, rusa verkisto kaj raportisto, rememoraĵisto pri vivo en ĝisrevolucia Moskvo (n. 1855)
1938: Aĥilo Tellini, itala friula geologo, lingvisto pri ladina lingvo, tradukisto, vortaristo kaj fondinto de itala Katedro de Esperanto (n. 1866)
1944: Stefan Kwaśniewski, pola ĵurnalisto, felietonisto, soldato de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio kiel kaŝpafisto (n. 1898)
1952: John Langenus, belga futbal-arbitraciisto (n. 1891)
1959: Enrico de Nicola, unua prezidento de Italio, prezidanto de senato kaj tribunalo (n. 1877)
1959: János Palkó, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto (n. 1904)
1968: Romano Guardini, itala-germana katolika filozofo de religio, verkisto, teologo (n. 1885)
1974: László Ady, rumania hungara lokhistoriisto (n. 1900)
1977: Rudi Graetz, germana financoficisto kaj komunisto, kunfondinto de Internacio de Proleta Esperantistaro, funkciulo de Mondpaca Esperantista Movado, prezidanto de Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de GDR, iniciatinto de konsultiĝoj de Esperanto-asocioj en Orienta Bloko (n. 1907)
1980: Éva Maxim, rumania hungara muzikinstruistino, lernolibroverkistino (n. 1900)
1981: István Kádár, rumania hungara matematikisto, instruisto (n. 1930)
1982: Andor Kolozsvári, hungara grafikisto, scenarlibretisto (n. 1900)
1986: Barbara Sadowska, pola poetino kaj opozicia kontraŭkomunisma aktivulino, kies filo Grzegorz Przemyk estis morte batita de milico (n. 1940)
1996: Miklós Dános, rumania hungara ĵurnalisto kaj verkisto, translokiĝinta al FRG (n. 1923)
2009: Otar Ĉiladze, kartvela verkisto, aŭtoro de romana trilogio bazita sur mitologio (n. 1933)
2010: Audouin Dollfus, franca astronomo, fakulo pri la sunsistemo, malkovrinto de Jano, satelito de Saturno (m. 1924)
2012: Eric Hobsbawm, brita marksisma historiisto juddevena (n. 1917)
2013: Tom Clancy, usona verkisto verkanta pri la malvarma milito, membro de National Rifle Association (n. 1947)
2014: Andrzej Zaborski, pola orientalisto, profesoro de Jagelona Universitato, redaktoro de "Folia Orientalia" (n. 1942)
2014: Lynsey de Paul, angla kantistino kaj kantaŭtorino (n. 1950)
2018: Charles Aznavour, franca kantisto kaj kantverkisto armendevena,verkinta pli ol 1200 kantojn kaj kantanta en 8 lingvoj, poligloto (n. 1924)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Monda Tago de Vegetarismo - fiksita la 22-an de novembro 1977 de Internacia Vegetarana Unuiĝo
- Internacia Tago de Maljunuloj - fiksita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj decembre 1990
- Eŭropa Tago de Birdoj - kunaranĝata de Birda Vivo Internacie
Nacia tago en Ĉinio, fondiĝo de la popola respubliko (1949)
Nacia tago en Honkongo, fondiĝo de la popola respubliko Ĉinio (1949); plia tago estas la 1-a de julio.
Nacia tago en Kipro, proklamo de la respubliko (1960)
Nacia tago en Makao, fondiĝo de la popola respubliko Ĉinio (1949); plia tago estas la 20-a de decembro.
Nacia tago en Niĝerio, Independence Day, tago de la sendependiĝo (1960)
Nacia tago en Palaŭo, tago de la sendependiĝo (1994)
Nacia tago en Tuvalo, tago de la sendependiĝo (1978)
Singapuro: Tago de Infano
Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Tereza de la Infano Jesuo (Tereza de Lisieux), virgulino kaj doktorino de la eklezio
Tagoj de semajno |
La 1-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.