Fiŝaĵo






Fiŝoj disponita por ties vendado en merkato de Odeso.




Fritita fiŝaro.




Diversaj fiŝoj.


La termino fiŝaĵo aludas al fiŝoj uzataj kiel manĝaĵo. Tiuj fiŝoj povis esti fiŝkaptitaj el akvo —oceanoj, maroj, riveroj, lagoj—, sed ankaŭ povas esti breditaj pere de teknikoj de akvokulturo. Depende el la diversaj tipoj de fiŝoj, oni akiras distingajn tipojn de fiŝaĵoj. La termino aplikiĝas simple al fiŝoj, de tie la vorto fiŝaĵo; kvankam ekde la disigo de la Romia Imperio ĝis la komencoj de la Moderna Epoko aplikiĝis eĉ al iaj akvobirdoj kiaj anasoj, anseroj kaj brantoj, kiuj estis laŭrajte manĝataj dum la Karesmo, kiam oni ne rajtis manĝi alian viandon for de tiu de fiŝoj kaj marfruktoj ĉar, pro legendo atribuita al brantoj, oni konsideris ilin metamorfozaĵoj de iaj duvalvuloj, kaj tiele oni klasigis tiujn birdojn kiel fiŝaĵo.


En la aktualo, la tri landoj ĉefaj konsumantoj de fiŝaĵo estas la jenaj: Islando, Japanio kaj Portugalio.


Oni konas kiel fiŝvendejofiŝejo la vendejon kie oni prezentas fiŝaĵon por ties pomalgranda komercado, zorgita de fiŝvendistojfiŝaĵistoj.



Eksteraj ligiloj |


  • Hispanio: Produktadfo de biodizelo el fiŝgraso.



  • Fiŝaĵo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Fiŝaĵo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár