Bremeno
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Germanio. Por informoj pri la samnoma federacia lando de Germanio, vidu la paĝon Libera hansa urbo Bremeno.
Bremeno | |||
germane: Bremen | |||
urbo | |||
Vido al la urbo kaj rivero Vezero | |||
| |||
Oficiala nomo: Bremen | |||
Moto: Ekstere kaj interne - kuraĝi kaj gajni | |||
Lando | Germanio | ||
---|---|---|---|
Federacia lando | Bremeno | ||
Historiaj regionoj | 4 - Franka imperio - Orientfranka imperio - Germana Regno - Tria regno | ||
Konstruaĵo | Urbodomo de Bremeno | ||
Rivero | Weser | ||
Situo | Bremeno | ||
- alteco | 12 m s. m. | ||
- koordinatoj | 53°04′37″N 08°48′32″E / 53.07694°N, 8.80889°O / 53.07694; 8.80889 (Bremeno) | ||
Plej alta punkto | Bremen-Blockland | ||
- alteco | 49 m s. m. | ||
- koordinatoj | 53°8′35″N 8°48′22″E / 53.14306°N, 8.80611°O / 53.14306; 8.80611 (Bremeno) | ||
Areo | 325,42 km² (32 542 ha) | ||
Loĝantaro | 557 464 (fine de decembro 2015) | ||
Unua skribmencio | 782 | ||
Urbestro | Jens Böhrnsen | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 28001 – 28779 | ||
Tel. antaŭkodo | (+49) (0)421 | ||
ISO 3166 | 04 0 11 000 | ||
Aŭtokodoj | HB | ||
Asocio | Hansa ligo | ||
Landa Esperanto-asocio | Esperanto-Grupo Bremen | ||
Situo de la urbo enkadre de Germanio | |||
Situo de urbo Bremeno en la federacia lando Bremeno | |||
Vikimedia Komunejo: Bremen | |||
Retpaĝo: www.bremen.de | |||
Bremeno, germane Bremen [BREmen], estas hansa urbo en nordokcidenta Germanio, kiu fine de decembro 2015 havis 557 464 loĝantojn. Ĝi estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Bremeno, al kiu apartenas krom Bremeno ankaŭ la urbo Bremerhaven situanta je 60 km pli norde. Bremen troviĝas ĉe ambaŭ flankoj de la riverego Weser, 70 km for de ĝia enfluejo en la Nordan Maron.
Enhavo
1 Vidindaĵoj
2 Socio
2.1 Festoj
3 Famuloj
4 Rilatoj al Esperanto
5 Partneraj urboj
6 Eksteraj ligiloj
Vidindaĵoj |
En 2004 la Urbodomo de Bremeno kaj la Statuo de Roland (Bremer Roland, troviĝanta inter la urbodomo kaj la katedralo), estis nomumitaj Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Krome en 2005 la urbo estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.
La turakvujo sur la riverinsulo, germane Wasserturm auf dem Werder, estas la plej aĝa turakvujo de la urbo Bremeno. La konstruaĵo alta 47 metrojn – popoldire ankaŭ nomata „renversita komodo“ – sur la urbinsulo estis ero de la Bremena akvomastrumado.
Socio |
Festoj |
La karnavalo de Bremeno estas ĉiujara karnavala parado en Bremen kun postsekva balo kaj multnombro da flankaj okazaĵoj, kiu okazas ĉiun jaron ekde 1986. Ekde 1991 la karnavalo okazas laŭ devizo ŝanĝiĝanta ĉiun jaron. Temas pri karnavalo kun la pezocentro de sambo. Aliaj „kolonoj“ estas maskoj, kostumoj, paŝstangoj kaj spektakloj. Organizanto estas la asocio Initiative Bremer Karneval e.V. Initiatinto kaj arta direktisto estas la ŝvisa artistino Janine Jaeggi. La karnavalo de Bremeno validas kiel la plej granda sambo-karnavalo en Eŭropo kaj preskaŭ samtempas kun la karnavalo en Venecio.
Famuloj |
- Hans-Joachim Kulenkampff
Wilhelm Vöge, arthistoriisto.
Edward C. Hegeler, usona entreprenisto
Johannes Coccejus, kalvinista teologo, filologo, hebreisto
Huba Őry, hungardevena inĝeniero
Otto Gildemeister, tradukisto kaj urbestro
Rilatoj al Esperanto |
En la urbo ekzistas tradicia Esperanto-grupo (retadreso videblas sube). Inter alie, en la nordokcidenta urboparto Ohlenhof, proksime de la urba haveno borde de la riverego Weser, situas strato nomata "Zamenhofstraße".
Partneraj urboj |
Bremeno havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
Gdansko en Pollando ekde 1976
Rigo en Latvio ekde 1985
Dalian en Ĉina Popola Respubliko ekde 1985
Rostock en Germanio ekde 1987
Ĥajfo en Israelo ekde 1988
Bratislavo en Slovakio ekde 1989
Corinto en Nikaragvo ekde 1989
Izmiro en Turkio ekde 1995
Jokohamo en Japanio ekde 2001
Vindhuko en Namibio ekde 2001
Eksteraj ligiloj |
StadtPanoramen Bremen – germanlingva retejo pri Bremen- Esperanto-Grupo Bremen
|