Vanuatuo
Ripablik blong Vanuatu Republic of Vanuatu République de Vanuatu | |
Respubliko de Vanuatuo | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Yumi, Yumi | |
Nacia devizo: Long God Yumi Stanap (Bislame: antaŭ Dio ni staras) | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Portvilao |
Oficiala(j) lingvo(j) | bislama lingvo, franca lingvo, angla lingvo |
Ĉefa(j) lingvo(j) | angla lingvo, angla lingvo |
Plej ofta(j) religio(j) | Kristanoj (protestantoj) |
Areo % de akvo | 12 281,25[1] km² 0 % |
Loĝantaro | 252 763 |
Loĝdenso | 18 loĝ./km² |
Horzono | UTC+11:00 |
Interreta domajno | .vu |
Landokodo | VUT |
Telefona kodo | +678 |
Plej alta punkto | Mount Tabwemasana |
Plej malalta punkto | Pacifiko |
Politiko | |
Ŝtatestro | Baldwin Lonsdale |
Sendependiĝo disde Francio kaj Britio | 30-a de julio 1980 |
Ekonomio | |
Valuto | vanuatua vatuo (VUV) |
Vanuatuo, oficiale Respubliko de Vanuatuo (bislame Ripablik blong Vanuatu, angle Republic of Vanuatu, france République du Vanuatu), estas oceania ŝtato en Melanezio, en la Korala Maro (Pacifika Oceano). Ĝi estas insularo konsistanta el 83 insuloj, plejparte vulkanaj.
En la insularo unue loĝis melanezianoj. Eŭropanoj malkovris ĝin en 1606 kiam alvenis Pedro Fernandes de Queirós al la insulo Espiritu Santo. Nomita “Novaj Hebridoj” post James Cook, la insularo spertis koloniigon de eŭropanoj inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj. En 1904, Francio kaj Britio decidis kunregi ĝin: de 1906 ĝis 1980, Novaj Hebridoj estis la sola kolonio regata de du landoj. En 1980, ĝi sendependiĝis kaj eknomiĝis Vanuatuo.
La nomo Vanuatu devenas de la vortoj vanua (“lando”) kaj tu (“stari”), kiuj ekzistas en pluraj el la lokaj lingvoj[2].
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Insularo
4 Lingvoj
5 Loĝantaro
6 Administraj dividoj
7 Ekstera politiko
8 Religioj
9 Interesaj informoj
10 Vidu ankaŭ
11 Eksteraj ligiloj
12 Referencoj
Geografio |
Vanuatuo troviĝas en la Korala Maro, 1 750 km oriente de Aŭstralio kaj 540 km nordoriente de Nov-Kaledonio.
Pro ĝia insuleco, Vanuatuo ne havas landlimojn, sed havas marajn limojn kun Salomonoj norde, Francio (ĉe Nov-Kaledonio) sude kaj Fiĝioj oriente.
Biogeografie Vanuatuo situas en la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la ekoregionon: Vanuatuajn pluvarbarojn.
Historio |
En Vanuatuo komencis loĝi melaneziaj popoloj inter 45000 a.K. kaj 1500 a.K. (Lapita kulturo).
La unua eŭropano, kiu malkovris la insularon, estas la portugalo Pedro Fernandes de Queirós en 1606.
La insuloj estis koloniigitaj de kaj Britio kaj Francio en la 18a jarcento, tuj post kapitano James Cook vizitis la insulojn. La du landoj eventuale subskribis interkonsenton por organizi brit-francan kunposedaĵon, kiu dividis Nov-Hebridojn en du separataj komunumoj: unu angleparolanta kaj alia franceparolanta. Tiu divido pluas eĉ post la sendependiĝo, kaj la lernejoj instruas ĉu en unu lingvo aŭ en la alia, kaj ankaŭ estas diferencaj politikaj partioj. Tiu kondominio aŭ kunposedaĵo daŭris el 1906 ĝis 1980, kiam Novaj Hebridoj akiris sian sendependecon kiel Vanuatuo.
Insularo |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de insuloj de Vanuatuo.
La tuta teritorio de Vanuatuo estas insularo konsistanta el 81 insuloj, plus du (insulo Matthew kaj Hunter) kiuj estas kontestataj de Francio (kiu konsideras ilin parto de Nov-Kaledonio)[3]. La insularo estas preskaŭ 900 km longa, laŭ nord-suda akso, kaj kovras areon de pli ol 12 000 km2.
La tri plej grandaj insuloj estas Espiritu Santo, Malekula kaj Efate.
Preskaŭ ĉiuj insuloj estas vulkanaj[3]. Pluraj el la vulkanoj estas neaktivaj, sed kelkaj estas daŭre aktivaj, ekzemple la vulkano Yasur
sur la insulo Tanna aŭ Manaro en Ambae. La insulo Lopevi estis iam loĝata, sed ĝia loĝantaro estis movita al Epi pro la danĝero de ĝia vulkano.
La plej alta punkto de Vanuatuo estas la monto Tabwemasana, 1 877 m alta[3], sur la insulo Espiritu Santo.
Lingvoj |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lingvoj de Vanuatuo.
Vanuatuo havas tri oficialajn lingvojn: la bislaman, la anglan kaj la francan. Kvankam sufiĉe malmultaj vanuatuanoj parolas la francan kaj la anglan, la bislama (angla-baza kreola lingvo) estas la komuna lingvo de la insularo.
Krome, Vanuatuo havas la plej grandan lingvan densecon de la mondo: pli ol cent indiĝenaj lingvoj estas parolataj tie[4],[5]. Tiuj lingvoj plejparte ne estas minacataj de la bislama (kvankam ili pruntas vortojn el ĝi), krom en la urboj, kie ĝi fariĝas la ĉiutaga lingvo de la loĝantoj.
Loĝantaro |
Vanuatuo havas 234 023 loĝantojn[1]. 98,5% el ili estas praloĝantoj (Melanezianoj kaj Polinezianoj), kutime nomataj Ni-Vanuatu[3]. Aliaj loĝantoj venas de aliaj pacifikaj insuloj, Eŭropo kaj Azio.
La loĝantoj plejparte vivas en vilaĝoj; la lando havas nur du urbojn: la ĉefurbon Portvilao sur la insulo Efate kaj Luganville sur Espiritu Santo.
Administraj dividoj |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Provincoj de Vanuatuo.
Vanuatuo estas dividita en ses provincoj ekde la jaro 1994. Tiuj provincoj (kaj ties ĉefaj insuloj) estas, de nordo al sudo:
Torba (Torres-insularo, Banks-insularo),
Sanma (Espiritu Santo, Malo),
Penama (Pentecost, Ambae, Maewo),
Malampa (Malekula, Ambrym, Paama),
Shefa (Shepherd-insularo, Efate),
Tafea (Tanna, Aniwa, Futuna, Erromango, Aneityum).
Ekstera politiko |
Vanuatuo apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Religioj |
La plej disvastigita religio en Vanuatuo estas kristanismo: pli ol duono de la vanuatuanoj estas protestantoj, kaj entute pli ol 80% de la tuta loĝantaro estas kristanoj[3].
Ekzistas tamen indiĝenaj religioj. Dum la 20-a jarcento aperis pluraj kargokultoj, kaj unu el ili, la kulto de John Frum, ankoraŭ viglas hodiaŭ en la insulo Tanna.
Interesaj informoj |
La 8-an de decembro 2009 la aborigena tribo loĝanta en Vanuatuo oficiale pardonpetis al posteuloj de la brita misiisto John Williams. Li envenis al la insulo Erromango en 1839 kune kun sia parulo John Harris por konverti al kristanismo lokajn loĝantojn, sed ambaŭ estis mortigitaj kaj manĝitaj de tiuj. Por partopreno en la ceremonio en Vanuaton elveturis prapranepo de la misiisto kaj 17 liaj parencoj. Aborigenoj kredas, ke ĉi tiu rito forigos de ili la antaŭlongan malbenon.[6][7]
Vidu ankaŭ |
- Listo de insulaj nacioj
- Listo de sendependaj ŝtatoj
- Melanezio
- Oceanio
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo de la registaro de Vanuatuo
Referencoj |
- ↑ 1,01,12009 National Population and Housing Census (angle). Vanuatu National Statistics Office (2009). Alirita la 10-an de septembro 2011.
↑ (2004) Bislama reference grammar. University of Hawaii Press, p. 3.
- ↑ 3,03,13,23,33,4CIA - The World Factbook (angle). Alirita la 1-an de decembro 2012.
↑ Lingvoj de Vanuatuo (angle). SIL International. Alirita la 28-an de septembro 2011.
↑ Alexandre François (2011-06-01). Lingvoj de norda Vanuatuo (angle). Alirita la 28-an de septembro 2011.
↑ Tribe apologises for eating British missionary angle
↑ Племя туземцев извинилось за убийство миссионера ruse
|