Cicerono
Marko Tulio Cicerono (latine: Marcus Tullius Cicero; naskiĝis la 3-an de januaro -106 en Arpino, Italio, mortis la 7-an de decembro -43 en Formia) estis oratoro kaj ŝtatisto de Romio, ĝenerale konsiderata la plej granda latina proza stilisto.
Li estis gvidanto en la lasta duon-jarcento de la Romia Respubliko. Dum lia oratorado kaj prozo estis alte taksataj, lia poezio ne ĝuis similan pozitivan reputacion.
Cicerono estis konsulo en -63, la unua viro elektita konsulo kiu havis neniujn konsulajn prapatrojn de pli ol 30 jaroj (tion oni nomis: li estis "nova homo"). Li estas aparte fama pro siaj oratoraĵoj kontraŭ Katilino. Sume estis kvar: du al la senato, kaj du al la popolo. Oni poste ekzilis lin, kaj dum ĉi tiu tempo, li verkis siajn oratoraĵojn, antaŭ ol reveni al Romo. Finfine, oni ekzekutis lin, kaj liajn manojn kaj kapon oni pendigis en la rostroj en la roma forumo.
Enhavo
1 Ĉefaj verkoj
1.1 Oratoraĵoj
1.2 Filozofiaj verkoj
1.3 Leteroj
2 En Esperanto
3 Eksteraj ligiloj
Ĉefaj verkoj |
Oratoraĵoj |
- Pro Quinctio
- Pro Roscio Amerino
- Pro Roscio Comodeo
- de Lege Agraria Contra Rullum
- In Verrem
- de Imperio Cn. Pompei
- Pro Cæcina
- Pro Cluentio
- Pro Rabirio Perduellionis Reo
- In Catilinam I-IV
- Pro Murena
- Pro Sulla
- Pro Flacco
- Pro Archia
- Post Reditum in Senatu
- Post Reditum in Quirites
- de Domo Sua
- de Haruspicum Responsis
- Pro Cn. Plancio
- Pro Sestio
- In Vatinium
- Pro Cælio
- de Provinciis Consularibus
- Pro Balbo
- Pro Milone
- In Pisonem
- Pro Scauro
- Pro Fonteio
- Pro Rabirio Postumo
- Pro Marcello
- Pro Ligario
- Pro Deiotaro
- Philippicae orationes
Filozofiaj verkoj |
- de Inventione
- de Optimo Genere Oratorum
- Topica
- de Oratore
- de Fato
- Paradoxa Stoicorum
- De Partitione Oratoria
- Brutus
- Orator
- De Re Publica
- de Consulatu Suo
- de Legibus
- de Finibus
- Tusculanæ Disputationes
- de Natura Deorum
- Academica
- Cato Maior de Senectute
- Laelius de Amicitia
- de Divinatione
- de Officiis
- Commentariolum Petitionis
Leteroj |
- ad Atticum
- ad Familiares
- ad Quintum
- ad Brutum
- oratoraĵoj - 58 ankoraŭ ekzistas, 88 estas registritaj
retoriko - teoriaj kaj historiaj verkoj ankoraŭ ekzistas- leteroj - centoj da ekzistantaj leteroj publikiĝis post lia morto
- filozofio - politika filozofio, etiko, kaj teologio
Vidu ankaŭ: Katilinaj Oratoraĵoj
En Esperanto |
Sonĝo de Skipiono en traduko de Hjalmar Johannes Runeberg & de Gerrit Berveling eld. VoKo 1994.- Iom larĝa elekto de liaj verkoj (el ĉiuj ĝenroj krom poezio) en Antologio Latina volumo 1, paĝ. 82-152 de Gerrit Berveling eld. Fonto 1998.
Eksteraj ligiloj |
- Verkoj de Cicerono ĉe the Latin Library: http://www.thelatinlibrary.com/cic.html
- Verkoj de Cicerono ĉe IntraText Digital Library: http://www.intratext.com/Catalogo/Autori/AUT76.HTM
Mallonga rakonto tradukita al Esperanto.