Porkaĵo
Porkaĵo estas viando de porko. Temas pri ĉiaj manĝeblaj partoj. En Eŭropo kaj Orient-Azio porkaĵo estas la plej ofte manĝata viando. En Germanio en 2004 la po-homa konsumo estis je 39,5 kg (39,3 kg en 2003 / tuta viandokonsumo je 61,3 kg). Kontraŭe en kelkaj religioj (ekz. islamo kaj judismo, porkaĵo estas tute malpermesita.
Porkoj estas nuntempe buĉitaj ĉirkaŭ 180-tagaj kun pezo inter 95 kaj 110 kg. Specoj de porkaĵo inkluzas ŝinko kaj lardo.
Produktlandoj |
La plej granda produktlando de porkaĵo estas Ĉinio, sekvas Usono kaj Germanio. Aliaj gravaj eŭropaj produktlandoj estas Hispanio, Francio, Pollando kaj Danio.
Rang | Lando | Produktaĵo (en miloj da tunoj) | Rang | Lando | Produktaĵo (en miloj da tunoj) |
---|---|---|---|---|---|
1 | Ĉinio | 47.753 | 10 | Rusio | 1.750 |
2 | Usono | 9.332 | 11 | Vjetnamo | 1.700 |
3 | Germanio | 4.366 | 12 | Italio | 1.618 |
4 | Hispanio | 3.335 | 13 | Filipinoj | 1.400 |
5 | Brazilo | 3.110 | |||
6 | Francio | 2.290 | 15 | Nederlando | 1.245 |
7 | Pollando | 2.100 | 16 | Sud-Koreio | 1.100 |
8 | Kanado | 1.970 | 17 | Meksiko | 1.100 |
9 | Danio | 1.762 | 18 | Belgio | 1.050 |
Fonto: Handelsblatt – Die Welt in Zahlen (2005)
Diversaj receptoj |
Babi pangang, en Indonezio kaj Malajzio skribita kiel babi panggang, estas la nomo por diversaj manĝaĵoj el la Fora oriento farita el porkaĵo. En restoracioj plej ofte troviĝas tri variantoj:
- Babi panggang lardo
- Babi panggang magra viando
- Ĉina babi pangang, ankaŭ konata kiel char siew/, cha sieuw aŭ char siu.
Vidu ankaŭ |
- Gvanĉalo
- Juda regularo
- Kotleto
- Lardo
- Nutrotabuo
- Panĉeto
- Ŝinko