Kordovo (Hispanio)
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Kordovo |
Córdoba | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Córdoba (Córdoba, Andaluzio) | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Lando | Hispanio | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Córdoba | ||
Municipo | Córdoba | ||
Poŝtkodo | 14001 - 14014 | ||
Retpaĝaro | cordoba.es | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Córdoba | ||
Alcalde | José Antonio Nieto Ballesteros (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 323 600 (2007)[1] | ||
Loĝdenso | 260 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 53′ N, 4° 46′ U37.883333333333-4.7666666666667Koordinatoj: 37° 53′ N, 4° 46′ U | ||
Alto | 120 m | ||
Areo | 1 253 km² (125 300 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Córdoba, Spain [+] | |||
Kordovo (hispane Córdoba) estas urbo de Hispanio, en la suda regiono de Andaluzio. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco de Kordovo.
- Koordinatoj: 37° 53′ N, 4° 46′ U37.883333333333-4.7666666666667
Ĝi situas je la bordo de la rivero Gvadalkiviro kaj enhavas ĉirkaŭ 320 000 loĝantojn.
Enhavo
1 Historio
1.1 Vidu ankaŭ
2 Bildaro
3 Aliaj signifoj
4 Referencoj
5 Eksteraj ligiloj
Historio |
Ĝi posedas tre riĉan historion. Jam grava dum la romia epoko, sub la nomo Corduba, ĝi estis la naskiĝloko interalie de la filozofo Seneko la Juna. Ĝi eĉ pligraviĝis dum la araba epoko en Hispanio, kiam Kordovo fariĝis la ĉefurbo de la hispana sendependa kaliflando, kaj unu el la ĉefaj sidejoj de la monda kulturo, kun figuroj kiaj la filozofo Ibn-Ruŝd (Averroes) kaj la juda medicinisto Maimonides.
Post la konkero fare de la kristanaj trupoj la urbo iom dekadencis, kvankam ĝi plu estas unu el la plej gravaj andaluzaj centroj, interalie pro sia kultura heredaĵo.
Ĝia centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. En ĝi plej elstaras la araba Moskeo, kiu depost la kristana konkero fariĝis katedralo.
Vidu ankaŭ |
- Emirlando de Kordovo
- Kaliflando de Kordovo
Bildaro |
Mezquita – moskeo iĝis katedralo
Moskeo de Kordovo interne
Puente Romano (Romia ponto), vido al Moskeo
Elaviadila vidaĵo de la urbo, kie videblas la romia ponto kaj la Moskeo
Aliaj signifoj |
Kordovo estas la ĉefurbo de samnoma hispana provinco Kordovo, kun urboj kiel Puente Genil, Cabra, Montoro aŭ Lucena.
Kordovo estas ankaŭ la nomo de kelkaj urboj en Ameriko, precipe unu el la plej gravaj en Argentino
Referencoj |
↑ SIMA
Eksteraj ligiloj |
Córdoba - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.
|
|